撒母耳记下 14
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1洗鲁雅 的儿子 约押 ,知道王心里想念 押沙龙 ,
1Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la reĝo plifavoriĝis por Abŝalom.
2就打发人往 提哥亚 去,从那里叫了一个聪明的妇人来,对她说:「请你假装居丧的,穿上孝衣,不要用膏抹身,要装作为死者许久悲哀的妇人;
2Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie saĝan virinon, kaj diris al ŝi: Ŝajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne ŝmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;
3进去见王,对王如此如此说。」于是 约押 将当说的话教导了妇人。
3kaj venu al la reĝo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al ŝi, kion ŝi devas diri.
4提哥亚 妇人到王面前,伏地叩拜,说:「王啊,求你拯救!」
4Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la reĝo, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj diris: Helpu min, ho reĝo!
5王问她说:「你有什么事呢?」回答说:「婢女实在是寡妇,我丈夫死了。
5Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Kaj ŝi respondis: Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.
6我有两个儿子,一日在田间争斗,没有人解劝,这个就打死那个。
6Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaŭ ekkverelis sur la kampo, kaj ĉar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.
7现在全家的人都起来攻击婢女,说:『你将那打死兄弟的交出来,我们好治死他,偿他打死兄弟的命,灭绝那承受家业的。』这样,他们要将我剩下的炭火灭尽,不与我丈夫留名留后在世上。」
7Kaj jen leviĝis kontraŭ vian sklavinon la tuta familio, dirante: Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaŭ la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraŭ restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restaĵon sur la tero.
8王对妇人说:「你回家去吧!我必为你下令。」
8Tiam la reĝo diris al la virino: Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.
9提哥亚 妇人又对王说:「我主我王,愿这罪归我和我父家,与王和王的位无干。」
9Sed la virino el Tekoa diris al la reĝo: Sur mi, mia sinjoro, ho reĝo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la reĝo kaj lia trono estas senkulpaj.
10王说:「凡难为你的,你就带他到我这里来,他必不再搅扰你。」
10Kaj la reĝo diris: Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraŭ vi, kaj li ne plu tuŝos vin.
11妇人说:「愿王记念耶和华—你的 神,不许报血仇的人施行灭绝,恐怕他们灭绝我的儿子。」王说:「我指着永生的耶和华起誓:你的儿子连一根头发也不致落在地上。」
11Kaj ŝi diris: La reĝo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovenĝantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke ne falos eĉ haro de via filo sur la teron.
12妇人说:「求我主我王容婢女再说一句话。」王说:「你说吧!」
12Kaj la virino diris: Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la reĝo. Li diris: Parolu.
13妇人说:「王为何也起意要害 神的民呢?王不使那逃亡的人回来,王的这话就是自证己错了!
13Kaj la virino diris: Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la reĝo fariĝas kvazaŭ kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.
14我们都是必死的,如同水泼在地上,不能收回。 神并不夺取人的性命,乃设法使逃亡的人不致成为赶出、回不来的。
14Ĉar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li.
15我来将这话告诉我主我王,是因百姓使我惧怕。婢女想,不如将这话告诉王,或者王成就婢女所求的。
15Nur nun mi venis, por diri tion al la reĝo, mia sinjoro, ĉar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si: Mi provos paroli al la reĝo; eble la reĝo plenumos la vorton de sia sklavino;
16人要将我和我儿子从 神的地业上一同除灭,王必应允救我脱离他的手。
16eble la reĝo aŭskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredaĵo de Dio.
17婢女又想,我主我王的话必安慰我;因为我主我王能辨别是非,如同 神的使者一样。惟愿耶和华—你的 神与你同在!」
17Kaj via sklavino diris al si: La vorto de mia sinjoro la reĝo donos trankvilecon; ĉar kiel anĝelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la reĝo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.
18王对妇人说:「我要问你一句话,你一点不要瞒我。」妇人说:「愿我主我王说。」
18Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al la virino: Mi petas, kaŝu antaŭ mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris: Mia sinjoro la reĝo volu paroli.
19王说:「你这些话莫非是 约押 的主意吗?」妇人说:「我敢在我主我王面前起誓:王的话正对,不偏左右,是王的仆人 约押 吩咐我的,这些话是他教导我的。
19Kaj la reĝo diris: Ĉu ne la mano de Joab estas kun vi en ĉio ĉi tio? Kaj la virino respondis kaj diris: Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho reĝo, ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio, kion diris mia sinjoro la reĝo; ĉar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino ĉiujn ĉi tiujn vortojn.
20王的仆人 约押 如此行,为要挽回这事。我主的智慧却如 神使者的智慧,能知世上一切事。」
20Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas saĝa per saĝeco de anĝelo de Dio, kaj scias ĉion, kio estas sur la tero.
21王对 约押 说:「我应允你这事。你可以去,把那少年人 押沙龙 带回来。」
21Tiam la reĝo diris al Joab: Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Abŝalom.
22约押 就面伏于地叩拜,祝谢于王,又说:「王既应允仆人所求的,仆人今日知道在我主我王眼前蒙恩了。」
22Joab ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon. Kaj Joab diris: Hodiaŭ via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo, ĉar la reĝo plenumis la vorton de sia sklavo.
23于是 约押 起身往 基述 去,将 押沙龙 带回 耶路撒冷 。
23Kaj Joab leviĝis, kaj iris en Geŝuron, kaj venigis Abŝalomon en Jerusalemon.
24王说:「使他回自己家里去,不要见我的面。」 押沙龙 就回自己家里去,没有见王的面。
24Sed la reĝo diris: Li reiru en sian domon, sed mian vizaĝon li ne vidu. Kaj Abŝalom revenis en sian domon, sed la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.
25以色列 全地之中,无人像 押沙龙 那样俊美,得人的称赞,从脚底到头顶毫无瑕疵。
25En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Abŝalom: de la plando de lia piedo ĝis lia verto estis en li nenia mallaŭdindaĵo.
26他的头发甚重,每到年底剪发一次;所剪下来的,按王的平称一称,重二百舍客勒。
26Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis ĉiujare, ĉar la haroj fariĝadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laŭ la reĝa pesilo.
27押沙龙 生了三个儿子,一个女儿。女儿名叫 她玛 ,是个容貌俊美的女子。
27Al Abŝalom naskiĝis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; ŝi estis virino belaspekta.
28押沙龙 住在 耶路撒冷 足有二年,没有见王的面。
28Abŝalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.
29押沙龙 打发人去叫 约押 来,要托他去见王, 约押 却不肯来。第二次打发人去叫他,他仍不肯来。
29Kaj Abŝalom sendis al Joab, por sendi lin al la reĝo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraŭ duan fojon, sed tiu ne volis veni.
30所以 押沙龙 对仆人说:「你们看, 约押 有一块田,与我的田相近,其中有大麦,你们去放火烧了。」 押沙龙 的仆人就去放火烧了那田。
30Tiam li diris al siaj servantoj: Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu ĝin per fajro. Kaj la servantoj de Abŝalom forbruligis la kampoparton per fajro.
31于是 约押 起来,到了 押沙龙 家里,问他说:「你的仆人为何放火烧了我的田呢?」
31Tiam Joab leviĝis, kaj venis al Abŝalom en la domon, kaj diris al li: Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?
32押沙龙 回答 约押 说:「我打发人去请你来,好托你去见王,替我说:『我为何从 基述 回来呢?不如仍在那里。』现在要许我见王的面;我若有罪,任凭王杀我就是了。」
32Abŝalom respondis al Joab: Jen mi sendis al vi, por diri al vi: Venu ĉi tien, por ke mi sendu vin al la reĝo, por demandi, kial mi venis el Geŝur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizaĝon de la reĝo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.
33于是 约押 去见王,将这话奏告王,王便叫 押沙龙 来。 押沙龙 来见王,在王面前俯伏于地,王就与 押沙龙 亲嘴。
33Kaj Joab iris al la reĝo, kaj diris al li tion; kaj ĉi tiu alvokis Abŝalomon, kiu venis al la reĝo, kaj adorkliniĝis vizaĝaltere antaŭ la reĝo; kaj la reĝo kisis Abŝalomon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.