Josuo 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj la Eternulo diris al li: Vi maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj da tero restas ankoraŭ tre multe por ekposedi.
1约书亚 年纪老迈,耶和华对他说:「你年纪老迈了,还有许多未得之地,
2Jen estas la tero, kiu restas: ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj, kaj la tuta lando de la Geŝuridoj;
2就是 非利士 人的全境和 基述 人的全地。
3komencante de Ŝiĥor, kiu estas antaŭ Egiptujo, ĝis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filiŝtaj: de Gaza, kaj de Aŝdod, de Aŝkelon, de Gat, kaj de Ekron;
3从 埃及 前的 西曷河 往北,直到 以革伦 的境界,就算属 迦南 人之地。有 非利士 人五个首领所管的 迦萨 人、 亚实突 人、 亚实基伦 人、 迦特 人、 以革伦 人 之地 ,并有南方 亚卫 人之地。
4kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, ĝis Afek, ĝis la limoj de la Amoridoj;
4又有 迦南 人的全地,并属 西顿 人的 米亚拉 到 亚弗 ,直到 亚摩利 人的境界。
5kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto Ĥermon, ĝis Ĥamat;
5还有 迦巴勒 人之地,并向日出的全 黎巴嫩 ,就是从 黑门山 根的 巴力·迦得 ,直到 哈马口 。
6ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
6山地的一切居民,从 黎巴嫩 直到 米斯利弗·玛音 ,就是所有的 西顿 人,我必在 以色列 人面前赶出他们去。你只管照我所吩咐的,将这地拈阄分给 以色列 人为业。
7Kaj nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj kaj por la duontribo de Manase.
7现在你要把这地分给九个支派和 玛拿西 半个支派为业。」
8Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
8玛拿西 那半支派和 吕便 、 迦得 二支派已经受了产业,就是耶和华的仆人 摩西 在 约旦河 东所赐给他们的:
9de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenaĵon Medba ĝis Dibon;
9是从 亚嫩谷 边的 亚罗珥 和谷中的城,并 米底巴 的全平原,直到 底本 ,
10kaj ĉiujn urbojn de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, ĝis la limo de la Amonidoj;
10和在 希实本 作王 亚摩利 王 西宏 的诸城,直到 亚扪 人的境界;
11kaj Gileadon, kaj la regionon de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj la tutan monton Ĥermon, kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa;
11又有 基列 地、 基述 人、 玛迦 人的地界,并 黑门 全山、 巴珊 全地,直到 撒迦 ;
12la tutan regnon de Og en Baŝan, kiu regis en Aŝtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.
12又有 巴珊 王 噩 的全国—他在 亚斯他录 和 以得来 作王( 利乏音 人所存留的只剩下他)。这些地的人都是 摩西 所击杀、所赶逐的。
13Sed la Izraelidoj ne forpelis la Geŝuridojn kaj la Maaĥatidojn; kaj la Geŝuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj ĝis nun.
13以色列 人却没有赶逐 基述 人、 玛迦 人;这些人仍住在 以色列 中,直到今日。
14Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
14只是 利未 支派, 摩西 没有把产业分给他们。他们的产业乃是献与耶和华— 以色列 神的火祭,正如耶和华所应许他们的。
15Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj.
15摩西 按着 吕便 支派的宗族分给他们 产业 。
16Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenaĵo ĝis Medba,
16他们的境界是 亚嫩谷 边的 亚罗珥 和谷中的城,靠近 米底巴 的全平原;
17Ĥeŝbon, kaj ĉiuj ĝiaj urboj, kiuj estas sur la ebenaĵo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon
17希实本 并属 希实本 平原的各城, 底本 、 巴末·巴力 、 伯·巴力·勉 、
18kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
18雅杂 、 基底莫 、 米法押 、
19kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-Ŝaĥar sur la monto Emek
19基列亭 、 西比玛 、谷中山的 细列·哈沙辖 、
20kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jeŝimot,
20伯·毗珥 、 毗斯迦山 坡、 伯·耶西末 ;
21kaj ĉiuj urboj de la ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de Siĥon, kiuj loĝis en la lando.
21平原的各城,并 亚摩利 王 西宏 的全国。这 西宏 曾在 希实本 作王, 摩西 把他和 米甸 的族长 以未 、 利金 、 苏珥 、 户珥 、 利巴 击杀了;这都是住那地属 西宏 为首领的。
22Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorĉiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.
22那时 以色列 人在所杀的人中,也用刀杀了 比珥 的儿子术士 巴兰 。
23Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono. Tio estas la posedaĵo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
23吕便 人的境界就是 约旦河 与靠近 约旦河 的地。以上是 吕便 人按着宗族所得为业的诸城,并属城的村庄。
24Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj familioj.
24摩西 按着 迦得 支派的宗族分给他们 产业 。
25Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj ĉiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, ĝis Aroer, kiu estas antaŭ Raba;
25他们的境界是 雅谢 和 基列 的各城,并 亚扪 人的一半地,直到 拉巴 前的 亚罗珥 ;
26kaj de Ĥeŝbon ĝis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Maĥanaim ĝis la limo de Debir;
26从 希实本 到 拉抹·米斯巴 和 比多宁 ,又从 玛哈念 到 底璧 的境界,
27kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
27并谷中的 伯·亚兰 、 伯·宁拉 、 疏割 、 撒分 ,就是 希实本 王 西宏 国中的余地,以及 约旦河 与靠近 约旦河 的地,直到 基尼烈海 的极边,都在 约旦河 东。
28Tio estas la posedaĵo de la Gadidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
28以上是 迦得 人按着宗族所得为业的诸城,并属城的村庄。
29Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj.
29摩西 把 产业 分给 玛拿西 半支派,是按着 玛拿西 半支派的宗族所分的。
30Kaj ilia regiono estis: de Maĥanaim la tuta Baŝan, la tuta regno de Og, reĝo de Baŝan, kaj ĉiuj Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en Baŝan, sesdek urboj;
30他们的境界是从 玛哈念 起,包括 巴珊 全地,就是 巴珊 王 噩 的全国,并在 巴珊 、 睚珥 的一切城邑,共六十个。
31kaj duono de Gilead, kaj Aŝtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Baŝan, estis donitaj al la idoj de Maĥir, filo de Manase, al duono de la idoj de Maĥir laŭ iliaj familioj.
31基列 的一半,并 亚斯他录 、 以得来 ,就是属 巴珊 王 噩 国的二城,是按着宗族给 玛拿西 的儿子 玛吉 的一半子孙。
32Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaŭ Jeriĥo, oriente.
32以上是 摩西 在 约旦河 东对着 耶利哥 的 摩押 平原所分给他们的产业。
33Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedaĵon: la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.
33只是 利未 支派, 摩西 没有把产业分给他们。耶和华— 以色列 的 神是他们的产业,正如耶和华所应许他们的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.