创世记 46
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 带着一切所有的,起身来到 别是巴 ,就献祭给他父亲 以撒 的 神。
1Izrael ekiris kun ĉio, kion li havis, kaj li venis en Beer-Ŝeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.
2夜间, 神在异象中对 以色列 说:「 雅各 ! 雅各 !」他说:「我在这里。」
2Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.
3神说:「我是 神,就是你父亲的 神。你下 埃及 去不要害怕,因为我必使你在那里成为大族。
3Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, ĉar Mi tie faros vin granda popolo.
4我要和你同下 埃及 去,也必定带你上来; 约瑟 必给你送终。」
4Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaŭ revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.
5雅各 就从 别是巴 起行。 以色列 的儿子们使他们的父亲 雅各 和他们的妻子、儿女都坐在法老为 雅各 送来的车上。
5Kaj Jakob leviĝis el Beer-Ŝeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.
6他们又带着 迦南 地所得的牲畜、货财来到 埃及 。 雅各 和他的一切子孙都一同来了。
6Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.
7雅各 把他的儿子、孙子、女儿、孙女,并他的子子孙孙,一同带到 埃及 。
7Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.
8来到 埃及 的 以色列 人名字记在下面。 雅各 和他的儿孙: 雅各 的长子是 吕便 。
8Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.
9吕便 的儿子是 哈诺 、 法路 、 希斯伦 、 迦米 。
9Kaj la filoj de Ruben: Ĥanoĥ kaj Palu kaj Ĥecron kaj Karmi.
10西缅 的儿子是 耶母利 、 雅悯 、 阿辖 、 雅斤 、 琐辖 ,还有 迦南 女子所生的 扫罗 。
10Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino.
11利未 的儿子是 革顺 、 哥辖 、 米拉利 。
11Kaj la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
12犹大 的儿子是 珥 、 俄南 、 示拉 、 法勒斯 、 谢拉 ;惟有 珥 与 俄南 死在 迦南 地。 法勒斯 的儿子是 希斯 、 哈母勒 。
12Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul.
13以萨迦 的儿子是 陀拉 、 普瓦 、 约伯 、 伸 。
13Kaj la filoj de Isaĥar: Tola kaj Puva kaj Job kaj Ŝimron.
14西布伦 的儿子是 西烈 、 以伦 、 雅利 。
14Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jaĥleel.
15这是 利亚 在 巴旦·亚兰 给 雅各 所生的儿子,还有女儿 底拿 。儿孙共有三十三人。
15Tio estas la filoj de Lea, kiujn ŝi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de ĉiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri.
16迦得 的儿子是 洗非芸 、 哈基 、 书尼 、 以斯本 、 以利 、 亚罗底 、 亚列利 。
16Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj Ĥagi, Ŝuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli.
17亚设 的儿子是 音拿 、 亦施瓦 、 亦施韦 、 比利亚 ,还有他们的妹子 西拉 。 比利亚 的儿子是 希别 、 玛结 。
17Kaj la filoj de Aŝer: Jimna kaj Jiŝva kaj Jiŝvi kaj Beria, kaj Seraĥ, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: Ĥeber kaj Malkiel.
18这是 拉班 给他女儿 利亚 的婢女 悉帕 从 雅各 所生的儿孙,共有十六人。
18Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj ŝi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn.
19雅各 之妻 拉结 的儿子是 约瑟 和 便雅悯 。
19La filoj de Raĥel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen.
20约瑟 在 埃及 地生了 玛拿西 和 以法莲 ,就是 安 城的祭司 波提非拉 的女儿 亚西纳 给 约瑟 生的。
20Kaj al Jozef en la lando Egipta naskiĝis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
21便雅悯 的儿子是 比拉 、 比结 、 亚实别 、 基拉 、 乃幔 、 以希 、 罗实 、 母平 、 户平 、 亚勒 。
21Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Beĥer kaj Aŝbel, Gera kaj Naaman, Eĥi kaj Roŝ, Mupim kaj Ĥupim kaj Ard.
22这是 拉结 给 雅各 所生的儿孙,共有十四人。
22Tio estas la filoj de Raĥel, kiuj naskiĝis al Jakob, kune dek kvar animoj.
23但 的儿子是 户伸 。
23Kaj la filoj de Dan: Ĥuŝim.
24拿弗他利 的儿子是 雅薛 、 沽尼 、 耶色 、 示冷 。
24Kaj la filoj de Naftali: Jaĥceel kaj Guni kaj Jecer kaj Ŝilem.
25这是 拉班 给他女儿 拉结 的婢女 辟拉 从 雅各 所生的儿孙,共有七人。
25Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Raĥel; ŝi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.
26那与 雅各 同到 埃及 的,除了他儿妇之外,凡从他所生的,共有六十六人。
26La nombro de ĉiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.
27还有 约瑟 在 埃及 所生的两个儿子。 雅各 家来到 埃及 的共有七十人。
27Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskiĝis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de ĉiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.
28雅各 打发 犹大 先去见 约瑟 ,请派人引路往 歌珊 去;于是他们来到 歌珊 地。
28Jehudan li sendis antaŭ si al Jozef, por ke li informu lin antaŭe pri Goŝen. Kaj ili venis en la landon Goŝen.
29约瑟 套车往 歌珊 去,迎接他父亲 以色列 ,及至见了面,就伏在父亲的颈项上,哭了许久。
29Kaj Jozef jungis sian ĉaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Goŝen. Kaj kiam li ekvidis lin, li ĵetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.
30以色列 对 约瑟 说:「我既得见你的面,知道你还在,就是死我也甘心。」
30Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizaĝon, ĉar vi vivas ankoraŭ.
31约瑟 对他的弟兄和他父的全家说:「我要上去告诉法老,对他说:『我的弟兄和我父的全家从前在 迦南 地,现今都到我这里来了。
31Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;
32他们本是牧羊的人,以养牲畜为业;他们把羊群牛群和一切所有的都带来了。』
32kaj tiuj homoj estas paŝtistoj, ĉar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj ĉion, kion ili havas, ili kunportis.
33等法老召你们的时候,问你们说:『你们以何事为业?』
33Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?
34你们要说:『你的仆人,从幼年直到如今,都以养牲畜为业,连我们的祖宗也都以此为业。』这样,你们可以住在 歌珊 地,因为凡牧羊的都被 埃及 人所厌恶。」
34tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco ĝis nun, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj; por ke vi enloĝiĝu en la lando Goŝen; ĉar ĉiu paŝtisto estas abomenindaĵo por la Egiptoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.