Juĝistoj
Chapter 16
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Juĝistoj 16

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al ŝi.
1参孙 到了 迦萨 ,在那里看见一个妓女,就与她亲近。
2Al la Gazaanoj oni diris: Ŝimŝon venis ĉi tien; kaj ili ĉirkaŭis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto ĉe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante: Antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos.
2有 人告诉 迦萨 人说:「 参孙 到这里来了!」他们就把他团团围住,终夜在城门悄悄埋伏,说:「等到天亮我们便杀他。」
3Ŝimŝon kuŝis ĝis noktomezo; je noktomezo li leviĝis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn ŝultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaŭ Ĥebron.
3参孙 睡到半夜,起来,将城门的门扇、门框、门闩,一齐拆下来,扛在肩上,扛到 希伯 前的山顶上。
4Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; ŝia nomo estis Delila.
4后来, 参孙 在 梭烈谷 喜爱一个妇人,名叫 大利拉 。
5Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al ŝi: Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj.
5非利士 人的首领上去见那妇人,对她说:「求你诓哄 参孙 ,探探他因何有这么大的力气,我们用何法能胜他,捆绑克制他。我们就每人给你一千一百 舍客勒 银子。」
6Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.
6大利拉 对 参孙 说:「求你告诉我,你因何有这么大的力气,当用何法捆绑克制你。」
7Kaj Ŝimŝon diris al ŝi: Se oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.
7参孙 回答说:「人若用七条未干的青绳子捆绑我,我就软弱像别人一样。」
8Tiam la estroj de la Filiŝtoj alportis al ŝi sep freŝajn ne sekiĝintajn ŝnurojn, kaj ŝi ligis lin per ili.
8于是 非利士 人的首领拿了七条未干的青绳子来,交给妇人,她就用绳子捆绑 参孙 。
9Kaj dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, ŝi diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Tiam li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis. Kaj oni ne sciiĝis pri lia forto.
9有人预先埋伏在妇人的内室里。妇人说:「 参孙 哪, 非利士 人拿你来了!」 参孙 就挣断绳子,如挣断经火的麻线一般。这样,他力气 的根由 人还是不知道。
10Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.
10大利拉 对 参孙 说:「你欺哄我,向我说谎言。现在求你告诉我当用何法捆绑你。」
11Kaj li diris al ŝi: Se oni min ligos per novaj ŝnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.
11参孙 回答说:「人若用没有使过的新绳捆绑我,我就软弱像别人一样。」
12Tiam Delila prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.
12大利拉 就用新绳捆绑他,对他说:「 参孙 哪, 非利士 人拿你来了!」有人预先埋伏在内室里。 参孙 将臂上的绳挣断了,如挣断一条线一样。
13Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Ĝis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al ŝi: Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun ŝpinaĵo.
13大利拉 对 参孙 说:「你到如今还是欺哄我,向我说谎言。求你告诉我,当用何法捆绑你。」 参孙 回答说:「你若将我头上的七条发绺,与纬线同织 就可以了 。」
14Kaj ŝi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Kaj li vekiĝis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la ŝpinaĵo.
14于是 大利拉 将他的发绺与纬线同织,用橛子钉住,对他说:「 参孙 哪, 非利士 人拿你来了!」 参孙 从睡中醒来,将机上的橛子和纬线一齐都拔出来了。
15Tiam ŝi diris al li: Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.
15大利拉 对 参孙 说:「你既不与我同心,怎么说你爱我呢?你这三次欺哄我,没有告诉我,你因何有这么大的力气。」
16Kaj ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis.
16大利拉 天天用话催逼他,甚至他心里烦闷要死。
17Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi: Tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.
17参孙 就把心中所藏的都告诉了她,对她说:「向来人没有用剃头刀剃我的头,因为我自出母胎就归 神作拿细耳人;若剃了我的头发,我的力气就离开我,我便软弱像别人一样。」
18Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante: Venu ĉi tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj manoj.
18大利拉 见他把心中所藏的都告诉了她,就打发人到 非利士 人的首领那里,对他们说:「他已经把心中所藏的都告诉了我,请你们再上来一次。」于是 非利士 人的首领手里拿着银子,上到妇人那里。
19Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis.
19大利拉 使 参孙 枕着她的膝睡觉,叫了一个人来剃除他头上的七条发绺。于是 大利拉 克制他,他的力气就离开他了。
20Kaj ŝi diris: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.
20大利拉 说:「 参孙 哪, 非利士 人拿你来了!」 参孙 从睡中醒来,心里说:「我要像前几次出去活动身体」;他却不知道耶和华已经离开他了。
21Kaj la Filiŝtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj ĉenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.
21非利士 人将他拿住,剜了他的眼睛,带他下到 迦萨 ,用铜链拘索他;他就在监里推磨。
22Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.
22然而他的头发被剃之后,又渐渐长起来了。
23La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon.
23非利士 人的首领聚集,要给他们的神 大衮 献大祭,并且欢乐,因为他们说:「我们的神将我们的仇敌 参孙 交在我们手中了。」
24Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.
24众人看见 参孙 ,就赞美他们的神说:「我们的神将毁坏我们地、杀害我们许多人的仇敌交在我们手中了。」
25Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.
25他们正宴乐的时候,就说:「叫 参孙 来,在我们面前戏耍戏耍。」于是将 参孙 从监里提出来,他就在众人面前戏耍。他们使他站在两柱中间。
26Kaj Ŝimŝon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano: Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili.
26参孙 向拉他手的童子说:「求你让我摸着托房的柱子,我要靠一靠。」
27Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon.
27那时房内充满男女, 非利士 人的众首领也都在那里。房的平顶上约有三千男女观看 参孙 戏耍。
28Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj.
28参孙 求告耶和华说:「主耶和华啊,求你眷念我。 神啊,求你赐我这一次的力量,使我在 非利士 人身上报那剜我双眼的仇。」
29Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.
29参孙 就抱住托房的那两根柱子:左手抱一根,右手抱一根,
30Kaj Ŝimŝon diris: Mortu mia animo kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.
30说:「我情愿与 非利士 人同死!」就尽力屈身,房子倒塌,压住首领和房内的众人。这样, 参孙 死时所杀的人比活着所杀的还多。
31Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek jaroj.
31参孙 的弟兄和他父的全家都下去取他的尸首,抬上来葬在 琐拉 和 以实陶 中间,在他父 玛挪亚 的坟墓里。 参孙 作 以色列 的士师二十年。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.