撒母耳记下
Chapter 10
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1此后, 亚扪 人的王死了,他儿子 哈嫩 接续他作王。
1Okazis poste, ke mortis la reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo Ĥanun fariĝis reĝos anstataŭ li.
2大卫 说:「我要照 哈嫩 的父亲 拿辖 厚待我的恩典厚待 哈嫩 。」于是 大卫 差遣臣仆,为他丧父安慰他。 大卫 的臣仆到了 亚扪 人的境内。
2Tiam David diris: Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.
3但 亚扪 人的首领对他们的主 哈嫩 说:「 大卫 差人来安慰你,你想他是尊敬你父亲吗?他差臣仆来不是详察窥探、要倾覆这城吗?」
3Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi ĝin, David sendis al vi siajn servantojn?
4哈嫩 便将 大卫 臣仆的胡须剃去一半,又割断他们下半截的衣服,使他们露出下体,打发他们回去。
4Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin.
5有人告诉 大卫 ,他就差人去迎接他们,(因为他们甚觉羞耻),告诉他们说:「可以住在 耶利哥 ,等到胡须长起再回来。」
5Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, ĉar tiuj homoj tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
6亚扪 人知道 大卫 憎恶他们,就打发人去,招募 伯·利合 的 亚兰 人和 琐巴 的 亚兰 人,步兵二万,与 玛迦 王的人一千、 陀伯 人一万二千。
6Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Reĥob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la reĝo de Maaĥa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.
7大卫 听见了,就差派 约押 统带勇猛的全军出去。
7Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.
8亚扪 人出来,在城门前摆阵; 琐巴 与 利合 的 亚兰 人、 陀伯 人,并 玛迦 人,另在郊野摆阵。
8Kaj eliris la Amonidoj kaj batalaranĝiĝis ĉe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Reĥob kaj la viroj de Tob kaj de Maaĥa estis aparte, sur la kampo.
9约押 看见敌人在他前后摆阵,就从 以色列 军中挑选精兵,使他们对着 亚兰 人摆阵。
9Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj;
10其余的兵交与他兄弟 亚比筛 ,对着 亚扪 人摆阵。
10kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Amonidoj.
11约押 对 亚比筛 说:「 亚兰 人若强过我,你就来帮助我; 亚扪 人若强过你,我就去帮助你。
11Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.
12我们都当刚强,为本国的民和 神的城邑作大丈夫。愿耶和华凭他的意旨而行!」
12Estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li.
13于是, 约押 和跟随他的人前进攻打 亚兰 人; 亚兰 人在 约押 面前逃跑。
13Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj; kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li.
14亚扪 人见 亚兰 人逃跑,他们也在 亚比筛 面前逃跑进城。 约押 就离开 亚扪 人那里,回 耶路撒冷 去了。
14Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.
15亚兰 人见自己被 以色列 人打败,就又聚集。
15Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektiĝis en unu loko.
16哈大底谢 差遣人,将大河那边的 亚兰 人调来;他们到了 希兰 , 哈大底谢 的将军 朔法 率领他们。
16Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en Ĥelamon; kaj Ŝobaĥ, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.
17有人告诉 大卫 ,他就聚集 以色列 众人,过 约旦河 ,来到 希兰 。 亚兰 人迎着 大卫 摆阵,与他打仗。
17Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en Ĥelamon. Kaj la Sirianoj aranĝis sin kontraŭ David kaj ekbatalis kontraŭ li.
18亚兰 人在 以色列 人面前逃跑; 大卫 杀了 亚兰 七百辆战车 的人 ,四万马兵,又杀了 亚兰 的将军 朔法 。
18Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent ĉaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaŭ Ŝobaĥon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.
19属 哈大底谢 的诸王见自己被 以色列 人打败,就与 以色列 人和好,归服他们。于是 亚兰 人不敢再帮助 亚扪 人了。
19Kiam ĉiuj reĝoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetiĝis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.