Jeremia
Chapter 35
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:
1当 犹大 王 约西亚 之子 约雅敬 的时候,耶和华的话临到 耶利米 说:
2Iru en la domon de la Reĥabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la ĉambroj, kaj trinkigu al ili vinon.
2「你去见 利甲 族的人,和他们说话,领他们进入耶和华殿的一间屋子,给他们酒喝。」
3Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de Ĥabacinja, kaj liajn fratojn kaj ĉiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Reĥabidoj;
3我就将 哈巴洗尼雅 的孙子 雅利米雅 的儿子 雅撒尼亚 和他弟兄,并他众子,以及 利甲 全族的人,
4kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la ĉambron de la filoj de Ĥanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la ĉambro de la princoj, super la ĉambro de Maaseja, filo de Ŝalum, gardisto de pordego.
4领到耶和华的殿,进入神人 伊基大利 的儿子 哈难 众子的屋子。那屋子在首领的屋子旁边,在 沙龙 之子把门的 玛西雅 屋子以上。
5Kaj mi starigis antaŭ la filoj de la domo de la Reĥabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili: Trinku vinon.
5于是我在 利甲 族人面前设摆盛满酒的碗和杯,对他们说:「请你们喝酒。」
6Sed ili diris: Ni ne trinkas vinon, ĉar nia patro Jonadab, filo de Reĥab, ordonis al ni, dirante: Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;
6他们却说:「我们不喝酒;因为我们先祖 利甲 的儿子 约拿达 曾吩咐我们说:『你们与你们的子孙永不可喝酒,
7kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinberĝardenon ne plantu kaj ne posedu, sed loĝu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi loĝas fremdule.
7也不可盖房、撒种、栽种葡萄园,但一生的年日要住帐棚,使你们的日子在寄居之地得以延长。』
8Kaj ni obeis la voĉon de nia patro Jonadab, filo de Reĥab, en ĉio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,
8凡我们先祖 利甲 的儿子 约拿达 所吩咐我们的话,我们都听从了。我们和我们的妻子儿女一生的年日都不喝酒,
9kaj ne konstruante domojn por nia loĝado, kaj ne havante por ni vinberĝardenon, nek kampon, nek semadon;
9也不盖房居住,也没有葡萄园、田地,和种子,
10sed ni loĝas en tendoj, kaj obeas, kaj faras ĉion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab.
10但住帐棚,听从我们先祖 约拿达 的话,照他所吩咐我们的去行。
11Kaj kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis kontraŭ la landon, ni diris: Venu, ni iru en Jerusalemon, for de la militistaro de la Ĥaldeoj kaj de la militistaro de Sirio; kaj ni restis en Jerusalem.
11巴比伦 王 尼布甲尼撒 上此地来,我们因怕 迦勒底 的军队和 亚兰 的军队,就说:『来吧,我们到 耶路撒冷 去。』这样,我们才住在 耶路撒冷 。」
12Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
12耶和华的话临到 耶利米 说:
13Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem: Ĉu vi ne akceptos moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo.
13「万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:你去对 犹大 人和 耶路撒冷 的居民说,耶和华说:你们不受教训,不听从我的话吗?
14Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Reĥab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas ĝis nun, ĉar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.
14利甲 的儿子 约拿达 所吩咐他子孙不可喝酒的话,他们已经遵守,直到今日也不喝酒,因为他们听从先祖的吩咐。我从早起来警戒你们,你们却不听从我。
15Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.
15我从早起来,差遣我的仆人众先知去,说:『你们各人当回头,离开恶道,改正行为,不随从事奉别神,就必住在我所赐给你们和你们列祖的地上。』只是你们没有听从我,也没有侧耳而听。
16La filoj de Jonadab, filo de Reĥab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed ĉi tiu popolo ne obeis Min.
16利甲 的儿子 约拿达 的子孙能遵守先人所吩咐他们的命,这百姓却没有听从我!
17Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne aŭskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis.
17因此,耶和华—万军之 神、 以色列 的 神如此说:我要使我所说的一切灾祸临到 犹大 人和 耶路撒冷 的一切居民。因为我对他们说话,他们没有听从;我呼唤他们,他们没有答应。」
18Sed al la domo de la Reĥabidoj Jeremia diris: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis ĉiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al ĉio, kion li rekomendis al vi,
18耶利米 对 利甲 族的人说:「万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:因你们听从你们先祖 约拿达 的吩咐,谨守他的一切诫命,照他所吩咐你们的去行,
19pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Neniam mankos ĉe Jonadab, filo de Reĥab, viro, staranta antaŭ Mi.
19所以万军之耶和华— 以色列 的 神如此说: 利甲 的儿子 约拿达 必永不缺人侍立在我面前。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.