Jesaja
Chapter 26
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
1当那日,在 犹大 地人必唱这歌 说 : 我们有坚固的城。 耶和华要将救恩定为城墙,为外郭。
2Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.
2敞开城门, 使守信的义民得以进入。
3Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; ĉar Vin li fidas.
3坚心倚赖 你的 , 你必保守他十分平安, 因为他倚靠你。
4Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.
4你们当倚靠耶和华直到永远, 因为耶和华是永久的磐石。
5Ĉar Li ĵetis malsupren loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin, malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo.
5他使住高处的与高城一并败落, 将城拆毁,拆平,直到尘埃,
6Piedo ĝin premas, la piedoj de malriĉuloj, la plandoj de senhavuloj.
6要被脚践踏, 就是被困苦人的脚和穷乏人的脚践踏。
7La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.
7义人的道是正直的; 你为正直的 主 ,必修平义人的路。
8Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.
8耶和华啊,我们在你行审判的路上等候你; 我们心里所羡慕的是你的名, 就是你那可记念的 名 。
9Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene; ĉar dum Via juĝado sur la tero la loĝantoj de la mondo lernis justecon.
9夜间,我心中羡慕你; 我里面的灵切切寻求你。 因为你在世上行审判的时候, 地上的居民就学习公义。
10Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.
10以恩惠待恶人, 他仍不学习公义; 在正直的地上,他必行事不义, 也不注意耶和华的威严。
11Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian ĵaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraŭ Viaj malamikoj formanĝos ilin.
11耶和华啊,你的手高举, 他们仍然不看; 却要看你为百姓发的热心,因而抱愧, 并且有火烧灭你的敌人。
12Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni.
12耶和华啊,你必派定我们得平安, 因为我们所做的事都是你给我们成就的。
13Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.
13耶和华—我们的 神啊, 在你以外曾有别的主管辖我们, 但我们专要倚靠你,提你的名。
14Ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili.
14他们死了,必不能再活; 他们去世,必不能再起; 因为你刑罚他们,毁灭他们, 他们的名号就全然消灭。
15Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi gloriĝis vaste sur ĉiuj finoj de la tero.
15耶和华啊,你增添国民, 你增添国民; 你得了荣耀, 又扩张地的四境。
16Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili preĝis mallaŭte, kiam Vi ilin punis.
16耶和华啊,他们在急难中寻求你; 你的惩罚临到他们身上, 他们就倾心吐胆祷告你。
17Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaŭ Vi, ho Eternulo.
17妇人怀孕,临产疼痛, 在痛苦之中喊叫; 耶和华啊,我们在你面前也是如此。
18Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.
18我们也曾怀孕疼痛, 所产的竟像风一样。 我们在地上未曾行什么拯救的事; 世上的居民也未曾败落。
19Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.
19死人要复活, 尸首要兴起。 睡在尘埃的啊,要醒起歌唱! 因你的甘露 好像 菜蔬上的甘露, 地也要交出死人来。
20Iru, mia popolo, eniru en viajn ĉambrojn kaj ŝlosu viajn pordojn post vi; kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero.
20我的百姓啊,你们要来进入内室, 关上门,隐藏片时, 等到忿怒过去。
21Ĉar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero; kaj la tero malkaŝos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
21因为耶和华从他的居所出来, 要刑罚地上居民的罪孽。 地也必露出其中的血, 不再掩盖被杀的人。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.