Agoj 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado.
1那时,门徒增多,有说希腊话的 犹太 人向 希伯来 人发怨言,因为在天天的供给上忽略了他们的寡妇。
2Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diris: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj.
2十二使徒叫众门徒来,对他们说:「我们撇下 神的道去管理饭食,原是不合宜的。
3Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de saĝo, kiujn ni difinos por tiu afero.
3所以弟兄们,当从你们中间选出七个有好名声、被 圣 灵充满、智慧充足的人,我们就派他们管理这事。
4Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto.
4但我们要专心以祈祷、传道为事。」
5Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia;
5大众都喜悦这话,就拣选了 司提反 ,乃是大有信心、圣灵充满的人,又拣选 腓利 、 伯罗哥罗 、 尼迦挪 、 提门 、 巴米拿 ,并进 犹太 教的 安提阿 人 尼哥拉 ,
6tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj ĉi tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.
6叫他们站在使徒面前。使徒祷告了,就按手在他们头上。
7Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.
7神的道兴旺起来;在 耶路撒冷 门徒数目加增的甚多,也有许多祭司信从了这道。
8Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo.
8司提反 满得恩惠、能力,在民间行了大奇事和神迹。
9Sed stariĝis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano.
9当时有称 利百地拿 会堂的几个人,并有 古利奈 、 亚历山大 、 基利家 、 亚细亚 各处会堂的几个人,都起来和 司提反 辩论。
10Kaj ili ne povis rezisti al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis.
10司提反 是以智慧和 圣 灵说话,众人敌挡不住,
11Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris: Ni aŭdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio.
11就买出人来说:「我们听见他说谤 摩西 和 神的话。」
12Kaj ili incitis la popolon kaj la pliaĝulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,
12他们又耸动了百姓、长老,并文士,就忽然来捉拿他,把他带到公会去,
13kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris: Ĉi tiu homo ne ĉesas paroli vortojn kontraŭ ĉi tiu sankta loko kaj la leĝo;
13设下假见证,说:「这个人说话,不住地糟践圣所和律法。
14ĉar ni aŭdis lin diri, ke ĉi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos ĉi tiun lokon, kaj ŝanĝos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni.
14我们曾听见他说,这 拿撒勒 人耶稣要毁坏此地,也要改变 摩西 所交给我们的规条。」
15Kaj ĉiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizaĝon kvazaŭ vizaĝon de anĝelo.
15在公会里坐着的人都定睛看他,见他的面貌,好像天使的面貌。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.