Jeremia 41
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la sepa monato Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, unu el la eminentuloj de la reĝo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ili kune tie manĝis en Micpa.
1七月间,王的大臣宗室 以利沙玛 的孙子、 尼探雅 的儿子 以实玛利 带着十个人,来到 米斯巴 见 亚希甘 的儿子 基大利 。他们在 米斯巴 一同吃饭。
2Kaj leviĝis Iŝmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la reĝo de Babel starigis kiel reganton super la lando.
2尼探雅 的儿子 以实玛利 和同他来的那十个人起来,用刀杀了 沙番 的孙子 亚希甘 的儿子 基大利 ,就是 巴比伦 王所立为全地省长的。
3Kaj ĉiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la Ĥaldeojn, kiuj tie troviĝis, la militistojn, Iŝmael mortigis.
3以实玛利 又杀了在 米斯巴 、 基大利 那里的一切 犹大 人和所遇见的 迦勒底 兵丁。
4En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraŭ sciis pri tio,
4他杀了 基大利 ,无人知道。
5venis viroj el Ŝeĥem, el Ŝilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj disŝiritaj vestoj, kun tranĉoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.
5第二天,有八十人从 示剑 和 示罗 ,并 撒马利亚 来,胡须剃去,衣服撕裂,身体划破,手拿素祭和乳香,要奉到耶和华的殿。
6Kaj Iŝmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili: Iru al Gedalja, filo de Aĥikam.
6尼探雅 的儿子 以实玛利 出 米斯巴 迎接他们,随走随哭;遇见了他们,就对他们说:「你们可以来见 亚希甘 的儿子 基大利 。」
7Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Iŝmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, buĉis ilin kaj ĵetis en kavon.
7他们到了城中, 尼探雅 的儿子 以实玛利 和同着他的人就将他们杀了,抛在坑中。
8Tamen troviĝis inter ili dek homoj, kiuj diris al Iŝmael: Ne mortigu nin, ĉar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.
8只是他们中间有十个人对 以实玛利 说:「不要杀我们,因为我们有许多大麦、小麦、油、蜜藏在田间。」于是他住了手,没有将他们杀在弟兄中间。
9La kavo, en kiun Iŝmael ĵetis ĉiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la reĝo Asa kontraŭ Baaŝa, reĝo de Izrael; ĝin Iŝmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj.
9以实玛利 将所杀之人的尸首都抛在坑里 基大利 的旁边;这坑是从前 亚撒 王因怕 以色列 王 巴沙 所挖的。 尼探雅 的儿子 以实玛利 将那些被杀的人填满了坑。
10Kaj Iŝmael kaptis la tutan restaĵon de la popolo, kiu estis en Micpa, la reĝidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Aĥikam; ilin kaptis Iŝmael, filo de Netanja, kaj li pretiĝis, por transiri al la Amonidoj.
10以实玛利 将 米斯巴 剩下的人,就是众公主和仍住在 米斯巴 所有的百姓,原是护卫长 尼布撒拉旦 交给 亚希甘 的儿子 基大利 的,都掳去了。 尼探雅 的儿子 以实玛利 掳了他们,要往 亚扪 人那里去。
11Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, aŭdis pri la tuta malbono, kiun faris Iŝmael, filo de Netanja;
11加利亚 的儿子 约哈难 和同着他的众军长听见 尼探雅 的儿子 以实玛利 所行的一切恶,
12kaj ili prenis ĉiujn virojn, kaj iris, por batali kontraŭ Iŝmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin ĉe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.
12就带领众人前往,要和 尼探雅 的儿子 以实玛利 争战,在 基遍 的大水旁遇见他。
13Kiam la tuta popolo, kiu estis ĉe Iŝmael, ekvidis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, ĝi ekĝojis.
13以实玛利 那里的众人看见 加利亚 的儿子 约哈难 和同着他的众军长,就都欢喜。
14Kaj la tuta popolo, kiun Iŝmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Joĥanan, filo de Kareaĥ.
14这样, 以实玛利 从 米斯巴 所掳去的众人都转身归 加利亚 的儿子 约哈难 去了。
15Sed Iŝmael, filo de Netanja, forkuris de Joĥanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj.
15尼探雅 的儿子 以实玛利 和八个人脱离 约哈难 的手 ,逃往 亚扪 人那里去了。
16Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restaĵon de la popolo, kiun li revenigis de Iŝmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam ĉi tiu mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam: virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj eŭnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.
16尼探雅 的儿子 以实玛利 杀了 亚希甘 的儿子 基大利 ,从 米斯巴 将剩下的一切百姓、兵丁、妇女、孩童、太监掳到 基遍 之后, 加利亚 的儿子 约哈难 和同着他的众军长将他们都夺回来,
17Kaj ili iris kaj haltis ĉe la gastejo Kimham, apud Bet-Leĥem, por direkti sin al Egiptujo,
17带到靠近 伯利恒 的 金罕寓 住下,要进入 埃及 去;
18for de la Ĥaldeoj; ĉar ili timis ilin pro tio, ke Iŝmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiun la reĝo de Babel estrigis super la lando.
18因为 尼探雅 的儿子 以实玛利 杀了 巴比伦 王所立为省长的 亚希甘 的儿子 基大利 , 约哈难 惧怕 迦勒底 人。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.