撒母耳记下 6
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大卫 又聚集 以色列 中所有挑选的人三万。
1Kaj denove David kolektis ĉiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.
2大卫 起身,率领跟随他的众人前往,要从 巴拉·犹大 将 神的 约 柜运来;这 约 柜就是坐在二基路伯上万军之耶和华留名的 约 柜。
2Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.
3他们将 神的 约 柜从冈上 亚比拿达 的家里抬出来,放在新车上; 亚比拿达 的两个儿子 乌撒 和 亚希约 赶这新车。
3Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.
4他们将 神的 约 柜从冈上 亚比拿达 家里抬出来的时候, 亚希约 在柜前行走。
4Kaj oni prenis ĝin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Aĥjo iris antaŭ la kesto.
5大卫 和 以色列 的全家在耶和华面前,用松木制造的各样 乐器 和琴、瑟、鼓、钹、锣,作乐跳舞。
5Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.
6到了 拿艮 的禾场,因为牛失前蹄, 乌撒 就伸 手 扶住 神的 约 柜。
6Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin.
7神耶和华向 乌撒 发怒,因这错误击杀他,他就死在 神的 约 柜旁。
7Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio.
8大卫 因耶和华击杀 乌撒 ,心里愁烦,就称那地方为 毗列斯·乌撒 ,直到今日。
8Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.
9那日, 大卫 惧怕耶和华,说:「耶和华的 约 柜怎可运到我这里来?」
9Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?
10于是 大卫 不肯将耶和华的 约 柜运进 大卫 的城,却运到 迦特 人 俄别·以东 的家中。
10Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
11耶和华的 约 柜在 迦特 人 俄别·以东 家中三个月;耶和华赐福给 俄别·以东 和他的全家。
11Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.
12有人告诉 大卫 王说:「耶和华因为 约 柜赐福给 俄别·以东 的家和一切属他的。」 大卫 就去,欢欢喜喜地将 神的 约 柜从 俄别·以东 家中抬到 大卫 的城里。
12Kaj oni sciigis al la reĝo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun ĝojo.
13抬耶和华 约 柜的人走了六步, 大卫 就献牛与肥羊为祭。
13Kaj ĉiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapaŝis ses paŝojn, li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon.
14大卫 穿着细麻布的以弗得,在耶和华面前极力跳舞。
14Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.
15这样, 大卫 和 以色列 的全家欢呼吹角,将耶和华的 约 柜抬上来。
15Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun ĝojkriado kaj trumpetado.
16耶和华的 约 柜进了 大卫城 的时候, 扫罗 的女儿 米甲 从窗户里观看,见 大卫 王在耶和华面前踊跃跳舞,心里就轻视他。
16Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Miĥal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj dancas antaŭ la Eternulo, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.
17众人将耶和华的 约 柜请进去,安放在所预备的地方,就是在 大卫 所搭的帐幕里。 大卫 在耶和华面前献燔祭和平安祭。
17Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.
18大卫 献完了燔祭和平安祭,就奉万军之耶和华的名给民祝福,
18Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.
19并且分给 以色列 众人,无论男女,每人一个饼,一块 肉 ,一个葡萄饼;众人就各回各家去了。
19Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris ĉiu al sia domo.
20大卫 回家要给眷属祝福; 扫罗 的女儿 米甲 出来迎接他,说:「 以色列 王今日在臣仆的婢女眼前露体,如同一个轻贱人无耻露体一样,有好大的荣耀啊!」
20Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!
21大卫 对 米甲 说:「这是在耶和华面前;耶和华已拣选我,废了你父和你父的全家,立我作耶和华民 以色列 的君,所以我必在耶和华面前跳舞。
21Sed David diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis.
22我也必更加卑微,自己看为轻贱。你所说的那些婢女,她们倒要尊敬我。」
22Kaj mi senvalorigos min ankoraŭ pli ol tio, kaj mi humiligos min antaŭ miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.
23扫罗 的女儿 米甲 ,直到死日,没有生养儿女。
23Kaj Miĥal, la filino de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de ŝia morto.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.