以斯帖记 1
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亚哈随鲁 作王,从 印度 直到 古实 ,统管一百二十七省。
1Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj.
2亚哈随鲁 王在 书珊 城的宫登基;
2En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan,
3在位第三年,为他一切首领臣仆设摆筵席,有 波斯 和 米底亚 的权贵,就是各省的贵胄与首领,在他面前。
3en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li,
4他把他荣耀之国的丰富和他美好威严的尊贵给他们看了许多日,就是一百八十日。
4montrante la grandan riĉecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj.
5这日子满了,又为所有住 书珊 城的大小人民在御园的院子里设摆筵席七日。
5Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena korto de la reĝa palaco.
6有白色、绿色、蓝色的 帐子 ,用细麻绳、紫色绳从银环内系在白玉石柱上;有金银的床榻摆在红、白、黄、黑玉石的铺石地上。
6Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.
7用金器皿赐酒,器皿各有不同。御酒甚多,足显王的厚意。
7La trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo.
8喝酒有例,不准勉强人,因王吩咐宫里的一切臣宰,让人各随己意。
8La trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de ĉiu.
9王后 瓦实提 在 亚哈随鲁 王的宫内也为妇女设摆筵席。
9Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ.
10第七日, 亚哈随鲁 王饮酒,心中快乐,就吩咐在他面前侍立的七个太监 米户幔 、 比斯他 、 哈波拿 、 比革他 、 亚拔他 、 西达 、 甲迦 ,
10En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ,
11请王后 瓦实提 头戴王后的冠冕到王面前,使各等臣民看她的美貌,因为她容貌甚美。
11ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela.
12王后 瓦实提 却不肯遵太监所传的王命而来,所以王甚发怒,心如火烧。
12Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.
13那时,在王左右常见王面、国中坐高位的,有 波斯 和 米底亚 的七个大臣,就是 甲示拿 、 示达 、 押玛他 、 他施斯 、 米力 、 玛西拿 、 米母干 ,都是达时务的明哲人。按王的常规,办事必先询问知例明法的人。王问他们说:
13Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro;
no verse 14 in this text
14kaj la plej proksimaj al li estis: Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno):
15「王后 瓦实提 不遵太监所传的王命,照例应当怎样办理呢?」
15Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj?
16米母干 在王和众首领面前回答说:「王后 瓦实提 这事,不但得罪王,并且有害于王各省的臣民;
16Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ;
17因为王后这事必传到众妇人的耳中,说:『 亚哈随鲁 王吩咐王后 瓦实提 到王面前,她却不来』,她们就藐视自己的丈夫。
17ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante: La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris.
18今日 波斯 和 米底亚 的众夫人听见王后这事,必向王的大臣 照样 行;从此必大开藐视和忿怒之端。
18Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno.
19王若以为美,就降旨写在 波斯 和 米底亚 人的例中,永不更改,不准 瓦实提 再到王面前,将她王后的位分赐给比她还好的人。
19Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi.
20所降的旨意传遍通国(国度本来广大),所有的妇人,无论丈夫贵贱都必尊敬他。」
20Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj.
21王和众首领都以 米母干 的话为美,王就照这话去行,
21La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan.
22发诏书,用各省的文字、各族的方言通知各省,使为丈夫的在家中作主,各说本地的方言。
22Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.