以斯帖记 4
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1末底改 知道所做的这一切事,就撕裂衣服,穿麻衣,蒙灰尘,在城中行走,痛哭哀号。
1Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo.
2到了朝门前 停住脚步 ,因为穿麻衣的不可进朝门。
2Kaj li venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo.
3王的谕旨所到的各省各处, 犹大 人大大悲哀,禁食哭泣哀号,穿麻衣躺在灰中的甚多。
3Kaj en ĉiu lando, sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto, estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado; kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro.
4王后 以斯帖 的宫女和太监来把这事告诉 以斯帖 ,她甚是忧愁,就送衣服给 末底改 穿,要他脱下麻衣,他却不受。
4Kaj venis la servistinoj de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis.
5以斯帖 就把王所派伺候她的一个太监,名叫 哈他革 召来,吩咐他去见 末底改 ,要知道这是什么事,是什么缘故。
5Kaj Ester alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas.
6于是 哈他革 出到朝门前的宽阔处见 末底改 。
6Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo.
7末底改 将自己所遇的事,并 哈曼 为灭绝 犹大 人应许捐入王库的银数都告诉了他;
7Kaj Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin.
8又将所抄写传遍 书珊 城要灭绝 犹大 人的旨意交给 哈他革 ,要给 以斯帖 看,又要给她说明,并嘱咐她进去见王,为本族的人在王面前恳切祈求。
8Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo.
9哈他革 回来,将 末底改 的话告诉 以斯帖 ;
9Hataĥ venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj.
10以斯帖 就吩咐 哈他革 去见 末底改 , 说 :
10Kaj Ester diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj:
11「王的一切臣仆和各省的人民都知道有一个定例:若不蒙召,擅入内院见王的,无论男女必被治死;除非王向他伸出金杖,不得存活。现在我没有蒙召进去见王已经三十日了。」
11Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron — tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj.
12人就把 以斯帖 这话告诉 末底改 。
12Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de Ester,
13末底改 托人回复 以斯帖 说:「你莫想在王宫里强过一切 犹大 人,得免这祸。
13tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj.
14此时你若闭口不言, 犹大 人必从别处得解脱,蒙拯救;你和你父家必致灭亡。焉知你得了王后的位分不是为现今的机会吗?」
14Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon?
15以斯帖 就吩咐人回报 末底改 说:
15Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj:
16「你当去招聚 书珊 城所有的 犹大 人,为我禁食三昼三夜,不吃不喝;我和我的宫女也要这样禁食。然后我违例进去见王,我若死就死吧!」
16Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu.
17于是 末底改 照 以斯帖 一切所吩咐的去行。
17Kaj Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.