创世记
Chapter 25
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亚伯拉罕 又娶了一妻,名叫 基土拉 。
1Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.
2基土拉 给他生了 心兰 、 约珊 、 米但 、 米甸 、 伊施巴 ,和 书亚 。
2Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon.
3约珊 生了 示巴 和 底但 。 底但 的子孙是 亚书利 族、 利都是 族,和 利乌米 族。
3Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj.
4米甸 的儿子是 以法 、 以弗 、 哈诺 、 亚比大 ,和 以勒大 。这都是 基土拉 的子孙。
4Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
5亚伯拉罕 将一切所有的都给了 以撒 。
5Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak.
6亚伯拉罕 把财物分给他庶出的众子,趁着自己还在世的时候打发他们离开他的儿子 以撒 ,往东方去。
6Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan.
7亚伯拉罕 一生的年日是一百七十五岁。
7Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.
8亚伯拉罕 寿高年迈,气绝而死,归到他列祖那里。
8Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo.
9他两个儿子 以撒 、 以实玛利 把他埋葬在 麦比拉 洞里。这洞在 幔利 前、 赫 人 琐辖 的儿子 以弗 的田中,
9Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido.
10就是 亚伯拉罕 向 赫 人买的那块田。 亚伯拉罕 和他妻子 撒拉 都葬在那里。
10Sur la kampo, kiun aĉetis Abraham de la filoj de Ĥet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.
11亚伯拉罕 死了以后, 神赐福给他的儿子 以撒 。 以撒 靠近 庇耳·拉海·莱 居住。
11Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto.
12撒拉 的使女 埃及 人 夏甲 给 亚伯拉罕 所生的儿子是 以实玛利 。
12Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;
13以实玛利 儿子们的名字,按着他们的家谱记在下面。 以实玛利 的长子是 尼拜约 ,又有 基达 、 亚德别 、 米比衫 、
13kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam
14米施玛 、 度玛 、 玛撒 、
14kaj Miŝma kaj Duma kaj Masa,
15哈大 、 提玛 、 伊突 、 拿非施 、 基底玛 。
15Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma.
16这是 以实玛利 众子的名字,照着他们的村庄、营寨,作了十二族的族长。
16Tio estas la filoj de Iŝmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.
17以实玛利 享寿一百三十七岁,气绝而死,归到他列祖那里。
17Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.
18他子孙的住处在他众弟兄东边,从 哈腓拉 直到 埃及 前的 书珥 ,正在 亚述 的道上。
18Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj fratoj li loĝis.
19亚伯拉罕 的儿子 以撒 的后代记在下面。 亚伯拉罕 生 以撒 。
19Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskiĝis Isaak.
20以撒 娶 利百加 为妻的时候正四十岁。 利百加 是 巴旦·亚兰 地的 亚兰 人 彼土利 的女儿,是 亚兰 人 拉班 的妹子。
20Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
21以撒 因他妻子不生育,就为她祈求耶和华;耶和华应允他的祈求,他的妻子 利百加 就怀了孕。
21Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis.
22孩子们在她腹中彼此相争,她就说:「若是这样,我为什么活着呢?」她就去求问耶和华。
22Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno, kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi iris, por demandi la Eternulon.
23耶和华对她说: 两国在你腹内; 两族要从你身上出来。 这族必强于那族; 将来大的要服事小的。
23Kaj la Eternulo diris al ŝi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
24生产的日子到了,腹中果然是双子。
24Kaj kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro.
25先产的身体发红,浑身有毛,如同皮衣,他们就给他起名叫 以扫 。
25Kaj la unua eliris ruĝa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.
26随后又生了 以扫 的兄弟,手抓住 以扫 的脚跟,因此给他起名叫 雅各 。 利百加 生下两个儿子的时候, 以撒 年正六十岁。
26Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis.
27两个孩子渐渐长大, 以扫 善于打猎,常在田野; 雅各 为人安静,常住在帐棚里。
27Kaj la knaboj grandiĝis; kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo.
28以撒 爱 以扫 ,因为常吃他的野味; 利百加 却爱 雅各 。
28Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon.
29有一天, 雅各 熬汤, 以扫 从田野回来累昏了。
29Kaj Jakob kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
30以扫 对 雅各 说:「我累昏了,求你把这红 汤 给我喝。」因此 以扫 又叫 以东 。
30Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo, ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
31雅各 说:「你今日把长子的名分卖给我吧。」
31Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon.
32以扫 说:「我将要死,这长子的名分于我有什么益处呢?」
32Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
33雅各 说:「你今日对我起誓吧。」 以扫 就对他起了誓,把长子的名分卖给 雅各 。
33Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
34于是 雅各 将饼和红豆汤给了 以扫 , 以扫 吃了喝了,便起来走了。这就是 以扫 轻看了他长子的名分。
34Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.