创世记
Chapter 37
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1雅各 住在 迦南 地,就是他父亲寄居的地。
1Jakob loĝis en la lando, en kiu lia patro loĝis fremdule, en la lando Kanaana.
2雅各 的记略如下。 约瑟 十七岁与他哥哥们一同牧羊。他是个童子,与他父亲的妾 辟拉 、 悉帕 的儿子们常在一处。 约瑟 将他哥哥们的恶行报给他们的父亲。
2Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la aĝon de dek sep jaroj, paŝtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
3以色列 原来爱 约瑟 过于爱他的众子,因为 约瑟 是他年老生的;他给 约瑟 做了一件彩衣。
3Kaj Izrael amis Jozefon pli ol ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
4约瑟 的哥哥们见父亲爱 约瑟 过于爱他们,就恨 约瑟 ,不与他说和睦的话。
4Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
5约瑟 做了一梦,告诉他哥哥们,他们就越发恨他。
5Jozef havis sonĝon, kaj li rakontis ĝin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraŭ pli.
6约瑟 对他们说:「请听我所做的梦:
6Li diris al ili: Aŭskultu la sonĝon, kiun mi sonĝis:
7我们在田里捆禾稼,我的捆起来站着,你们的捆来围着我的捆下拜。」
7ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj profunde kliniĝis antaŭ mia garbo.
8他的哥哥们回答说:「难道你真要作我们的王吗?难道你真要管辖我们吗?」他们就因为他的梦和他的话越发恨他。
8Tiam liaj fratoj diris al li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj.
9后来他又做了一梦,也告诉他的哥哥们说:「看哪,我又做了一梦,梦见太阳、月亮,与十一个星向我下拜。」
9Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi.
10约瑟 将这梦告诉他父亲和他哥哥们,他父亲就责备他说:「你做的这是什么梦!难道我和你母亲、你弟兄果然要来俯伏在地,向你下拜吗?」
10Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riproĉon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu sonĝo, kiun vi sonĝis? ĉu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero?
11他哥哥们都嫉妒他,他父亲却把这话存在心里。
11Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
12约瑟 的哥哥们往 示剑 去放他们父亲的羊。
12Liaj fratoj iris paŝti la ŝafojn de sia patro en Ŝeĥem.
13以色列 对 约瑟 说:「你哥哥们不是在 示剑 放羊吗?你来,我要打发你往他们那里去。」 约瑟 说:「我在这里。」
13Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.
14以色列 说:「你去看看你哥哥们平安不平安,群羊平安不平安,就回来报信给我」;于是打发他出 希伯 谷 ,他就往 示剑 去了。
14Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la ŝafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de Ĥebron, kaj tiu venis Ŝeĥemon.
15有人遇见他在田野走迷了路,就问他说:「你找什么?」
15Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi serĉas?
16他说:「我找我的哥哥们,求你告诉我,他们在何处放羊。」
16Kaj li diris: Miajn fratojn mi serĉas; diru al mi, kie ili paŝtas.
17那人说:「他们已经走了,我听见他们说要往 多坍 去。」 约瑟 就去追赶他哥哥们,遇见他们在 多坍 。
17Kaj la viro diris: Ili foriris de ĉi tie; ĉar mi aŭdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris serĉi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.
18他们远远地看见他,趁他还没有走到跟前,大家就同谋要害死他,
18Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin.
19彼此说:「你看!那做梦的来了。
19Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu sonĝisto venas;
20来吧!我们将他杀了,丢在一个坑里,就说有恶兽把他吃了。我们且看他的梦将来怎么样。」
20nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni ĵetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovaĝa besto lin formanĝis; kaj ni vidos, kio fariĝos el liaj sonĝoj.
21吕便 听见了,要救他脱离他们的手,说:「我们不可害他的性命」;
21Sed tion aŭdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.
22又说:「不可流 他的 血,可以把他丢在这野地的坑里,不可下手害他。」 吕便 的意思是要救他脱离他们的手,把他归还他的父亲。
22Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
23约瑟 到了他哥哥们那里,他们就剥了他的外衣,就是他穿的那件彩衣,
23Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;
24把他丢在坑里;那坑是空的,里头没有水。
24kaj ili prenis lin kaj ĵetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en ĝi.
25他们坐下吃饭,举目观看,见有一伙 米甸 的 以实玛利 人从 基列 来,用骆驼驮着香料、乳香、没药,要带下 埃及 去。
25Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
26犹大 对众弟兄说:「我们杀我们的兄弟,藏了他的血有什么益处呢?
26Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kaŝos lian sangon?
27我们不如将他卖给 以实玛利 人,不可下手害他;因为他是我们的兄弟,我们的骨肉。」众弟兄就听从了他。
27Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.
28有些 米甸 的商人从那里经过,哥哥们就把 约瑟 从坑里拉上来,讲定二十舍客勒银子,把 约瑟 卖给 以实玛利 人。他们就把 约瑟 带到 埃及 去了。
28Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.
29吕便 回到坑边,见 约瑟 不在坑里,就撕裂衣服,
29Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn.
30回到兄弟们那里,说:「童子没有了。我往哪里去才好呢?」
30Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?
31他们宰了一只公山羊,把 约瑟 的那件彩衣染了血,
31Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj buĉis kapron kaj trempis la veston en la sango.
32打发人送到他们的父亲那里,说:「我们捡了这个;请认一认是你儿子的外衣不是?」
32Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis ĝin al sia patro, kaj dirigis: Ĉi tion ni trovis; rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo aŭ ne.
33他认得,就说:「这是我儿子的外衣。有恶兽把他吃了, 约瑟 被撕碎了!撕碎了!」
33Kaj li rekonis ĝin, kaj diris: Ĝi estas la vesto de mia filo! sovaĝa besto lin formanĝis! disŝirita estas Jozef!
34雅各 便撕裂衣服,腰间围上麻布,为他儿子悲哀了多日。
34Kaj Jakob disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon ĉirkaŭ sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.
35他的儿女都起来安慰他,他却不肯受安慰,说:「我必悲哀着下阴间,到我儿子那里。」 约瑟 的父亲就为他哀哭。
35Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
36米甸 人带 约瑟 到 埃及 ,把他卖给法老的内臣—护卫长 波提乏 。
36Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.