撒母耳记下 19
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1有人告诉 约押 说:「王为 押沙龙 哭泣悲哀。」
1Oni sciigis al Joab: Jen la reĝo ploras kaj malĝojas pri Abŝalom.
2众民听说王为他儿子忧愁,他们得胜的欢乐却变成悲哀。
2Kaj la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta popolo; ĉar la popolo aŭdis en tiu tago, ke la reĝo malĝojas pri sia filo.
3那日众民暗暗地进城,就如败阵逃跑、惭愧的民一般。
3Kaj la popolo kvazaŭ ŝtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel ŝtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo.
4王蒙着脸,大声哭号说:「我儿 押沙龙 啊! 押沙龙 ,我儿,我儿啊!」
4Kaj la reĝo kovris sian vizaĝon, kaj la reĝo kriadis laŭte: Mia filo Abŝalom, Abŝalom, mia filo, mia filo!
5约押 进去见王,说:「你今日使你一切仆人脸面惭愧了!他们今日救了你的性命和你儿女妻妾的性命,
5Tiam Joab venis al la reĝo en la domon, kaj diris: Vi malhonoris hodiaŭ la vizaĝon de ĉiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaŭ vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;
6你却爱那恨你的人,恨那爱你的人。你今日明明地不以将帅、仆人为念。我今日看明,若 押沙龙 活着,我们都死亡,你就喜悦了。
6ĉar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; ĉar vi montris hodiaŭ, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaŭ, ke se Abŝalom vivus kaj ni ĉiuj hodiaŭ mortus, tio plaĉus al vi.
7现在你当出去,安慰你仆人的心。我指着耶和华起誓:你若不出去,今夜必无一人与你同在一处;这祸患就比你从幼年到如今所遭的更甚!」
7Leviĝu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; ĉar mi ĵuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en ĉi tiu nokto ne restos eĉ unu homo ĉe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol ĉiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco ĝis nun.
8于是王起来,坐在城门口。众民听说王坐在城门口,就都到王面前。 以色列 人已经逃跑,各回各家去了。
8Tiam la reĝo leviĝis, kaj sidiĝis ĉe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante: Jen la reĝo sidas ĉe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaŭ la reĝon. Sed la Izraelidoj forkuris ĉiu en sian tendon.
9以色列 众支派的人纷纷议论说:「王曾救我们脱离仇敌的手,又救我们脱离 非利士 人的手,现在他躲避 押沙龙 逃走了。
9Kaj la tuta popolo disputadis inter si en ĉiuj triboj de Izrael, dirante: La reĝo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filiŝtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Abŝalom!
10我们膏 押沙龙 治理我们,他已经阵亡。现在为什么不出一言请王回来呢?」
10Kaj Abŝalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la reĝon?
11大卫 王差人去见祭司 撒督 和 亚比亚他 ,说:「你们当向 犹大 长老说:『 以色列 众人已经有话请王回宫,你们为什么落在他们后头呢?
11Dume la reĝo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri: Parolu kun la plejaĝuloj de Jehuda, kaj diru: Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la reĝo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la reĝo en lian domon?
12你们是我的弟兄,是我的骨肉,为什么在人后头请王回来呢?』
12Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj ĉe la revenigo de la reĝo?
13也要对 亚玛撒 说:『你不是我的骨肉吗?我若不立你替 约押 常作元帅,愿 神重重地降罚与我!』」
13Kaj al Amasa diru: Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos ĉe mi por ĉiam militestro anstataŭ Joab.
14如此就挽回 犹大 众人的心,如同一人的心。他们便打发人去见王,说:「请王和王的一切臣仆回来。」
14Kaj li inklinigis la koron de ĉiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la reĝo, kaj diris: Revenu vi kaj ĉiuj viaj servantoj.
15王就回来,到了 约旦河 。 犹大 人来到 吉甲 ,要去迎接王,请他过 约旦河 。
15Kaj la reĝo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la reĝo, por akompani la reĝon trans Jordanon.
16巴户琳 的 便雅悯 人、 基拉 的儿子 示每 急忙与 犹大 人一同下去迎接 大卫 王。
16Tiam Ŝimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Baĥurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la reĝo David.
17跟从 示每 的有一千 便雅悯 人,还有 扫罗 家的仆人 洗巴 和他十五个儿子,二十个仆人;他们都趟过 约旦河 迎接王。
17Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaŭ Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaŭ la reĝon.
18有摆渡船过去,渡王的家眷,任王使用。 王要过 约旦河 的时候, 基拉 的儿子 示每 就俯伏在王面前,
18La pramo transiradis, por transveturigi la familion de la reĝo, kaj fari tion, kion li deziros; tiam Ŝimei, filo de Gera, falis antaŭ la reĝo, kiam ĉi tiu transiris Jordanon.
19对王说:「我主我王出 耶路撒冷 的时候,仆人行悖逆的事,现在求我主不要因此加罪与仆人,不要记念,也不要放在心上。
19Kaj li diris al la reĝo: Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la reĝo eliris el Jerusalem, kaj la reĝo ne metu tion en sian koron.
20仆人明知自己有罪,所以 约瑟 全家之中,今日我首先下来迎接我主我王。」
20Ĉar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la reĝo.
21洗鲁雅 的儿子 亚比筛 说:「 示每 既咒骂耶和华的受膏者,不应当治死他吗?」
21Tiam ekparolis Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj diris: Ĉu efektive Ŝimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo?
22大卫 说:「 洗鲁雅 的儿子,我与你们有何关涉,使你们今日与我反对呢?今日在 以色列 中岂可治死人呢?我岂不知今日我作 以色列 的王吗?」
22Sed David diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaŭ malhelpas min? ĉu hodiaŭ oni povas iun mortigi en Izrael? ĉu mi ne scias, ke mi nun estas reĝo super Izrael?
23于是王对 示每 说:「你必不死。」王就向他起誓。
23Kaj la reĝo diris al Ŝimei: Vi ne mortos. Kaj la reĝo ĵuris al li.
24扫罗 的孙子 米非波设 也下去迎接王。他自从王去的日子,直到王平平安安地回来,没有修脚,没有剃胡须,也没有洗衣服。
24Ankaŭ Mefiboŝet, ido de Saul, iris renkonte al la reĝo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la reĝo foriris, ĝis la tago, kiam li bonfarte revenis.
25他来到 耶路撒冷 迎接王的时候,王问他说:「 米非波设 ,你为什么没有与我同去呢?」
25Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la reĝo, la reĝo diris al li: Kial vi ne iris kun mi, Mefiboŝet?
26他回答说:「我主我王,仆人是瘸腿的。那日我想要备驴骑上,与王同去,无奈我的仆人欺哄了我,
26Ĉi tiu respondis: Mia sinjoro, ho reĝo! mia servanto min trompis; ĉar via sklavo diris: Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur ĝi kaj mi iru kun la reĝo; ĉar via sklavo estas lama.
27又在我主我王面前谗毁我。然而我主我王如同 神的使者一般,你看怎样好,就怎样行吧!
27Sed li kalumniis kontraŭ via sklavo al mia sinjoro la reĝo; tamen vi, mia sinjoro, ho reĝo, estas kiel anĝelo de Dio; agu, kiel plaĉas al vi.
28因为我祖全家的人,在我主我王面前都算为死人,王却使仆人在王的席上同人吃饭,我现在向王还能辨理诉冤吗?」
28Ĉar la tuta domo de mia patro meritis morton antaŭ mia sinjoro la reĝo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj manĝas ĉe via tablo. Kian justecon mi do ankoraŭ bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la reĝo?
29王对他说:「你何必再提你的事呢?我说,你与 洗巴 均分地土。」
29Kaj la reĝo diris al li: Kial vi parolas ankoraŭ pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn.
30米非波设 对王说:「我主我王既平平安安地回宫,就任凭 洗巴 都取了也可以。」
30Sed Mefiboŝet diris al la reĝo: Li prenu eĉ ĉion, post kiam mia sinjoro la reĝo venis bonfarte en sian domon.
31基列 人 巴西莱 从 罗基琳 下来,要送王过 约旦河 ,就与王一同过了 约旦河 。
31Ankaŭ Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la reĝon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.
32巴西莱 年纪老迈,已经八十岁了。王住在 玛哈念 的时候,他就拿食物来供给王;他原是大富户。
32Barzilaj estis tre maljuna; li havis la aĝon de okdek jaroj. Li donadis manĝaĵon al la reĝo, kiam ĉi tiu estis en Maĥanaim, ĉar li estis homo tre bonstata.
33王对 巴西莱 说:「你与我同去,我要在 耶路撒冷 那里养你的老。」
33Kaj la reĝo diris al Barzilaj: Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi ĉe mi en Jerusalem.
34巴西莱 对王说:「我在世的年日还能有多少,使我与王同上 耶路撒冷 呢?
34Sed Barzilaj diris al la reĝo: Kiel longe mi havas ankoraŭ por vivi, ke mi iru kun la reĝo Jerusalemon?
35仆人现在八十岁了,还能尝出饮食的滋味、辨别美恶吗?还能听男女歌唱的声音吗?仆人何必累赘我主我王呢?
35Mi havas nun la aĝon de okdek jaroj; ĉu mi povas distingi inter bono kaj malbono? ĉu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi manĝos aŭ kion mi trinkos? ĉu mi povas ankoraŭ kompreni la voĉon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu ŝarĝo por mia sinjoro la reĝo?
36仆人只要送王过 约旦河 ,王何必赐我这样的恩典呢?
36Iomete iros via sklavo kun la reĝo trans Jordanon; por kio la reĝo volas rekompenci min per tia rekompenco?
37求你准我回去,好死在我本城, 葬在 我父母的墓旁。这里有王的仆人 金罕 ,让他同我主我王过去,可以随意待他。」
37Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, ĉe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la reĝo; kaj faru por li tion, kio plaĉos al vi.
38王说:「 金罕 可以与我同去,我必照你的心愿待他。你向我求什么,我都必为你成就。」
38Kaj la reĝo diris: Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj ĉion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi.
39于是众民过 约旦河 ,王也过去。王与 巴西莱 亲嘴,为他祝福, 巴西莱 就回本地去了。
39La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaŭ la reĝo transiris. Kaj la reĝo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj ĉi tiu reiris al sia loko.
40王过去,到了 吉甲 , 金罕 也跟他过去。 犹大 众民和 以色列 民的一半也都送王过去。
40La reĝo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la reĝon, kaj ankaŭ duono de la popolo Izraela.
41以色列 众人来见王,对他说:「我们弟兄 犹大 人为什么暗暗送王和王的家眷,并跟随王的人过 约旦河 ?」
41Sed jen ĉiuj Izraelidoj venis al la reĝo, kaj diris al la reĝo: Kial ŝtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la reĝon kaj lian familion kaj ĉiujn liajn virojn kun li?
42犹大 众人回答 以色列 人说:「因为王与我们是亲属,你们为何因这事发怒呢?我们吃了王的什么呢?王赏赐了我们什么呢?」
42Tiam ĉiuj Judoj respondis al la Izraelidoj: Ĉar la reĝo estas nia parenco; kaj kial tio ĉagrenas vin? ĉu ni ion manĝis de la reĝo, aŭ ĉu li donis al ni donacojn?
43以色列 人回答 犹大 人说:「按支派,我们与王有十分的情分;在 大卫 身上,我们也比你们更有情分。你们为何藐视我们,请王回来不先与我们商量呢?」 但 犹大 人的话比 以色列 人的话更硬。
43Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris: Dek partojn ni havas en la reĝo; kaj eĉ en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malŝatis nin? ĉu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia reĝo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.