Josuo
Chapter 2
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el Ŝitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte: Iru, pririgardu la landon kaj Jeriĥon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malĉastistino, kies nomo estis Raĥab, kaj ili dormis tie.
1当下, 嫩 的儿子 约书亚 从 什亭 暗暗打发两个人作探子,吩咐说:「你们去窥探那地和 耶利哥 。」于是二人去了,来到一个妓女名叫 喇合 的家里,就在那里躺卧。
2Kaj oni diris al la reĝo de Jeriĥo jene: Jen venis ĉi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.
2有人告诉 耶利哥 王说:「今夜有 以色列 人来到这里窥探此地。」
3Tiam la reĝo de Jeriĥo sendis al Raĥab, por diri: Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; ĉar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.
3耶利哥 王打发人去见 喇合 说:「那来到你这里、进了你家的人要交出来,因为他们来窥探全地。」
4Sed la virino prenis la du virojn kaj kaŝis ilin, kaj diris: Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;
4女人将二人隐藏,就回答说:「那人果然到我这里来;他们是哪里来的我却不知道。
5kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, ĉar vi kuratingos ilin.
5天黑、要关城门的时候,他们出去了,往哪里去我却不知道。你们快快地去追赶,就必追上。」(
6Sed ŝi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kaŝis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kuŝis ĉe ŝi sur la tegmento.
6先是女人领二人上了房顶,将他们藏在那里所摆的麻秸中。)
7La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan ĝis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.
7那些人就往 约旦河 的渡口追赶他们去了。追赶他们的人一出去,城门就关了。
8Kaj antaŭ ol la kaŝitoj kuŝiĝis, ŝi supreniris al ili sur la tegmenton,
8二人还没有躺卧,女人就上房顶,到他们那里,
9kaj ŝi diris al la viroj: Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuliĝis antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de la lando;
9对他们说:「我知道耶和华已经把这地赐给你们,并且因你们的缘故我们都惊慌了。这地的一切居民在你们面前 心 都消化了;
10ĉar ni aŭdis, ke la Eternulo sekigis antaŭ vi la akvon de la Ruĝa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Siĥon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.
10因为我们听见你们出 埃及 的时候,耶和华怎样在你们前面使 红海 的水干了,并且你们怎样待 约旦河 东的两个 亚摩利 王 西宏 和 噩 ,将他们尽行毁灭。
11Ni aŭdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuraĝo antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre.
11我们一听见这些事,心就消化了。因你们的缘故,并无一人有胆气。耶和华—你们的 神本是上天下地的 神。
12Kaj nun ĵuru al mi per la Eternulo, ke ĉar mi faris favorkoraĵon al vi, tial ankaŭ vi faros favorkoraĵon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,
12现在我既是恩待你们,求你们指着耶和华向我起誓,也要恩待我父家,并给我一个实在的证据,
13ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al ĉiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraŭ morto.
13要救活我的父母、弟兄、姊妹,和一切属他们的,拯救我们性命不死。」
14Kaj la viroj diris al ŝi: Nia animo mortu anstataŭ via, se vi ne rakontos pri ĉi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkoraĵon kaj fidelaĵon.
14二人对她说:「你若不泄漏我们这件事,我们情愿替你们死。耶和华将这地赐给我们的时候,我们必以慈爱诚实待你。」
15Kaj ŝi malsuprenigis ilin per ŝnuro tra la fenestro; ĉar ŝia domo estis en la muro de la urbo, kaj ŝi loĝis en la muro.
15于是女人用绳子将二人从窗户里缒下去;因她的房子是在城墙边上,她也住在城墙上。
16Kaj ŝi diris al ili: Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kaŝu vin tie dum tri tagoj, ĝis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.
16她对他们说:「你们且往山上去,恐怕追赶的人碰见你们;要在那里隐藏三天,等追赶的人回来,然后才可以走你们的路。」
17Kaj la viroj diris al ŝi: Jen kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin:
17二人对她说:「 你要这样行 。 不然 ,你叫我们所起的誓就与我们无干了。
18jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la ruĝan ŝnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;
18我们来到这地的时候,你要把这条朱红线绳系在缒我们下去的窗户上,并要使你的父母、弟兄,和你父的全家都聚集在你家中。
19kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri ĉiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tuŝos.
19凡出了你家门往街上去的,他的罪必归到自己的头上,与我们无干了。凡在你家里的,若有人下手害他,流他血的罪就归到我们的头上。
20Sed se vi rakontos ĉi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin.
20你若泄漏我们这件事,你叫我们所起的誓就与我们无干了。」
21Kaj ŝi diris: Ĝi estu, kiel vi diris. Kaj ŝi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj ŝi alligis la ruĝan ŝnuron al la fenestro.
21女人说:「照你们的话行吧!」于是打发他们去了,又把朱红线绳系在窗户上。
22Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, ĝis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj serĉis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.
22二人到山上,在那里住了三天,等着追赶的人回去了。追赶的人一路找他们,却找不着。
23Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transiĝis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis al ili.
23二人就下山回来,过了 河 ,到 嫩 的儿子 约书亚 那里,向他述说所遭遇的 一切事 ;
24Kaj ili diris al Josuo: La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj ĉiuj loĝantoj de la lando havas timon antaŭ ni.
24又对 约书亚 说:「耶和华果然将那全地交在我们手中;那地的一切居民在我们面前 心 都消化了。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.