Jesaja 31
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
1祸哉!那些下 埃及 求帮助的, 是因仗赖马匹,倚靠甚多的车辆, 并倚靠强壮的马兵, 却不仰望 以色列 的圣者, 也不求问耶和华。
2Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj.
2其实,耶和华有智慧; 他必降灾祸, 并不反悔自己的话, 却要兴起攻击那作恶之家, 又攻击那作孽帮助人的。
3La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos.
3埃及 人不过是人,并不是 神; 他们的马不过是血肉,并不是灵。 耶和华一伸手,那帮助人的必绊跌, 那受帮助的也必跌倒,都一同灭亡。
4Ĉar tiele diris al mi la Eternulo: Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo.
4耶和华对我如此说: 狮子和少壮狮子护食咆哮, 就是喊许多牧人来攻击它, 它总不因他们的声音惊惶, 也不因他们的喧哗缩伏。 如此,万军之耶和华 也必降临在 锡安山 冈上争战。
5Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos.
5雀鸟怎样搧翅 覆雏 , 万军之耶和华也要照样保护 耶路撒冷 。 他必保护拯救, 要越门保守。
6Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael.
6以色列 人哪,你们深深地悖逆耶和华,现今要归向他。
7Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko.
7到那日,各人必将他金偶像银偶像,就是亲手所造、陷自己在罪中的,都抛弃了。
8Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo.
8亚述 人必倒在刀下,并非人的刀; 有刀要将他吞灭,并非人的刀。 他必逃避这刀; 他的少年人必成为服苦的。
9Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.
9他的磐石必因惊吓挪去; 他的首领必因大旗惊惶。 这是那有火在 锡安 、 有炉在 耶路撒冷 的耶和华说的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.