Jesaja
Chapter 23
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Profetaĵo pri Tiro: Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
1论 泰尔 的默示: 他施 的船只都要哀号; 因为 泰尔 变为荒场, 甚至没有房屋,没有可进之路。 这消息是从 基提 地得来的。
2Silentu, ho loĝantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;
2沿海的居民, 就是素来靠航海 西顿 的商家得丰盛的, 你们当静默无言。
3sur granda akvo oni venigadis al ĝi semojn de Ŝiĥor, rikoltaĵon de Nilo; kaj ĝi estis komercejo de la popoloj.
3在大水之上, 西曷 的粮食、 尼罗河 的庄稼是 泰尔 的进项; 她作列国的大码头。
4Hontu, Cidon; ĉar la maro, la mara fortikaĵo diris: Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
4西顿 哪,你当惭愧; 因为大海说, 就是海中的保障说: 我没有劬劳,也没有生产, 没有养育男子,也没有抚养童女。
5Kiam oni tion aŭdos en Egiptujo, oni ektremos ĉe la sciigo pri Tiro.
5这风声传到 埃及 ; 埃及 人为 泰尔 的风声极其疼痛。
6Transiru al Tarŝiŝ, plorkriu, ho loĝantoj de la apudmara lando.
6泰尔 人哪,你们当过到 他施 去; 沿海的居民哪,你们都当哀号。
7Ĉu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? ĝiaj piedoj forportas ĝin, por loĝi malproksime.
7这是你们欢乐的城, 从上古而有的吗? 其中的居民往远方寄居。
8Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?
8泰尔 本是赐冠冕的。 她的商家是王子; 她的买卖人是世上的尊贵人。 遭遇如此是谁定的呢?
9La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de ĉiu gloro, por humiligi ĉiujn eminentulojn de la lando.
9是万军之耶和华所定的! 为要污辱一切高傲的荣耀, 使地上一切的尊贵人被藐视。
10Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarŝiŝ; jam nenio vin zonas.
10他施 的民哪, 可以流行你的地,好像 尼罗河 ; 不再有腰带拘紧你。
11Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn.
11耶和华已经向海伸手, 震动列国。 至于 迦南 , 他已经吩咐拆毁其中的保障。
12Kaj Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi ne havos trankvilecon.
12他又说:受欺压 西顿 的居民哪, 你必不得再欢乐。 起来!过到 基提 去; 就是在那里也不得安歇。 (
13Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn, faris ĝin ruino.
13看哪, 迦勒底 人之地向来没有这民,这国是 亚述 人为住旷野的人所立的。现在他们建筑戍楼,拆毁 泰尔 的宫殿,使她成为荒凉。)
14Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar detruita estas via potenco.
14他施 的船只都要哀号, 因为你们的保障变为荒场。
15En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malĉastistino:
15到那时, 泰尔 必被忘记七十年,照着一王的年日。七十年后, 泰尔 的景况必像妓女所唱的歌:
16Prenu la harpon, ĉirkaŭiru la urbon, ho forgesita malĉastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.
16你这被忘记的妓女啊, 拿琴周流城内, 巧弹多唱,使人再想念你。
17Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero.
17七十年后,耶和华必眷顾 泰尔 ,她就仍得利息,与地上的万国交易。
18Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.
18她的货财和利息要归耶和华为圣,必不积攒存留;因为她的货财必为住在耶和华面前的人所得,使他们吃饱,穿耐久的衣服。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.