Juĝistoj 7
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.
1耶路·巴力 就是 基甸 ,他和一切跟随的人早晨起来,在 哈律泉 旁安营。 米甸 营在他们北边的平原,靠近 摩利冈 。
2Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante: Mia mano helpis min.
2耶和华对 基甸 说:「跟随你的人过多,我不能将 米甸 人交在他们手中,免得 以色列 人向我夸大,说:『是我们自己的手救了我们。』
3Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene: Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.
3现在你要向这些人宣告说:『凡惧怕胆怯的,可以离开 基列山 回去。』」于是有二万二千人回去,只剩下一万。
4Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi — tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi — tiu ne devas iri.
4耶和华对 基甸 说:「人还是过多;你要带他们下到水旁,我好在那里为你试试他们。我指点谁说:『这人可以同你去』,他就可以同你去;我指点谁说:『这人不可同你去』,他就不可同你去。」
5Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaŭ ĉiun, kiu kliniĝos sur siaj genuoj, por trinki.
5基甸 就带他们下到水旁。耶和华对 基甸 说:「凡用舌头舔水,像狗舔的,要使他单站在一处;凡跪下喝水的,也要使他单站在一处。」
6Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la buŝo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo kliniĝis sur siaj genuoj, por trinki la akvon.
6于是用手捧着舔水的有三百人,其余的都跪下喝水。
7Kaj la Eternulo diris al Gideon: Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru ĉiu al sia loko.
7耶和华对 基甸 说:「我要用这舔水的三百人拯救你们,将 米甸 人交在你手中;其余的人都可以各归各处去。」
8Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.
8这三百人就带着食物和角;其余的 以色列 人, 基甸 都打发他们各归各的帐棚,只留下这三百人。 米甸 营在他下边的平原里。
9En tiu nokto la Eternulo diris al li: Leviĝu, iru malsupren en la tendaron; ĉar Mi transdonas ĝin en viajn manojn.
9当那夜,耶和华吩咐 基甸 说:「起来,下到 米甸 营里去,因我已将他们交在你手中。
10Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,
10倘若你怕下去,就带你的仆人 普拉 下到那营里去。
11kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro.
11你必听见他们所说的,然后你就有胆量下去攻营。」于是 基甸 带着仆人 普拉 下到营旁。
12La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj ĉiuj orientanoj kuŝis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.
12米甸 人、 亚玛力 人,和一切东方人都布散在平原,如同蝗虫那样多。他们的骆驼无数,多如海边的沙。
13Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras: Mi vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis.
13基甸 到了,就听见一人将梦告诉同伴说:「我做了一梦,梦见一个大麦饼滚入 米甸 营中,到了帐幕,将帐幕撞倒,帐幕就翻转倾覆了。」
14Tiam lia kamarado respondis, dirante: Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
14那同伴说:「这不是别的,乃是 以色列 人 约阿施 的儿子 基甸 的刀; 神已将 米甸 和全军都交在他的手中。」
15Kaj kiam Gideon aŭdis la rakonton pri la sonĝo kaj la klarigon de ĝia signifo, li adorkliniĝis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris: Leviĝu, ĉar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
15基甸 听见这梦和梦的讲解,就敬拜 神 ,回到 以色列 营中,说:「起来吧!耶和华已将 米甸 的军队交在你们手中了。」
16Kaj li dividis la tricent homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj.
16于是 基甸 将三百人分作三队,把角和空瓶交在各人手里(瓶内都藏着火把),
17Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaŭ vi.
17吩咐他们说:「你们要看我行事:我到了营的旁边怎样行,你们也要怎样行。
18Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la Eternulo kaj pro Gideon!
18我和一切跟随我的人吹角的时候,你们也要在营的四围吹角, 喊叫 说:『耶和华和 基甸 的刀 !』」
19Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj.
19基甸 和跟随他的一百人,在三更之初才换更的时候,来到营旁,就吹角,打破手中的瓶。
20Tiam ekblovis la tri taĉmentoj per la trumpetoj kaj rompis la kruĉojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis: Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!
20三队的人就都吹角,打破瓶子,左手拿着火把,右手拿着角,喊叫说:「耶和华和 基甸 的刀!」
21Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris.
21他们在营的四围各站各的地方;全营的人都乱窜。三百人呐喊,使他们逃跑。
22Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraŭ alian; kaj la tendaranoj kuris ĝis Bet-Ŝita, al Cerera, ĝis la limo de Abel-Meĥola apud Tabat.
22三百人就吹角,耶和华使全营的人用刀互相击杀,逃到 西利拉 的 伯·哈示他 ,直逃到靠近 他巴 的 亚伯·米何拉 。
23Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Aŝer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.
23以色列 人就从 拿弗他利 、 亚设 ,和 玛拿西 全地聚集来追赶 米甸 人。
24Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri: Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. Kaj kolektiĝis ĉiuj Efraimidoj kaj baris la vojon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan.
24基甸 打发人走遍 以法莲 山地,说:「你们下来攻击 米甸 人,争先把守 约旦河 的渡口,直到 伯·巴拉 。」于是 以法莲 的众人聚集,把守 约旦河 的渡口,直到 伯·巴拉 ,
25Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.
25捉住了 米甸 人的两个首领:一名 俄立 ,一名 西伊伯 ;将 俄立 杀在 俄立 磐石上,将 西伊伯 杀在 西伊伯 酒榨那里;又追赶 米甸 人,将 俄立 和 西伊伯 的首级带过 约旦河 ,到 基甸 那里。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.