创世记 2
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1天地万物都造齐了。
1Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.
2到第七日, 神造物的工已经完毕,就在第七日歇了他一切的工,安息了。
2Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.
3神赐福给第七日,定为圣日;因为在这日, 神歇了他一切创造的工,就安息了。
3Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
4创造天地的来历,在耶和华 神造天地的日子,乃是这样,
4Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon.
5野地还没有草木,田间的菜蔬还没有长起来;因为耶和华 神还没有降雨在地上,也没有人耕地,
5Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.
6但有雾气从地上腾,滋润遍地。
6Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero.
7耶和华 神用地上的尘土造人,将生气吹在他鼻孔里,他就成了有灵的活人, 名叫 亚当 。
7Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
8耶和华 神在东方的 伊甸 立了一个园子,把所造的人安置在那里。
8Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.
9耶和华 神使各样的树从地里长出来,可以悦人的眼目, 其上的果子 好作食物。园子当中又有生命树和分别善恶的树。
9Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.
10有河从 伊甸 流出来,滋润那园子,从那里分为四道:
10Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj.
11第一道名叫 比逊 ,就是环绕 哈腓拉 全地的。在那里有金子,
11La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro.
12并且那地的金子是好的;在那里又有珍珠和红玛瑙。
12Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso.
13第二道河名叫 基训 ,就是环绕 古实 全地的。
13Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo.
14第三道河名叫 底格里斯 ,流在 亚述 的东边。第四道河就是 幼发拉底河 。
14Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato.
15耶和华 神将那人安置在 伊甸园 ,使他修理,看守。
15Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin.
16耶和华 神吩咐他说:「园中各样树上的果子,你可以随意吃,
16Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu;
17只是分别善恶树上的果子,你不可吃,因为你吃的日子必定死!」
17sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.
18耶和华 神说:「那人独居不好,我要为他造一个配偶帮助他。」
18Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
19耶和华 神用土所造成的野地各样走兽和空中各样飞鸟都带到那人面前,看他叫什么。那人怎样叫各样的活物,那就是它的名字。
19Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo.
20那人便给一切牲畜和空中飞鸟、野地走兽都起了名;只是那人没有遇见配偶帮助他。
20Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li.
21耶和华 神使他沉睡,他就睡了;于是取下他的一条肋骨,又把肉合起来。
21Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.
22耶和华 神就用那人身上所取的肋骨造成一个女人,领她到那人跟前。
22Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo.
23那人说: 这是我骨中的骨, 肉中的肉, 可以称她为「女人」, 因为她是从「男人」身上取出来的。
23Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.
24因此,人要离开父母,与妻子连合,二人成为一体。
24Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
25当时夫妻二人赤身露体,并不羞耻。
25Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.