创世记 28
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以撒 叫了 雅各 来,给他祝福,并嘱咐他说:「你不要娶 迦南 的女子为妻。
1Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.
2你起身往 巴旦·亚兰 去,到你外祖 彼土利 家里,在你母舅 拉班 的女儿中娶一女为妻。
2Leviĝu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.
3愿全能的 神赐福给你,使你生养众多,成为多族,
3Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.
4将应许 亚伯拉罕 的福赐给你和你的后裔,使你承受你所寄居的地为业,就是 神赐给 亚伯拉罕 的地。」
4Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdeloĝado, kiun Dio donis al Abraham.
5以撒 打发 雅各 走了,他就往 巴旦·亚兰 去,到 亚兰 人 彼土利 的儿子 拉班 那里。 拉班 是 雅各 、 以扫 的母舅。
5Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
6以扫 见 以撒 已经给 雅各 祝福,而且打发他往 巴旦·亚兰 去,在那里娶妻,并见祝福的时候嘱咐他说:「不要娶 迦南 的女子为妻」,
6Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;
7又见 雅各 听从父母的话往 巴旦·亚兰 去了,
7kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:
8以扫 就晓得他父亲 以撒 看不中 迦南 的女子,
8tiam Esav vidis, ke ne plaĉas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.
9便往 以实玛利 那里去,在他二妻之外又娶了 玛哈拉 为妻。她是 亚伯拉罕 儿子 以实玛利 的女儿, 尼拜约 的妹子。
9Kaj Esav iris al Iŝmael kaj prenis al si Maĥalaton, filinon de Iŝmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.
10雅各 出了 别是巴 ,向 哈兰 走去;
10Kaj Jakob eliris el Beer-Ŝeba kaj iris en la direkto al Ĥaran.
11到了一个地方,因为太阳落了,就在那里住宿,便拾起那地方的一块石头枕在头下,在那里躺卧睡了,
11Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, ĉar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la ŝtonoj de tiu loko kaj metis ĝin sub sian kapon kaj kuŝiĝis en tiu loko.
12梦见一个梯子立在地上,梯子的头顶着天,有 神的使者在梯子上,上去下来。
12Kaj li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la ĉielon, kaj jen anĝeloj de Dio iras sur ĝi supren kaj malsupren.
13耶和华站在梯子以上,说:「我是耶和华—你祖 亚伯拉罕 的 神,也是 以撒 的 神;我要将你现在所躺卧之地赐给你和你的后裔。
13Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro.
14你的后裔必像地上的尘沙那样多,必向东西南北开展;地上万族必因你和你的后裔得福。
14Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.
15我也与你同在。你无论往哪里去,我必保佑你,领你归回这地,总不离弃你,直到我成全了向你所应许的。」
15Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi tiun teron; ĉar Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.
16雅各 睡醒了,说:「耶和华真在这里,我竟不知道!」
16Kaj Jakob vekiĝis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en ĉi tiu loko, kaj mi ne sciis.
17就惧怕,说:「这地方何等可畏!这不是别的,乃是 神的殿,也是天的门。」
17Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas ĉi tiu loko! ĝi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj ĉi tie estas la pordego de la ĉielo.
18雅各 清早起来,把所枕的石头立作柱子,浇油在上面。
18Kaj Jakob leviĝis frue matene, kaj prenis la ŝtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis ĝin kiel monumenton, kaj verŝis oleon sur ĝian supron.
19他就给那地方起名叫 伯特利 ;但那地方起先名叫 路斯 。
19Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antaŭe la nomo de la urbo estis Luz.
20雅各 许愿说:「 神若与我同在,在我所行的路上保佑我,又给我食物吃,衣服穿,
20Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur ĉi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por manĝi kaj veston por porti sur mi,
21使我平平安安地回到我父亲的家,我就必以耶和华为我的 神。
21kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio:
22我所立为柱子的石头也必作 神的殿;凡你所赐给我的,我必将十分之一献给你。」
22tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.