Jesaja 40
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.
1你们的 神说: 你们要安慰,安慰我的百姓。
2Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.
2要对 耶路撒冷 说安慰的话, 又向她宣告 说 , 她争战的日子已满了; 她的罪孽赦免了; 她为自己的一切罪, 从耶和华手中加倍受罚。
3Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
3有人声喊着说: 在旷野预备耶和华的路, 在沙漠地修平我们 神的道。
4Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo.
4一切山洼都要填满, 大小山冈都要削平; 高高低低的要改为平坦, 崎崎岖岖的必成为平原。
5Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis.
5耶和华的荣耀必然显现; 凡有血气的必一同看见; 因为这是耶和华亲口说的。
6Voĉo diras: Proklamu! sed li diras: Kion mi proklamu? Ĉiu karno estas herbo, kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto.
6有人声说:你喊叫吧! 有一个说:我喊叫什么呢? 说 :凡有血气的尽都如草; 他的美容都像野地的花。
7Sekiĝas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur ĝin; vere, la popolo estas herbo.
7草必枯干,花必凋残, 因为耶和华的气吹在其上; 百姓诚然是草。
8Sekiĝas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.
8草必枯干,花必凋残, 惟有我们 神的话必永远立定。
9Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem, laŭtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo: Jen estas via Dio!
9报好信息给 锡安 的啊, 你要登高山; 报好信息给 耶路撒冷 的啊, 你要极力扬声。 扬声不要惧怕, 对 犹大 的城邑说: 看哪,你们的 神!
10Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
10主耶和华必像大能者临到; 他的膀臂必为他掌权。 他的赏赐在他那里; 他的报应在他面前。
11Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.
11他必像牧人牧养自己的羊群, 用膀臂聚集羊羔抱在怀中, 慢慢引导那乳养小羊的。
12Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?
12谁曾用手心量诸水, 用手虎口量苍天, 用升斗盛大地的尘土, 用秤称山岭, 用天平平冈陵呢?
13Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?
13谁曾测度耶和华的心, 或作他的谋士指教他呢?
14De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de saĝeco?
14他与谁商议,谁教导他, 谁将公平的路指示他, 又将知识教训他, 将通达的道指教他呢?
15Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li disŝutas la insulojn, kiel polveretojn.
15看哪,万民都像水桶的一滴, 又算如天平上的微尘; 他举起众海岛,好像极微之物。
16Lebanon ne sufiĉus por fajro, kaj ĝia bestaro ne sufiĉus por bruloferoj.
16黎巴嫩 的树林 不够当柴烧; 其中的走兽也不够作燔祭。
17Ĉiuj nacioj estas antaŭ Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvaloraĵo.
17万民在他面前好像虚无, 被他看为不及虚无,乃为虚空。
18Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similaĵon vi kontraŭstarigos al Li?
18你们究竟将谁比 神, 用什么形象与 神比较呢?
19Ĉu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun oraĵisto kovras per oro kaj ornamas per arĝentaj ĉenoj?
19偶像是匠人铸造, 银匠用金包裹, 为它 铸造银链。
20Kiu estas tro malriĉa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, serĉas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan.
20穷乏献不起 这样 供物的, 就拣选不能朽坏的树木, 为自己寻找巧匠, 立起不能摇动的偶像。
21Ĉu vi ne scias? ĉu vi ne aŭdis? ĉu ne estis dirite al vi antaŭlonge? ĉu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?
21你们岂不曾知道吗? 你们岂不曾听见吗? 从起初岂没有人告诉你们吗? 自从立地的根基, 你们岂没有明白吗?
22Li sidas super la rondo de la tero, kaj ĝiaj loĝantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la ĉielon kiel maldikan teksaĵon kaj distiras ĝin kiel tendon por loĝado;
22神坐在地球大圈之上; 地上的居民好像蝗虫。 他铺张穹苍如幔子, 展开诸天如可住的帐棚。
23Li faras la princojn neniaĵo, la juĝistojn de la tero Li faras neekzistaĵo,
23他使君王归于虚无, 使地上的审判官成为虚空。
24kvazaŭ ili ne estus plantitaj, kvazaŭ ili ne estus semitaj, kvazaŭ ilia trunko ne havus radikon en la tero: apenaŭ Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn.
24他们是刚才栽上, 刚才种上, 根也刚才扎在地里, 他一吹在其上,便都枯干; 旋风将他们吹去,像碎秸一样。
25Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.
25那圣者说:你们将谁比我, 叫他与我相等呢?
26Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.
26你们向上举目, 看谁创造这万象, 按数目领出, 他一一称其名; 因他的权能, 又因他的大能大力, 连一个都不缺。
27Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael: Mia vojo estas kaŝita antaŭ la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion?
27雅各 啊,你为何说, 我的道路向耶和华隐藏? 以色列 啊,你为何言, 我的冤屈 神并不查问?
28Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla.
28你岂不曾知道吗? 你岂不曾听见吗? 永在的 神耶和华,创造地极的 主 , 并不疲乏,也不困倦; 他的智慧无法测度。
29Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.
29疲乏的,他赐能力; 软弱的,他加力量。
30Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas;
30就是少年人也要疲乏困倦; 强壮的也必全然跌倒。
31sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.
31但那等候耶和华的必从新得力。 他们必如鹰展翅上腾; 他们奔跑却不困倦, 行走却不疲乏。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.