撒母耳记下 1
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1扫罗 死后, 大卫 击杀 亚玛力 人回来,在 洗革拉 住了两天。
1Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,
2第三天,有一人从 扫罗 的营里出来,衣服撕裂,头蒙灰尘,到 大卫 面前伏地叩拜。
2okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis.
3大卫 问他说:「你从哪里来?」他说:「我从 以色列 的营里逃来。」
3Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.
4大卫 又问他说:「事情怎样?请你告诉我。」他回答说:「百姓从阵上逃跑,也有许多人仆倒死亡; 扫罗 和他儿子 约拿单 也死了。」
4Kaj David diris al li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis.
5大卫 问报信的少年人说:「你怎么知道 扫罗 和他儿子 约拿单 死了呢?」
5Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?
6报信的少年人说:「我偶然到 基利波山 ,看见 扫罗 伏在自己枪上,有战车、马兵紧紧地追他。
6Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin.
7他回头看见我,就呼叫我。我说:『我在这里。』
7Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi estas.
8他问我说:『你是什么人?』我说:『我是 亚玛力 人。』
8Kaj li diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li: Mi estas Amalekido.
9他说:『请你来,将我杀死;因为痛苦抓住我,我的生命尚存。』
9Kaj li diris al mi: Stariĝu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi.
10我准知他仆倒必不能活,就去将他杀死,把他头上的冠冕、臂上的镯子拿到我主这里。」
10Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien.
11大卫 就撕裂衣服,跟随他的人也是如此,
11Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li.
12而且悲哀哭号,禁食到晚上,是因 扫罗 和他儿子 约拿单 ,并耶和华的民 以色列 家的人,倒在刀下。
12Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo.
13大卫 问报信的少年人说:「你是哪里的人?」他说:「我是 亚玛力 客人的儿子。」
13Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: De kie vi estas? Kaj tiu respondis: Mi estas filo de fremdulo Amalekido.
14大卫 说:「你伸手杀害耶和华的受膏者,怎么不畏惧呢?」
14Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?
15大卫 叫了一个少年人来,说:「你去杀他吧!」
15Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.
16大卫 对他说:「你流人血的罪归到自己的头上,因为你亲口作见证说:『我杀了耶和华的受膏者。』」少年人就把他杀了。
16Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.
17大卫 作哀歌,吊 扫罗 和他儿子 约拿单 ,
17Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan
18且吩咐将这歌教导 犹大 人。这歌名叫「弓歌」,写在 雅煞珥 书上。
18(kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):
19歌中说 : 以色列 啊, 你尊荣者在山上被杀! 大英雄何竟死亡!
19La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj! Kiel falis la herooj!
20不要在 迦特 报告; 不要在 亚实基伦 街上传扬; 免得 非利士 的女子欢乐; 免得未受割礼之人的女子矜夸。
20Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Aŝkelon; Por ke ne ĝoju la filinoj de la Filiŝtoj, Por ke ne ĝojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
21基利波山 哪,愿你那里没有雨露! 愿你田地无土产可作供物! 因为英雄的盾牌在那里被污丢弃; 扫罗 的盾牌仿佛未曾抹油。
21Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; Ĉar tie estas malhonorita la ŝildo de herooj, La ŝildo de Saul, kvazaŭ li ne estus oleita per sankta oleo.
22约拿单 的弓箭非流敌人的血不退缩; 扫罗 的刀剑非剖勇士的油不收回。
22Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
23扫罗 和 约拿单 — 活时相悦相爱,死时也不分离 —他们比鹰更快,比狮子还强。
23Saul kaj Jonatan, amindaj kaj ĉarmaj ĉe sia vivo, Eĉ ĉe sia morto ne disiĝis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.
24以色列 的女子啊,当为 扫罗 哭号! 他曾使你们穿朱红色的美衣, 使你们衣服有黄金的妆饰。
24Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
25英雄何竟在阵上仆倒! 约拿单 何竟在山上被杀!
25Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altaĵoj.
26我兄 约拿单 哪,我为你悲伤! 我甚喜悦你! 你向我发的爱情奇妙非常, 过于妇女的爱情。
26Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.
27英雄何竟仆倒! 战具何竟灭没!
27Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.