创世记 22
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1这些事以后, 神要试验 亚伯拉罕 ,就呼叫他说:「 亚伯拉罕 !」他说:「我在这里。」
1Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
2神说:「你带着你的儿子,就是你独生的儿子,你所爱的 以撒 ,往 摩利亚 地去,在我所要指示你的山上,把他献为燔祭。」
2Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
3亚伯拉罕 清早起来,备上驴,带着两个仆人和他儿子 以撒 ,也劈好了燔祭的柴,就起身往 神所指示他的地方去了。
3Kaj Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj leviĝis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
4到了第三日, 亚伯拉罕 举目远远地看见那地方。
4En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.
5亚伯拉罕 对他的仆人说:「你们和驴在此等候,我与童子往那里去拜一拜,就回到你们这里来。」
5Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu ĉi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorkliniĝos kaj revenos al vi.
6亚伯拉罕 把燔祭的柴放在他儿子 以撒 身上,自己手里拿着火与刀;于是二人同行。
6Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis ĝin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la tranĉilon; kaj ili iris ambaŭ kune.
7以撒 对他父亲 亚伯拉罕 说:「父亲哪!」 亚伯拉罕 说:「我儿,我在这里。」 以撒 说:「请看,火与柴都有了,但燔祭的羊羔在哪里呢?」
7Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero?
8亚伯拉罕 说:「我儿, 神必自己预备作燔祭的羊羔。」于是二人同行。
8Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune.
9他们到了 神所指示的地方, 亚伯拉罕 在那里筑坛,把柴摆好,捆绑他的儿子 以撒 ,放在坛的柴上。
9Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
10亚伯拉罕 就伸手拿刀,要杀他的儿子。
10Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon.
11耶和华的使者从天上呼叫他说:「 亚伯拉罕 ! 亚伯拉罕 !」他说:「我在这里。」
11Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
12天使说:「你不可在这童子身上下手。一点不可害他!现在我知道你是敬畏 神的了;因为你没有将你的儿子,就是你独生的儿子,留下不给我。」
12Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
13亚伯拉罕 举目观看,不料,有一只公羊,两角扣在稠密的小树中, 亚伯拉罕 就取了那只公羊来,献为燔祭,代替他的儿子。
13Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo.
14亚伯拉罕 给那地方起名叫「耶和华以勒」,直到今日人还说:「在耶和华的山上必有预备。」
14Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.
15耶和华的使者第二次从天上呼叫 亚伯拉罕 说:
15Kaj denove anĝelo de la Eternulo vokis al Abraham el la ĉielo,
16「耶和华说:『你既行了这事,不留下你的儿子,就是你独生的儿子,我便指着自己起誓说:
16kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
17论福,我必赐大福给你;论子孙,我必叫你的子孙多起来,如同天上的星,海边的沙。你子孙必得着仇敌的城门,
17tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.
18并且地上万国都必因你的后裔得福,因为你听从了我的话。』」
18Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon.
19于是 亚伯拉罕 回到他仆人那里,他们一同起身往 别是巴 去, 亚伯拉罕 就住在 别是巴 。
19Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili leviĝis kaj iris kune al Beer-Ŝeba; kaj Abraham loĝis en Beer-Ŝeba.
20这事以后,有人告诉 亚伯拉罕 说:「 密迦 给你兄弟 拿鹤 生了几个儿子,
20Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor:
21长子是 乌斯 ,他的兄弟是 布斯 和 亚兰 的父亲 基母利 ,
21la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;
22并 基薛 、 哈琐 、 必达 、 益拉 、 彼土利 ( 彼土利 生 利百加 )。」
22kaj Kesedon kaj Ĥazon kaj Pildaŝon kaj Jidlafon kaj Betuelon.
23这八个人都是 密迦 给 亚伯拉罕 的兄弟 拿鹤 生的。
23Kaj de Betuel naskiĝis Rebeka. Ĉi tiujn ok naskis Milka al Naĥor, la frato de Abraham.
24拿鹤 的妾名叫 流玛 ,生了 提八 、 迦含 、 他辖 ,和 玛迦 。
24Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaŭ naskis: Tebaĥon kaj Gaĥamon kaj Taĥaŝon kaj Maaĥan.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.