Koloseanoj 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.
1所以,你們若真與基督一同復活,就當求在上面的事;那裏有基督坐在上帝的右邊。
2Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
2你們要思念上面的事,不要思念地上的事。
3Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio.
3因為你們已經死了,你們的生命與基督一同藏在上帝裏面。
4Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.
4基督是我們的生命,他顯現的時候,你們也要與他一同顯現在榮耀裏。
5Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;
5所以,要治死你們在地上的肢體,就如淫亂、污穢、邪情、惡慾,和貪婪(貪婪就與拜偶像一樣)。
6pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;
6因這些事,上帝的忿怒必臨到那悖逆之子。
7en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.
7當你們在這些事中活着的時候,也曾這樣行過。
8Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo;
8但現在你們要棄絕這一切的事,以及惱恨、忿怒、惡毒、毀謗,並口中污穢的言語。
9ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
9不要彼此說謊;因你們已經脫去舊人和舊人的行為,
10kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
10穿上了新人。這新人在知識上漸漸更新,正如造他主的形像。
11kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.
11在此並不分 希臘 人、 猶太 人,受割禮的、未受割禮的,化外人、 西古提 人,為奴的、自主的,惟有基督是包括一切,又住在各人之內。
12Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
12所以,你們既是上帝的選民,聖潔蒙愛的人,就要存憐憫、恩慈、謙虛、溫柔、忍耐的心。
13reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;
13倘若這人與那人有嫌隙,總要彼此包容,彼此饒恕;主怎樣饒恕了你們,你們也要怎樣饒恕人。
14kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
14在這一切之外,要存着愛心,愛心就是聯絡全德的。
15Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.
15又要叫基督的平安在你們心裏作主;你們也為此蒙召,歸為一體;且要存感謝的心。
16La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.
16當用各樣的智慧,把基督的道理豐豐富富地存在心裏,用詩章、頌詞、靈歌,彼此教導,互相勸戒,心被恩感,歌頌上帝。
17Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
17無論做甚麼,或說話或行事,都要奉主耶穌的名,藉着他感謝父上帝。
18Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.
18你們作妻子的,當順服自己的丈夫,這在主裏面是相宜的。
19Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.
19你們作丈夫的,要愛你們的妻子,不可苦待她們。
20Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.
20你們作兒女的,要凡事聽從父母,因為這是主所喜悅的。
21Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.
21你們作父親的,不要惹兒女的氣,恐怕他們失了志氣。
22Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;
22你們作僕人的,要凡事聽從你們肉身的主人,不要只在眼前事奉,像是討人喜歡的,總要存心誠實敬畏主。
23kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
23無論做甚麼,都要從心裏做,像是給主做的,不是給人做的,
24sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.
24因你們知道從主那裏必得着基業為賞賜;你們所事奉的乃是主基督。
25Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.
25那行不義的必受不義的報應; 主 並不偏待人。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.