创世记 48
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1这事以后,有人告诉 约瑟 说:「你的父亲病了。」他就带着两个儿子 玛拿西 和 以法莲 同去。
1Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
2有人告诉 雅各 说:「请看,你儿子 约瑟 到你这里来了。」 以色列 就勉强在床上坐起来。
2Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito.
3雅各 对 约瑟 说:「全能的 神曾在 迦南 地的 路斯 向我显现,赐福与我,
3Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.
4对我说:『我必使你生养众多,成为多民,又要把这地赐给你的后裔,永远为业。』
4Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos ĉi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedaĵon.
5我未到 埃及 见你之先,你在 埃及 地所生的 以法莲 和 玛拿西 这两个儿子是我的,正如 吕便 和 西缅 是我的一样。
5Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskiĝis al vi en la lando Egipta antaŭ mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.
6你在他们以后所生的就是你的,他们可以归于他们弟兄的名下得产业。
6Sed viaj infanoj, kiuj naskiĝos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
7至于我,我从 巴旦 来的时候, 拉结 死在我眼前,在 迦南 地的路上,离 以法他 还有一段路程,我就把她葬在 以法他 的路上( 以法他 就是 伯利恒 )。」
7Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis ĉe mi Raĥel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraŭ iom da tero ĝis Efrata; kaj mi enterigis ŝin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaŭ Bet-Leĥem.
8以色列 看见 约瑟 的两个儿子,就说:「这是谁?」
8Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas ĉi tiuj?
9约瑟 对他父亲说:「这是 神在这里赐给我的儿子。」 以色列 说:「请你领他们到我跟前,我要给他们祝福。」
9Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio ĉi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.
10以色列 年纪老迈,眼睛昏花,不能看见。 约瑟 领他们到他跟前,他就和他们亲嘴,抱着他们。
10La okuloj de Izrael malfortiĝis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj ĉirkaŭprenis ilin.
11以色列 对 约瑟 说:「我想不到得见你的面,不料, 神又使我得见你的儿子。」
11Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron.
12约瑟 把两个儿子从 以色列 两膝中领出来,自己就脸伏于地下拜。
12Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj kliniĝis antaŭ li vizaĝaltere.
13随后, 约瑟 又拉着他们两个, 以法莲 在他的右手里,对着 以色列 的左手, 玛拿西 在他的左手里,对着 以色列 的右手,领他们到 以色列 的跟前。
13Kaj Jozef prenis ambaŭ, Efraimon per sia dekstra mano, kontraŭ la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraŭ la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.
14以色列 伸出右手来,按在 以法莲 的头上( 以法莲 乃是次子),又剪搭过左手来,按在 玛拿西 的头上( 玛拿西 原是长子)。
14Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis ĝin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, ĉar Manase estis la unuenaskito.
15他就给 约瑟 祝福说:「愿我祖 亚伯拉罕 和我父 以撒 所事奉的 神,就是一生牧养我直到今日的 神,
15Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago,
16救赎我脱离一切患难的那使者,赐福与这两个童子。愿他们归在我的名下和我祖 亚伯拉罕 、我父 以撒 的名下。又愿他们在世界中生养众多。」
16la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono — Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero.
17约瑟 见他父亲把右手按在 以法莲 的头上,就不喜悦,便提起他父亲的手,要从 以法莲 头上挪到 玛拿西 的头上。
17Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne plaĉis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni ĝin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.
18约瑟 对他父亲说:「我父,不是这样。这本是长子,求你把右手按在他的头上。」
18Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, ĉar ĉi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.
19他父亲不从,说:「我知道,我儿,我知道。他也必成为一族,也必昌大。只是他的兄弟将来比他还大;他兄弟的后裔要成为多族。」
19Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaŭ fariĝos popolo kaj li ankaŭ fariĝos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
20当日就给他们祝福说:「 以色列 人要指着你们祝福说:『愿 神使你如 以法莲 、 玛拿西 一样。』」于是立 以法莲 在 玛拿西 以上。
20Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaŭ Manase.
21以色列 又对 约瑟 说:「我要死了,但 神必与你们同在,领你们回到你们列祖之地。
21Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.
22并且我从前用弓用刀从 亚摩利 人手下夺的那块地,我都赐给你,使你比众弟兄多得一分。」
22Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaŭ viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.