Juĝistoj 8
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj la Efraimidoj diris al li: Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraŭ Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.
1以法莲 人对 基甸 说:「你去与 米甸 人争战,没有招我们同去,为什么这样待我们呢?」他们就与 基甸 大大地争吵。
2Sed li diris al ili: Kion mi faris nun similan al via faro? ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?
2基甸 对他们说:「我所行的岂能比你们所行的呢? 以法莲 拾取剩下的葡萄不强过 亚比以谢 所摘的葡萄吗?
3En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.
3神已将 米甸 人的两个首领 俄立 和 西伊伯 交在你们手中;我所行的岂能比你们所行的呢?」 基甸 说了这话, 以法莲 人的怒气就消了。
4Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
4基甸 和跟随他的三百人到 约旦河 过渡,虽然疲乏,还是追赶。
5Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan.
5基甸 对 疏割 人说:「求你们拿饼来给跟随我的人吃,因为他们疲乏了;我们追赶 米甸 人的两个王 西巴 和 撒慕拿 。」
6Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?
6疏割 人的首领回答说:「 西巴 和 撒慕拿 已经在你手里,你使我们将饼给你的军兵吗?」
7Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
7基甸 说:「耶和华将 西巴 和 撒慕拿 交在我手之后,我就用野地的荆条和枳棘打伤你们。」
8Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot.
8基甸 从那里上到 毗努伊勒 ,对那里的人也是这样说; 毗努伊勒 人也与 疏割 人回答他的话一样。
9Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.
9他向 毗努伊勒 人说:「我平平安安回来的时候,我必拆毁这楼。」
10Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.
10那时 西巴 和 撒慕拿 ,并跟随他们的军队都在 加各 ,约有一万五千人,就是东方人全军所剩下的;已经被杀约有十二万拿刀的。
11Kaj Gideon iris laŭ la vojo de la tendoloĝantoj orienten de Nobaĥ kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdanĝera.
11基甸 就由 挪巴 和 约比哈 东边,从住帐棚人的路上去,杀败了 米甸 人的军兵,因为他们坦然无惧。
12Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.
12西巴 和 撒慕拿 逃跑; 基甸 追赶他们,捉住 米甸 的二王 西巴 和 撒慕拿 ,惊散全军。
13Kaj revenis Gideon, filo de Joaŝ, de la milito, de la deklivo de Ĥeres.
13约阿施 的儿子 基甸 由 希列斯 坡从阵上回来,
14Kaj li kaptis junulon el la loĝantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj ĝiajn plejaĝulojn, sepdek sep homojn.
14捉住 疏割 的一个少年人,问他:「 疏割 的首领长老是谁?」他就将首领长老七十七个人的名字写出来。
15Kaj li venis al la loĝantoj de Sukot, kaj diris: Jen estas Zebaĥ kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?
15基甸 到了 疏割 ,对那里的人说:「你们从前讥诮我说:『 西巴 和 撒慕拿 已经在你手里,你使我们将饼给 跟随 你的疲乏人吗?』现在 西巴 和 撒慕拿 在这里。」
16Kaj li prenis la plejaĝulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la loĝantojn de Sukot.
16于是捉住那城内的长老,用野地的荆条和枳棘责打 疏割 人;
17Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la loĝantojn de la urbo.
17又拆了 毗努伊勒 的楼,杀了那城里的人。
18Kaj li diris al Zebaĥ kaj Calmuna: Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis ĉe Tabor? Kaj ili diris: Ili estis tiaj, kiel vi, ĉiuj aspektis kiel reĝidoj.
18基甸 问 西巴 和 撒慕拿 说:「你们在 他泊山 所杀的人是什么样式?」回答说:「他们好像你,各人都有王子的样式。」
19Tiam li diris: Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.
19基甸 说:「他们是我同母的弟兄,我指着永生的耶和华起誓,你们从前若存留他们的性命,我如今就不杀你们了。」
20Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter: Leviĝu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; ĉar li timis, ĉar li estis ankoraŭ juna.
20于是对他的长子 益帖 说:「你起来杀他们。」但 益帖 因为是童子,害怕,不敢拔刀。
21Kaj Zebaĥ kaj Calmuna diris: Leviĝu mem kaj frapu nin, ĉar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon leviĝis kaj mortigis Zebaĥon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamaĵojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
21西巴 和 撒慕拿 说:「你自己起来杀我们吧!因为人如何,力量也是如何。」 基甸 就起来,杀了 西巴 和 撒慕拿 ,夺获他们骆驼项上戴的月牙圈。
22Kaj la Izraelidoj diris al Gideon: Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; ĉar vi savis nin el la manoj de Midjan.
22以色列 人对 基甸 说:「你既救我们脱离 米甸 人的手,愿你和你的儿孙管理我们。」
23Sed Gideon diris al ili: Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: la Eternulo regu vin.
23基甸 说:「我不管理你们,我的儿子也不管理你们,惟有耶和华管理你们。」
24Kaj Gideon diris al ili: Mi petas de vi peton, ĉiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, ĉar estis afero kun Iŝmaelidoj.
24基甸 又对他们说:「我有一件事求你们:请你们各人将所夺的耳环给我。」(原来仇敌是 以实玛利 人,都是戴金耳环的。)
25Kaj ili diris: Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj ĉiu ĵetis tien orelringon el sia militakiro.
25他们说:「我们情愿给你」,就铺开一件外衣,各人将所夺的耳环丢在其上。
26Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamaĵoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la reĝoj de Midjan, kaj krom la kolornamaĵoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
26基甸 所要出来的金耳环重一千七百 舍客勒 金子。此外还有 米甸 王所戴的月环、耳坠,和所穿的紫色衣服,并骆驼项上的 金 链子。
27Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis ĝin en sia urbo, en Ofra; kaj ĉiuj Izraelidoj malĉastiĝis per ĝi tie; kaj tio fariĝis falilo por Gideon kaj por lia domo.
27基甸 以此制造了一个以弗得,设立在本城 俄弗拉 。后来 以色列 人拜那以弗得行了邪淫;这就作了 基甸 和他全家的网罗。
28Kaj humiliĝis la Midjanidoj antaŭ la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.
28这样, 米甸 人被 以色列 人制伏了,不敢再抬头。 基甸 还在的日子,国中太平四十年。
29Kaj Jerubaal, filo de Joaŝ, iris kaj ekloĝis en sia domo.
29约阿施 的儿子 耶路·巴力 回去,住在自己家里。
30Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, ĉar li havis multe da edzinoj.
30基甸 有七十个亲生的儿子,因为他有许多的妻。
31Kaj lia kromvirino, kiu estis en Ŝeĥem, ankaŭ naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimeleĥ.
31他的妾住在 示剑 ,也给他生了一个儿子。 基甸 与他起名叫 亚比米勒 。
32Kaj Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joaŝ, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.
32约阿施 的儿子 基甸 ,年纪老迈而死,葬在 亚比以谢 族的 俄弗拉 ,在他父亲 约阿施 的坟墓里。
33Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malĉaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.
33基甸 死后, 以色列 人又去随从诸 巴力 行邪淫,以 巴力·比利土 为他们的神。
34Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe.
34以色列 人不记念耶和华—他们的 神,就是拯救他们脱离四围仇敌之手的,
35Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.
35也不照着 耶路·巴力 ,就是 基甸 向他们所施的恩惠厚待他的家。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.