以斯帖记 7
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1王带着 哈曼 来赴王后 以斯帖 的筵席。
1La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester.
2这第二次在酒席筵前,王又问 以斯帖 说:「王后 以斯帖 啊,你要什么,我必赐给你;你求什么,就是国的一半也必 为你 成就。」
2Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita.
3王后 以斯帖 回答说:「我若在王眼前蒙恩,王若以为美,我所愿的,是愿王将我的性命赐给我;我所求的,是求王将我的本族赐给我。
3Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro;
4因我和我的本族被卖了,要剪除杀戮灭绝我们。我们若被卖为奴为婢,我也闭口不言;但王的损失,敌人万不能补足。」
4ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo.
5亚哈随鲁 王问王后 以斯帖 说:「擅敢起意如此行的是谁?这人在哪里呢?」
5Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel?
6以斯帖 说:「仇人敌人就是这恶人 哈曼 !」 哈曼 在王和王后面前就甚惊惶。
6Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino.
7王便大怒,起来离开酒席往御园去了。 哈曼 见王定意要加罪与他,就起来,求王后 以斯帖 救命。
7La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton.
8王从御园回到酒席之处,见 哈曼 伏在 以斯帖 所靠的榻上;王说:「他竟敢在宫内、在我面前凌辱王后吗?」这话一出王口,人就蒙了 哈曼 的脸。
8Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.
9伺候王的一个太监名叫 哈波拿 ,说:「 哈曼 为那救王有功的 末底改 做了五丈高的木架,现今立在 哈曼 家里。」王说:「把 哈曼 挂在其上。」
9Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi.
10于是人将 哈曼 挂在他为 末底改 所预备的木架上。王的忿怒这才止息。
10Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.