撒母耳记下
Chapter 12
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华差遣 拿单 去见 大卫 。 拿单 到了 大卫 那里,对他说:「在一座城里有两个人:一个是富户,一个是穷人。
1Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj la dua malriĉulo;
2富户有许多牛群羊群;
2la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj;
3穷人除了所买来养活的一只小母羊羔之外,别无所有。羊羔在他家里和他儿女一同长大,吃他所吃的,喝他所喝的,睡在他怀中,在他看来如同女儿一样。
3kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino.
4有一客人来到这富户家里;富户舍不得从自己的牛群羊群中取一只预备给客人吃,却取了那穷人的羊羔,预备给客人吃。」
4Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li.
5大卫 就甚恼怒那人,对 拿单 说:「我指着永生的耶和华起誓,行这事的人该死!
5Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;
6他必偿还羊羔四倍;因为他行这事,没有怜恤的心。」
6kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.
7拿单 对 大卫 说:「你就是那人!耶和华— 以色列 的 神如此说:『我膏你作 以色列 的王,救你脱离 扫罗 的手。
7Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,
8我将你主人的家业赐给你,将你主人的妻交在你怀里,又将 以色列 和 犹大 家赐给你;你若还以为不足,我早就加倍地赐给你。
8kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus, Mi aldonus ankoraŭ tion kaj alian.
9你为什么藐视耶和华的命令,行他眼中看为恶的事呢?你借 亚扪 人的刀杀害 赫 人 乌利亚 ,又娶了他的妻为妻。
9Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.
10你既藐视我,娶了 赫 人 乌利亚 的妻为妻,所以刀剑必永不离开你的家。』
10Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino.
11耶和华如此说:『我必从你家中兴起祸患攻击你;我必在你眼前把你的妃嫔赐给别人,他在日光之下就与她们同寝。
11Tiele diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno.
12你在暗中行这事,我却要在 以色列 众人面前,日光之下,报应你。』」
12Ĉar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ la suno.
13大卫 对 拿单 说:「我得罪耶和华了!」 拿单 说:「耶和华已经除掉你的罪,你必不至于死。
13Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
14只是你行这事,叫耶和华的仇敌大得亵渎的机会,故此,你所得的孩子必定要死。」
14sed ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos.
15拿单 就回家去了。 耶和华击打 乌利亚 妻给 大卫 所生的孩子,使他得重病。
15Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis.
16所以 大卫 为这孩子恳求 神,而且禁食,进入 内室 ,终夜躺在地上。
16Kaj David ekpreĝis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.
17他家中的老臣来到他旁边,要把他从地上扶起来,他却不肯起来,也不同他们吃饭。
17Kaj ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne manĝis kun ili.
18到第七日,孩子死了。 大卫 的臣仆不敢告诉他孩子死了,因他们说:「孩子还活着的时候,我们劝他,他尚且不肯听我们的话,若告诉他孩子死了,岂不更加忧伤吗?」
18En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; ĉar ili pensis: Jen dum la infano ankoraŭ vivis, ni parolis al li, kaj li ne aŭskultis nian voĉon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.
19大卫 见臣仆彼此低声说话,就知道孩子死了,问臣仆说:「孩子死了吗?」他们说:「死了。」
19Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj: Ĉu la infano mortis? Kaj ili respondis: Ĝi mortis.
20大卫 就从地上起来,沐浴,抹膏,换了衣裳,进耶和华的殿敬拜;然后回宫,吩咐人摆饭,他便吃了。
20Tiam David leviĝis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj ŝanĝis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorkliniĝis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li manĝis.
21臣仆问他说:「你所行的是什么意思?孩子活着的时候,你禁食哭泣;孩子死了,你倒起来吃饭。」
21Tiam diris al li liaj servantoj: Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraŭ vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi leviĝis kaj manĝis!
22大卫 说:「孩子还活着,我禁食哭泣;因为我想,或者耶和华怜恤我,使孩子不死也未可知。
22Kaj li respondis: Dum la infano ankoraŭ vivis, mi fastis kaj ploris; ĉar mi pensis: Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.
23孩子死了,我何必禁食,我岂能使他返回呢?我必往他那里去,他却不能回我这里来。」
23Sed nun ĝi mortis; por kio do mi fastos? ĉu mi povas ankoraŭ revenigi ĝin? mi iros al ĝi, sed ĝi ne revenos al mi.
24大卫 安慰他的妻 拔示巴 ,与她同寝,她就生了儿子,给他起名叫 所罗门 。耶和华也喜爱他,
24Kaj David konsolis sian edzinon Bat-Ŝeba, kaj envenis al ŝi kaj kuŝis kun ŝi; kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.
25就借先知 拿单 赐他一个名字,叫 耶底底亚 ,因为耶和华 爱他 。
25Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; ĉi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.
26约押 攻取 亚扪 人的京城 拉巴 。
26Joab ekmilitis kontraŭ Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la reĝan urbon.
27约押 打发使者去见 大卫 ,说:「我攻打 拉巴 ,取其水城。
27Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis: Mi militis kontraŭ Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;
28现在你要聚集其余的军兵来,安营围攻这城,恐怕我取了这城,人就以我的名叫这城。」
28nun kolektu la reston de la popolo, kaj sieĝu la urbon kaj prenu ĝin; ĉar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus ĝin per mia nomo.
29于是 大卫 聚集众军,往 拉巴 去攻城,就取了这城,
29Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraŭ ĝi kaj prenis ĝin.
30夺了 亚扪 人之王所戴的金冠冕,其上的金子重一他连得,又嵌着宝石。人将这冠冕戴在 大卫 头上。 大卫 从城里夺了许多财物,
30Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; ĝi havis la pezon de kikaro da oro; en ĝi estis multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe.
31将城里的人拉出来,放在锯下,或铁耙下,或铁斧下,或叫他经过砖窑; 大卫 待 亚扪 各城的居民都是如此。其后, 大卫 和众军都回 耶路撒冷 去了。
31Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis ĝin al segiloj kaj al feraj draŝiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.