创世记 11
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那时,天下人的口音、言语都是一样。
1Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2他们往东边迁移的时候,在 示拿 地遇见一片平原,就住在那里。
2Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
3他们彼此商量说:「来吧!我们要做砖,把砖烧透了。」他们就拿砖当石头,又拿石漆当灰泥。
3Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
4他们说:「来吧!我们要建造一座城和一座塔,塔顶通天,为要传扬我们的名,免得我们分散在全地上。」
4Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
5耶和华降临,要看看世人所建造的城和塔。
5Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
6耶和华说:「看哪,他们成为一样的人民,都是一样的言语,如今既做起这事来,以后他们所要做的事就没有不成就的了。
6Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
7我们下去,在那里变乱他们的口音,使他们的言语彼此不通。」
7Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
8于是耶和华使他们从那里分散在全地上;他们就停工,不造那城了。
8Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
9因为耶和华在那里变乱天下人的言语,使众人分散在全地上,所以那城名叫 巴别 。
9Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
10闪 的后代记在下面。洪水以后二年, 闪 一百岁生了 亚法撒 。
10Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo.
11闪 生 亚法撒 之后又活了五百年,并且生儿养女。
11Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
12亚法撒 活到三十五岁,生了 沙拉 。
12Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ.
13亚法撒 生 沙拉 之后又活了四百零三年,并且生儿养女。
13Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
14沙拉 活到三十岁,生了 希伯 。
14Kaj Ŝelaĥ vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Eber.
15沙拉 生 希伯 之后又活了四百零三年,并且生儿养女。
15Kaj Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
16希伯 活到三十四岁,生了 法勒 。
16Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskiĝis al li Peleg.
17希伯 生 法勒 之后又活了四百三十年,并且生儿养女。
17Kaj Eber vivis post la naskiĝo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
18法勒 活到三十岁,生了 拉吴 。
18Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Reu.
19法勒 生 拉吴 之后又活了二百零九年,并且生儿养女。
19Kaj Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
20拉吴 活到三十二岁,生了 西鹿 。
20Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiĝis al li Serug.
21拉吴 生 西鹿 之后又活了二百零七年,并且生儿养女。
21Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
22西鹿 活到三十岁,生了 拿鹤 。
22Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor.
23西鹿 生 拿鹤 之后又活了二百年,并且生儿养女。
23Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
24拿鹤 活到二十九岁,生了 他拉 。
24Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ.
25拿鹤 生 他拉 之后又活了一百一十九年,并且生儿养女。
25Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
26他拉 活到七十岁,生了 亚伯兰 、 拿鹤 、 哈兰 。
26Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram, Naĥor, kaj Haran.
27他拉 的后代记在下面。 他拉 生 亚伯兰 、 拿鹤 、 哈兰 ; 哈兰 生 罗得 。
27Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot.
28哈兰 死在他的本地 迦勒底 的 吾珥 ,在他父亲 他拉 之先。
28Kaj Haran mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea.
29亚伯兰 、 拿鹤 各娶了妻: 亚伯兰 的妻子名叫 撒莱 ; 拿鹤 的妻子名叫 密迦 ,是 哈兰 的女儿; 哈兰 是 密迦 和 亦迦 的父亲。
29Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.
30撒莱 不生育,没有孩子。
30Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.
31他拉 带着他儿子 亚伯兰 和他孙子 哈兰 的儿子 罗得 ,并他儿妇 亚伯兰 的妻子 撒莱 ,出了 迦勒底 的 吾珥 ,要往 迦南 地去;他们走到 哈兰 ,就住在那里。
31Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie.
32他拉 共活了二百零五岁,就死在 哈兰 。
32Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.