Jeremia
Chapter 6
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; ĉar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.
1便雅悯 人哪,你们要逃出 耶路撒冷 , 在 提哥亚 吹角, 在 伯·哈基琳 立号旗; 因为有灾祸与大毁灭从北方张望。
2Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion.
2那秀美娇嫩的 锡安 女子, 我必剪除。
3Al ŝi venos paŝtistoj kun siaj brutaroj, ĉirkaŭ ŝi ili starigos tendojn, kaj ĉiu paŝtos sur sia loko.
3牧人必引他们的羊群到她那里, 在她周围支搭帐棚, 各在自己 所占 之地 使羊 吃草。
4Aranĝu militon kontraŭ ŝi; leviĝu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! ĉar baldaŭ vesperiĝos, etendiĝas la ombroj de vespero.
4你们要准备攻击她。 起来吧,我们可以趁午时上去。 哀哉!日已渐斜, 晚影拖长了。
5Leviĝu, ni iru nokte, kaj ni detruu ŝiajn palacojn.
5起来吧,我们夜间上去, 毁坏她的宫殿。
6Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Haku ŝiajn arbojn kaj aranĝu remparon ĉirkaŭ Jerusalem; ĉi tiun urbon oni devas puni, ĝi estas tute plena de malbonagoj.
6因为万军之耶和华如此说: 你们要砍伐树木, 筑垒攻打 耶路撒冷 。 这就是那该罚的城, 其中尽是欺压。
7Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj batado.
7井怎样涌出水来, 这城也照样涌出恶来; 在其间常听见有强暴毁灭的事, 病患损伤也常在我面前。
8Prudentiĝu, ho Jerusalem, por ke ne foriĝu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne loĝata.
8耶路撒冷 啊,你当受教, 免得我心与你生疏, 免得我使你荒凉, 成为无人居住之地。
9Tiele diras la Eternulo Cebaot: Oni kolektu la restaĵon de Izrael kiel restaĵon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel ŝirkolektanto de vinberoj super la korboj.
9万军之耶和华曾如此说: 敌人必掳尽 以色列 剩下的民, 如同摘净葡萄一样。 你要像摘葡萄的人摘了又摘,回手放在筐子里。
10Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min aŭskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas aŭdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malŝatas; ili ne deziras ĝin.
10现在我可以向谁说话作见证,使他们听呢? 他们的耳朵未受割礼,不能听见。 看哪,耶和华的话他们以为羞辱, 不以为喜悦。
11Tial Mi pleniĝis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elverŝu ĝin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiliĝon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj profundaĝulo.
11因此我被耶和华的忿怒充满,难以含忍。 我要倾在街中的孩童和聚会的少年人身上, 连夫带妻, 并年老的与日子满足的都必被擒拿。
12Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaŭ la kampoj kaj la edzinoj; ĉar Mi etendos Mian manon sur la loĝantojn de la lando, diras la Eternulo.
12他们的房屋、田地, 和妻子都必转归别人; 我要伸手攻击这地的居民。 这是耶和华说的。
13Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon.
13因为他们从最小的到至大的都一味地贪婪, 从先知到祭司都行事虚谎。
14Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
14他们轻轻忽忽地医治我百姓的损伤, 说:平安了!平安了! 其实没有平安。
15Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
15他们行可憎的事知道惭愧吗? 不然,他们毫不惭愧, 也不知羞耻。 因此,他们必在仆倒的人中仆倒; 我向他们讨罪的时候, 他们必致跌倒。 这是耶和华说的。
16Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris: Ni ne iros.
16耶和华如此说: 你们当站在路上察看, 访问古道, 哪是善道,便行在其间; 这样,你们心里必得安息。 他们却说:我们不行 在其间 。
17Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante: Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris: Ni ne atentos.
17我设立守望的人照管你们, 说 :要听角声。 他们却说:我们不听。
18Tial aŭdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio fariĝas ĉe ili.
18列国啊,因此你们当听! 会众啊,要知道他们必遭遇的事。
19Aŭskultu, ho tero! jen Mi venigas malfeliĉon sur ĉi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; ĉar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpuŝis.
19地啊,当听! 我必使灾祸临到这百姓, 就是他们意念所结的果子; 因为他们不听从我的言语, 至于我的训诲,他们也厌弃了。
20Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el Ŝeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne plaĉas al Mi, kaj viaj buĉoferoj ne estas agrablaj al Mi.
20从 示巴 出的乳香, 从远方出的菖蒲 奉来给我有何益呢? 你们的燔祭不蒙悦纳; 你们的 平安 祭,我也不喜悦。
21Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi metos antaŭ ĉi tiu popolo falpuŝilon, kaj sur ĝi falpuŝiĝos kune patroj kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.
21所以耶和华如此说: 我要将绊脚石放在这百姓前面。 父亲和儿子要一同跌在其上; 邻舍与朋友也都灭亡。
22Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio leviĝos de la randoj de la tero.
22耶和华如此说: 看哪,有一种民从北方而来, 并有一大国被激动,从地极来到。
23Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Cion.
23他们拿弓和枪, 性情残忍,不施怜悯; 他们的声音像海浪匉訇。 锡安 城啊, 他们骑马都摆队伍, 如上战场的人要攻击你。
24Kiam ni aŭdis pri ili, malleviĝis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon.
24我们听见他们的风声,手就发软; 痛苦将我们抓住, 疼痛仿佛产难的妇人。
25Ne eliru sur la kampon, ne iru sur la vojon, ĉar la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe.
25你们不要往田野去, 也不要行在路上, 因四围有仇敌的刀剑和惊吓。
26Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakaĵo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe, ĉar subite venos sur nin la pereiganto.
26我民哪,应当腰束麻布,滚在灰中。 你要悲伤,如丧独生子痛痛哭号, 因为灭命的要忽然临到我们。
27Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.
27我使你在我民中为高台,为保障, 使你知道试验他们的行动。
28Ĉiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; ĉiuj ili estas degenerintoj.
28他们都是极悖逆的, 往来谗谤人。 他们是铜是铁, 都行坏事。
29La blovilo bruldifektiĝis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis.
29风箱吹火,铅被烧毁; 他们炼而又炼,终是徒然; 因为恶劣的还未除掉。
30Arĝento rifuzita oni nomos ilin, ĉar la Eternulo forrifuzis ilin.
30人必称他们为被弃的银渣, 因为耶和华已经弃掉他们。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.