创世记 40
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1这事以后, 埃及 王的酒政和膳长得罪了他们的主— 埃及 王,
1Post tiuj okazintaĵoj la vinisto de la reĝo de Egiptujo kaj la bakisto kulpiĝis antaŭ sia sinjoro, la reĝo de Egiptujo.
2法老就恼怒酒政和膳长这二臣,
2Kaj Faraono koleriĝis kontraŭ siaj du korteganoj, kontraŭ la vinistestro kaj kontraŭ la bakistestro.
3把他们下在护卫长府内的监里,就是 约瑟 被囚的地方。
3Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.
4护卫长把他们交给 约瑟 , 约瑟 便伺候他们;他们有些日子在监里。
4Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.
5被囚在监之 埃及 王的酒政和膳长二人同夜各做一梦,各梦都有讲解。
5Kaj ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon en la sama nokto, ĉiu kun aparta signifo de la sonĝo, la vinisto kaj la bakisto de la reĝo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.
6到了早晨, 约瑟 进到他们那里,见他们有愁闷的样子。
6Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas ĉagrenitaj.
7他便问法老的二臣,就是与他同囚在他主人府里的,说:「你们今日为什么面带愁容呢?」
7Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizaĝoj estas ĉagrenitaj hodiaŭ?
8他们对他说:「我们各人做了一梦,没有人能解。」 约瑟 说:「解梦不是出于 神吗?请你们将梦告诉我。」
8Kaj ili diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
9酒政便将他的梦告诉 约瑟 说:「我梦见在我面前有一棵葡萄树,
9Tiam la vinistestro rakontis sian sonĝon al Jozef, kaj diris al li: En mia sonĝo mi vidis antaŭ mi vinbertrunkon;
10树上有三根枝子,好像发了芽,开了花,上头的葡萄都成熟了。
10la trunko havis tri branĉojn; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj kun maturaj beroj;
11法老的杯在我手中,我就拿葡萄挤在法老的杯里,将杯递在他手中。」
11kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.
12约瑟 对他说:「你所做的梦是这样解:三根枝子就是三天;
12Kaj Jozef diris al li: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj;
13三天之内,法老必提你出监,叫你官复原职,你仍要递杯在法老的手中,和先前作他的酒政一样。
13post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laŭ la maniero de antaŭe, kiam vi estis lia vinisto.
14但你得好处的时候,求你记念我,施恩与我,在法老面前提说我,救我出这监牢。
14Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkoraĵon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el ĉi tiu domo.
15我实在是从 希伯来 人之地被拐来的;我在这里也没有做过什么,叫他们把我下在监里。」
15Ĉar oni ŝtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaŭ ĉi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.
16膳长见梦解得好,就对 约瑟 说:「我在梦中见我头上顶着三筐白饼;
16Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaŭ havis sonĝon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;
17极上的筐子里有为法老烤的各样食物,有飞鸟来吃我头上筐子里的食物。」
17kaj en la supra korbo estis ĉiaspecaj manĝaĵoj de Faraono, bakitaĵoj, kaj la birdoj manĝis ilin el la korbo sur mia kapo.
18约瑟 说:「你的梦是这样解:三个筐子就是三天;
18Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;
19三天之内,法老必斩断你的头,把你挂在木头上,必有飞鸟来吃你身上的肉。」
19post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formanĝos de vi vian karnon.
20到了第三天,是法老的生日,他为众臣仆设摆筵席,把酒政和膳长提出监来,
20En la tria tago, tago de naskiĝo de Faraono, li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.
21使酒政官复原职,他仍旧递杯在法老手中;
21Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;
22但把膳长挂起来,正如 约瑟 向他们所解的话。
22sed la bakistestron li pendigis, kiel sonĝoklarigis al ili Jozef.
23酒政却不记念 约瑟 ,竟忘了他。
23Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.