创世记
Chapter 17
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亚伯兰 年九十九岁的时候,耶和华向他显现,对他说:「我是全能的 神。你当在我面前作完全人,
1Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.
2我就与你立约,使你 的后裔 极其繁多。」
2Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.
3亚伯兰 俯伏在地; 神又对他说:
3Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
4「我与你立约:你要作多国的父。
4Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.
5从此以后,你的名不再叫 亚伯兰 ,要叫 亚伯拉罕 ,因为我已立你作多国的父。
5Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj.
6我必使你 的后裔 极其繁多;国度从你而立,君王从你而出。
6Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi.
7我要与你并你世世代代的后裔坚立我的约,作永远的约,是要作你和你后裔的 神。
7Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
8我要将你现在寄居的地,就是 迦南 全地,赐给你和你的后裔永远为业,我也必作他们的 神。」
8Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
9神又对 亚伯拉罕 说:「你和你的后裔必世世代代遵守我的约。
9Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.
10你们所有的男子都要受割礼;这就是我与你并你的后裔所立的约,是你们所当遵守的。
10Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata.
11你们都要受割礼;这是我与你们立约的证据。
11Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.
12你们世世代代的男子,无论是家里生的,是在你后裔之外用银子从外人买的,生下来第八日,都要受割礼。
12Kaj en la aĝo de ok tagoj estu cirkumcidata ĉe vi en viaj generacioj ĉiu virseksulo naskita en la domo aŭ aĉetita per mono ĉe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.
13你家里生的和你用银子买的,都必须受割礼。这样,我的约就立在你们肉体上作永远的约。
13Cirkumcidata estu ĉiu naskita en via domo aŭ aĉetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.
14但不受割礼的男子必从民中剪除,因他背了我的约。」
14Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermiĝos el sia popolo: Mian interligon ĝi rompis.
15神又对 亚伯拉罕 说:「你的妻子 撒莱 不可再叫 撒莱 ,她的名要叫 撒拉 。
15Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara.
16我必赐福给她,也要使你从她得一个儿子。我要赐福给她,她也要作多国之 母 ;必有百姓的君王从她而出。」
16Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj de popoloj devenos de ŝi.
17亚伯拉罕 就俯伏在地喜笑,心里说:「一百岁的人还能得孩子吗? 撒拉 已经九十岁了,还能生养吗?」
17Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?
18亚伯拉罕 对 神说:「但愿 以实玛利 活在你面前。」
18Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ Vi!
19神说:「不然,你妻子 撒拉 要给你生一个儿子,你要给他起名叫 以撒 。我要与他坚定所立的约,作他后裔永远的约。
19Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
20至于 以实玛利 ,我也应允你:我必赐福给他,使他昌盛,极其繁多。他必生十二个族长;我也要使他成为大国。
20Ankaŭ pri Iŝmael Mi aŭdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskiĝos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.
21到明年这时节, 撒拉 必给你生 以撒 ,我要与他坚定所立的约。」
21Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro.
22神和 亚伯拉罕 说完了话,就离开他上升去了。
22Kaj Li ĉesis paroli kun li, kaj Dio leviĝis for de Abraham.
23正当那日, 亚伯拉罕 遵着 神的命,给他的儿子 以实玛利 和家里的一切男子,无论是在家里生的,是用银子买的,都行了割礼。
23Kaj Abraham prenis sian filon Iŝmael kaj ĉiujn naskitajn en lia domo kaj ĉiujn aĉetitajn per lia mono, ĉiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.
24亚伯拉罕 受割礼的时候年九十九岁。
24Kaj Abraham havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio.
25他儿子 以实玛利 受割礼的时候年十三岁。
25Kaj lia filo Iŝmael havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita.
26正当那日, 亚伯拉罕 和他儿子 以实玛利 一同受了割礼。
26En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael;
27家里所有的人,无论是在家里生的,是用银子从外人买的,也都一同受了割礼。
27kaj ĉiuj liaj domanoj, kiuj naskiĝis en la domo aŭ estis aĉetitaj per mono ĉe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.