Jeremia 27
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia:
1犹大 王 约西亚 的儿子 约雅敬 登基的时候,有这话从耶和华临到 耶利米 说:
2Tiele diras al mi la Eternulo: Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon;
2「耶和华对我如此说:你做绳索与轭,加在自己的颈项上,
3kaj sendu tion al la reĝo de Edom kaj al la reĝo de Moab kaj al la reĝo de la Amonidoj kaj al la reĝo de Tiro kaj al la reĝo de Cidon, per la senditoj, kiuj venis Jerusalemon al Cidkija, reĝo de Judujo;
3借那些来到 耶路撒冷 见 犹大 王 西底家 的使臣之手,把绳索与轭送到 以东 王、 摩押 王、 亚扪 王、 泰尔 王、 西顿 王那里,
4kaj komisiu al ili, ke ili diru al siaj sinjoroj jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Tiele diru al viaj sinjoroj:
4且嘱咐使臣,传与他们的主人说,万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:
5Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu plaĉas al Mi.
5我用大能和伸出来的膀臂,创造大地和地上的人民、牲畜。我看给谁相宜,就把地给谁。
6Kaj nun Mi transdonas ĉiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.
6现在我将这些地都交给我仆人 巴比伦 王 尼布甲尼撒 的手,我也将田野的走兽给他使用。
7Kaj servos al li ĉiuj popoloj, ankaŭ al lia filo kaj al la filo de lia filo, ĝis venos la tempo ankaŭ por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj reĝoj.
7列国都必服事他和他的儿孙,直到他本国 遭报 的日期来到。那时,多国和大君王要使他作他们的奴仆。
8Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, ĝis Mi ekstermos ilin per lia mano.
8「无论哪一邦哪一国,不肯服事这 巴比伦 王 尼布甲尼撒 ,也不把颈项放在 巴比伦 王的轭下,我必用刀剑、饥荒、瘟疫刑罚那邦,直到我借 巴比伦 王的手将他们毁灭。这是耶和华说的。
9Ne aŭskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn sonĝoklarigistojn, nek viajn aŭguristojn, nek viajn sorĉistojn, kiuj diras al vi jene: Ne servu al la reĝo de Babel.
9至于你们,不可听从你们的先知和占卜的、圆梦的、观兆的,以及行邪术的;他们告诉你们说:『你们不致服事 巴比伦 王。』
10Ĉar ili profetas al vi malveraĵon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.
10他们向你们说假预言,要叫你们迁移,远离本地,以致我将你们赶出去,使你们灭亡。
11Sed tiun popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur ĝia tero, diras la Eternulo, por prilaboradi ĝin kaj loĝi sur ĝi.
11但哪一邦肯把颈项放在 巴比伦 王的轭下服事他,我必使那邦仍在本地存留,得以耕种居住。这是耶和华说的。」
12Kaj al Cidkija, reĝo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome: Metu vian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.
12我就照这一切的话对犹大王 西底家 说:「要把你们的颈项放在 巴比伦 王的轭下,服事他和他的百姓,便得存活。
13Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la reĝo de Babel?
13你和你的百姓为何要因刀剑、饥荒、瘟疫死亡,正如耶和华论到不服事 巴比伦 王的那国说的话呢?
14Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon.
14不可听那些先知对你们所说的话;他们说:『你们不致服事 巴比伦 王』,其实他们向你们说假预言。
15Ĉar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi.
15耶和华说:『我并没有打发他们,他们却托我的名说假预言,好使我将你们和向你们说预言的那些先知赶出去,一同灭亡。』」
16Kaj al la pastroj kaj al la tuta ĉi tiu popolo mi diris jene: Tiele diras la Eternulo: Ne aŭskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene: Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaŭ estos revenigitaj el Babel; ĉar malveraĵon ili profetas al vi.
16我又对祭司和这众民说:「耶和华如此说:你们不可听那先知对你们所说的预言。他们说:『耶和华殿中的器皿快要从 巴比伦 带回来』;其实他们向你们说假预言。
17Ne aŭskultu ilin; servu al la reĝo de Babel, por ke vi vivu; por kio ĉi tiu urbo fariĝu dezerto?
17不可听从他们,只管服事 巴比伦 王便得存活。这城何致变为荒场呢?
18Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo, ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem, ne transiru en Babelon.
18他们若果是先知,有耶和华的话临到他们,让他们祈求万军之耶和华,使那在耶和华殿中和 犹大 王宫内,并 耶路撒冷 剩下的器皿,不被带到 巴比伦 去。(
19Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo
19因为万军之耶和华论到柱子、 铜 海、 盆 座,并剩在这城里的器皿,
20kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kiam li forkondukis Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem;
20就是 巴比伦 王 尼布甲尼撒 掳掠 犹大 王 约雅敬 的儿子 耶哥尼雅 ,和 犹大 、 耶路撒冷 一切贵胄的时候所没有掠去的器皿。)
21tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem:
21论到那在耶和华殿中和 犹大 王宫内,并 耶路撒冷 剩下的器皿,万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:
22En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, ĝis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur ĉi tiun lokon.
22必被带到 巴比伦 存在那里,直到我眷顾 以色列 人的日子。那时,我必将这器皿带回来,交还此地。这是耶和华说的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.