创世记 33
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1雅各 举目观看,见 以扫 来了,后头跟着四百人,他就把孩子们分开交给 利亚 、 拉结 ,和两个使女,
1Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Raĥel kaj de la du sklavinoj.
2并且叫两个使女和她们的孩子在前头, 利亚 和她的孩子在后头, 拉结 和 约瑟 在尽后头。
2Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antaŭe, Lean kun ŝiaj infanoj poste, kaj Raĥelon kun Jozef en la fino.
3他自己在他们前头过去,一连七次俯伏在地才就近他哥哥。
3Kaj li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton.
4以扫 跑来迎接他,将他抱住,又搂着他的颈项,与他亲嘴,两个人就哭了。
4Sed Esav kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.
5以扫 举目看见妇人孩子,就说:「这些和你同行的是谁呢?」 雅各 说:「这些孩子是 神施恩给你的仆人的。」
5Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.
6于是两个使女和她们的孩子前来下拜;
6Tiam alproksimiĝis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde kliniĝis.
7利亚 和她的孩子也前来下拜;随后 约瑟 和 拉结 也前来下拜。
7Poste alproksimiĝis ankaŭ Lea kaj ŝiaj infanoj kaj kliniĝis; fine alproksimiĝis Jozef kaj Raĥel kaj kliniĝis.
8以扫 说:「我所遇见的这些群畜是什么意思呢?」 雅各 说:「是要在我主面前蒙恩的。」
8Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta taĉmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.
9以扫 说:「兄弟啊,我的已经够了,你的仍归你吧!」
9Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu ĉe vi.
10雅各 说:「不然,我若在你眼前蒙恩,就求你从我手里收下这礼物;因为我见了你的面,如同见了 神的面,并且你容纳了我。
10Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; ĉar mi vidis vian vizaĝon, kvazaŭ mi vidus la vizaĝon de Dio, kaj vi montriĝis favora al mi.
11求你收下我带来给你的礼物;因为 神恩待我,使我充足。」 雅各 再三地求他,他才收下了。
11Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; ĉar Dio favore donis al mi kaj mi havas ĉion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.
12以扫 说:「我们可以起身前往,我在你前头走。」
12Kaj Esav diris: Ni leviĝu kaj iru, kaj mi iros apud vi.
13雅各 对他说:「我主知道孩子们年幼娇嫩,牛羊也正在乳养的时候,若是催赶一天,群畜都必死了。
13Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la ŝafoj kaj bovoj ĉe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.
14求我主在仆人前头走,我要量着在我面前群畜和孩子的力量慢慢地前行,直走到 西珥 我主那里。」
14Mia sinjoro iru antaŭ sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaŭ mi, kaj kiel iros la infanoj, ĝis mi venos al mia sinjoro en Seir.
15以扫 说:「容我把跟随我的人留几个在你这里。」 雅各 说:「何必呢?只要在我主眼前蒙恩就是了。」
15Tiam Esav diris: Mi restigos ĉe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.
16于是, 以扫 当日起行,回往 西珥 去了。
16Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.
17雅各 就往 疏割 去,在那里为自己盖造房屋,又为牲畜搭棚;因此那地方名叫 疏割 。
17Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.
18雅各 从 巴旦·亚兰 回来的时候,平平安安地到了 迦南 地的 示剑 城,在城东支搭帐棚,
18Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo.
19就用一百块 银子 向 示剑 的父亲、 哈抹 的子孙买了支帐棚的那块地,
19Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj.
20在那里筑了一座坛,起名叫 伊利·伊罗伊·以色列 。
20Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.