创世记 12
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华对 亚伯兰 说:「你要离开本地、本族、父家,往我所要指示你的地去。
1Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.
2我必叫你成为大国。我必赐福给你,叫你的名为大;你也要叫别人得福。
2Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.
3为你祝福的,我必赐福与他;那咒诅你的,我必咒诅他。地上的万族都要因你得福。」
3Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero.
4亚伯兰 就照着耶和华的吩咐去了; 罗得 也和他同去。 亚伯兰 出 哈兰 的时候年七十五岁。
4Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran.
5亚伯兰 将他妻子 撒莱 和侄儿 罗得 ,连他们在 哈兰 所积蓄的财物、所得的人口,都带往 迦南 地去。他们就到了 迦南 地。
5Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.
6亚伯兰 经过那地,到了 示剑 地方、 摩利 橡树那里。那时 迦南 人住在那地。
6Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando.
7耶和华向 亚伯兰 显现,说:「我要把这地赐给你的后裔。」 亚伯兰 就在那里为向他显现的耶和华筑了一座坛。
7Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
8从那里他又迁到 伯特利 东边的山,支搭帐棚;西边是 伯特利 ,东边是 艾 。他在那里又为耶和华筑了一座坛,求告耶和华的名。
8Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj preĝadis al la Eternulo.
9后来 亚伯兰 又渐渐迁往南地去。
9Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo.
10那地遭遇饥荒。因饥荒甚大, 亚伯兰 就下 埃及 去,要在那里暂居。
10Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie loĝi kelktempe, ĉar malfacila estis la malsato en la lando.
11将近 埃及 ,就对他妻子 撒莱 说:「我知道你是容貌俊美的妇人。
11Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;
12埃及 人看见你必说:『这是他的妻子』,他们就要杀我,却叫你存活。
12kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva.
13求你说,你是我的妹子,使我因你得平安,我的命也因你存活。」
13Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi.
14及至 亚伯兰 到了 埃及 , 埃及 人看见那妇人极其美貌。
14Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela;
15法老的臣宰看见了她,就在法老面前夸奖她。那妇人就被带进法老的宫去。
15kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.
16法老因这妇人就厚待 亚伯兰 , 亚伯兰 得了许多牛、羊、骆驼、公驴、母驴、仆婢。
16Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.
17耶和华因 亚伯兰 妻子 撒莱 的缘故,降大灾与法老和他的全家。
17Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.
18法老就召了 亚伯兰 来,说:「你这向我做的是什么事呢?为什么没有告诉我她是你的妻子?
18Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino?
19为什么说她是你的妹子,以致我把她取来要作我的妻子?现在你的妻子在这里,可以带她走吧。」
19kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.
20于是法老吩咐人将 亚伯兰 和他妻子,并他所有的都送走了。
20Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.