创世记 42
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1雅各 见 埃及 有粮,就对儿子们说:「你们为什么彼此观望呢?
1Kiam Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?
2我听见 埃及 有粮,你们可以下去,从那里为我们籴些来,使我们可以存活,不至于死。」
2Kaj li diris: Mi aŭdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj aĉetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.
3于是, 约瑟 的十个哥哥都下 埃及 籴粮去了。
3Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por aĉeti grenon en Egiptujo.
4但 约瑟 的兄弟 便雅悯 , 雅各 没有打发他和哥哥们同去,因为 雅各 说:「恐怕他遭害。」
4Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; ĉar li timis, ke eble lin trafos malfeliĉo.
5来籴粮的人中有 以色列 的儿子们,因为 迦南 地也有饥荒。
5Kaj la filoj de Izrael venis, por aĉeti grenon, kune kun aliaj venintoj; ĉar estis malsato en la lando Kanaana.
6当时治理 埃及 地的是 约瑟 ;粜粮给那地众民的就是他。 约瑟 的哥哥们来了,脸伏于地,向他下拜。
6Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.
7约瑟 看见他哥哥们,就认得他们,却装作生人,向他们说些严厉话,问他们说:「你们从哪里来?」他们说:「我们从 迦南 地来籴粮。」
7Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por aĉeti manĝaĵon.
8约瑟 认得他哥哥们,他们却不认得他。
8Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
9约瑟 想起从前所做的那两个梦,就对他们说:「你们是奸细,来窥探这地的虚实。」
9Kaj Jozef rememoris la sonĝojn, kiujn li sonĝis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
10他们对他说:「我主啊,不是的。仆人们是籴粮来的。
10Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon.
11我们都是一个人的儿子,是诚实人;仆人们并不是奸细。」
11Ni ĉiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
12约瑟 说:「不然,你们必是窥探这地的虚实来的。」
12Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
13他们说:「仆人们本是弟兄十二人,是 迦南 地一个人的儿子,顶小的现今在我们的父亲那里,有一个没有了。」
13Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.
14约瑟 说:「我才说你们是奸细,这话实在不错。
14Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.
15我指着法老的性命起誓,若是你们的小兄弟不到这里来,你们就不得出这地方,从此就可以把你们证验出来了。
15Per tio mi vin elprovos: mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el ĉi tie nur tiam, kiam venos ĉi tien via plej juna frato.
16须要打发你们中间一个人去,把你们的兄弟带来。至于你们,都要囚在这里,好证验你们的话真不真,若不真,我指着法老的性命起誓,你们一定是奸细。」
16Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, ĉu vi diris la veron; se ne, tiam mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.
17于是 约瑟 把他们都下在监里三天。
17Kaj li metis ilin sub gardon por la daŭro de tri tagoj.
18到第三天, 约瑟 对他们说:「我是敬畏 神的;你们照我的话行就可以存活。
18Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, ĉar mi havas timon antaŭ Dio.
19你们如果是诚实人,可以留你们中间的一个人囚在监里,但你们可以带着粮食回去,救你们家里的饥荒。
19Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la malsato.
20把你们的小兄弟带到我这里来,如此,你们的话便有证据,你们也不至于死。」他们就照样而行。
20Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruviĝu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.
21他们彼此说:「我们在兄弟身上实在有罪。他哀求我们的时候,我们见他心里的愁苦,却不肯听,所以这场苦难临到我们身上。」
21Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis; por tio venis sur nin ĉi tiu sufero.
22吕便 说:「我岂不是对你们说过,不可伤害那孩子吗?只是你们不肯听,所以流他血的罪向我们追讨。」
22Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
23他们不知道 约瑟 听得出来,因为在他们中间用通事传话。
23Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; ĉar inter ili estis tradukanto.
24约瑟 转身退去,哭了一场,又回来对他们说话,就从他们中间挑出 西缅 来,在他们眼前把他捆绑。
24Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaŭ iliaj okuloj.
25约瑟 吩咐人把粮食装满他们的器具,把各人的银子归还在各人的口袋里,又给他们路上用的食物,人就照他的话办了。
25Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al ĉiu en lian sakon kaj doni al ili manĝaĵon por la vojo. Tiel oni faris al ili.
26他们就把粮食驮在驴上,离开那里去了。
26Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
27到了住宿的地方,他们中间有一个人打开口袋,要拿料喂驴,才看见自己的银子仍在口袋里,
27Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
28就对弟兄们说:「我的银子归还了,看哪,仍在我口袋里!」他们就提心吊胆,战战兢兢地彼此说:「这是 神向我们做什么呢?」
28Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
29他们来到 迦南 地、他们的父亲 雅各 那里,将所遭遇的事都告诉他,说:
29Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li ĉion, kio okazis al ili, dirante:
30「那地的主对我们说严厉的话,把我们当作窥探那地的奸细。
30La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
31我们对他说:『我们是诚实人,并不是奸细。
31Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;
32我们本是弟兄十二人,都是一个父亲的儿子,有一个没有了,顶小的如今同我们的父亲在 迦南 地。』
32ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.
33那地的主对我们说:『若要我知道你们是诚实人,可以留下你们中间的一个人在我这里,你们可以带着 粮食 回去,救你们家里的饥荒。
33Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu ĉe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;
34把你们的小兄弟带到我这里来,我便知道你们不是奸细,乃是诚实人。这样,我就把你们的弟兄交给你们,你们也可以在这地做买卖。』」
34kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.
35后来他们倒口袋,不料,各人的银包都在口袋里;他们和父亲看见银包就都害怕。
35Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montriĝis, ke ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligaĵojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timiĝis.
36他们的父亲 雅各 对他们说:「你们使我丧失我的儿子: 约瑟 没有了, 西缅 也没有了,你们又要将 便雅悯 带去;这些事都归到我身上了。」
36Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!
37吕便 对他父亲说:「我若不带他回来交给你,你可以杀我的两个儿子。只管把他交在我手里,我必带他回来交给你。」
37Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.
38雅各 说:「我的儿子不可与你们一同下去;他哥哥死了,只剩下他,他若在你们所行的路上遭害,那便是你们使我白发苍苍、悲悲惨惨地下阴间去了。」
38Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.