Agoj 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,
1使徒对百姓说话的时候,祭司们和守殿官,并撒都该人忽然来了。
2ĉagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la releviĝon el la mortintoj.
2因他们教训百姓,本着耶稣,传说死人复活,就很烦恼,
3Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon ĝis la sekvanta tago; ĉar estis jam vespero.
3于是下手拿住他们;因为天已经晚了,就把他们押到第二天。
4Tamen multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.
4但听道之人有许多信的,男丁数目约到五千。
5Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj
5第二天,官府、长老,和文士在 耶路撒冷 聚会,
6kaj Anas, la ĉefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj ĉiuj, kiuj estis de la ĉefpastra parencaro.
6又有大祭司 亚那 和 该亚法 、 约翰 、 亚历山大 ,并大祭司的亲族都在那里,
7Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis: Per kia potenco aŭ per kia nomo vi faris tion?
7叫使徒站在当中,就问他们说:「你们用什么能力,奉谁的名做这事呢?」
8Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la popolo kaj pliaĝuloj,
8那时 彼得 被圣灵充满,对他们说:
9se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis,
9「治民的官府和长老啊,倘若今日因为在残疾人身上所行的善事查问我们他是怎么得了痊愈,
10estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi.
10你们众人和 以色列 百姓都当知道,站在你们面前的这人得痊愈是因你们所钉十字架、 神叫他从死里复活的 拿撒勒 人耶稣基督的名。
11Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula.
11他是 你们匠人所弃的石头, 已成了房角的头块石头。
12Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
12除他以外,别无拯救;因为在天下人间,没有赐下别的名,我们可以靠着得救。」
13Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
13他们见 彼得 、 约翰 的胆量,又看出他们原是没有学问的小民,就希奇,认明他们是跟过耶稣的;
14Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontraŭdiri.
14又看见那治好了的人和他们一同站着,就无话可驳。
15Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiliĝis,
15于是吩咐他们从公会出去,就彼此商议说:
16dirante: Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj? ĉar estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas.
16「我们当怎样办这两个人呢?因为他们诚然行了一件明显的神迹,凡住 耶路撒冷 的人都知道,我们也不能说没有。
17Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo.
17惟恐这事越发传扬在民间,我们必须恐吓他们,叫他们不再奉这名对人讲论。」
18Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
18于是叫了他们来,禁止他们总不可奉耶稣的名讲论教训人。
19Sed Petro kaj Johano responde diris al ili: Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu;
19彼得 、 约翰 说:「听从你们,不听从 神,这在 神面前合理不合理,你们自己酌量吧!
20ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis.
20我们所看见所听见的,不能不说。」
21Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo.
21官长为百姓的缘故,想不出法子刑罚他们,又恐吓一番,把他们释放了。这是因众人为所行的奇事都归荣耀与 神。
22Ĉar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu fariĝis ĉi tiu signo resaniga.
22原来借着神迹医好的那人有四十多岁了。
23Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili.
23二人既被释放,就到会友那里去,把祭司长和长老所说的话都告诉他们。
24Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
24他们听见了,就同心合意地高声向 神说:「主啊!你是造天、地、海,和其中万物的,
25kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
25你曾借着圣灵, 托 你仆人—我们祖宗 大卫 的口,说: 外邦为什么争闹? 万民为什么谋算虚妄的事?
26Leviĝis la reĝoj de la tero, Kaj la regantoj kolektiĝis kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;
26世上的君王一齐起来, 臣宰也聚集, 要敌挡主, 并主的受膏者。
27ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
27希律 和 本丢·彼拉多 ,外邦人和 以色列 民,果然在这城里聚集,要攻打你所膏的圣仆耶稣,
28por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis.
28成就你手和你意旨所预定必有的事。
29Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo,
29他们恐吓我们,现在求主鉴察,一面叫你仆人大放胆量讲你的道,一面伸出你的手来医治疾病,并且使神迹奇事因着你圣仆耶稣的名行出来。」
30dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
no verse 30 in this text
31Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.
31祷告完了,聚会的地方震动,他们就都被圣灵充满,放胆讲论 神的道。
32Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna.
32那许多信的人都是一心一意的,没有一人说他的东西有一样是自己的,都是大家公用。
33Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj.
33使徒大有能力,见证主耶稣复活;众人也都蒙大恩。
34Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj
34内中也没有一个缺乏的;因为人人将田产房屋都卖了,把所卖的价银拿来,
35kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.
35放在使徒脚前,照各人所需用的,分给各人。
36Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo,
36有一个 利未 人,生在 塞浦路斯 ,名叫 约瑟 ,使徒称他为 巴拿巴 ( 巴拿巴 翻出来就是劝慰子)。
37posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.
37他有田地,也卖了,把价银拿来,放在使徒脚前。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.