Agoj 21
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj kiam ni, apartiĝinte de ili, ekŝipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;
1我们离别了众人,就开船一直行到 哥士 。第二天到了 罗底 ,从那里到 帕大喇 ,
2kaj trovinte ŝipon transirontan al Fenikio, ni enŝipiĝis kaj ekveturis.
2遇见一只船要往 腓尼基 去,就上船起行。
3Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte ĝin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro; ĉar tie la ŝipo devis senŝarĝiĝi.
3望见 塞浦路斯 ,就从南边行过,往 叙利亚 去,我们就在 泰尔 上岸,因为船要在那里卸货。
4Kaj trovinte la disĉiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Paŭlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon.
4找着了门徒,就在那里住了七天。他们被圣灵感动,对 保罗 说:「不要上 耶路撒冷 去。」
5Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojaĝis; kaj ili ĉiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin ĝis ekster la urbo; kaj genuiĝinte sur la marbordo, ni preĝis;
5过了这几天,我们就起身前行。他们众人同妻子儿女,送我们到城外,我们都跪在岸上祷告,彼此辞别。
6kaj adiaŭinte unuj aliajn, ni enŝipiĝis, kaj ili returne iris hejmen.
6我们上了船,他们就回家去了。
7Kaj fininte la marvojaĝon de Tiro, ni alvenis ĉe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.
7我们从 泰尔 行尽了水路,来到 多利买 ,就问那里的弟兄安,和他们同住了一天。
8Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis ĉe li.
8第二天,我们离开那里,来到 凯撒利亚 ,就进了传福音的 腓利 家里,和他同住。他是那七个 执事 里的一个。
9Ĉi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.
9他有四个女儿,都是处女,是说预言的。
10Kaj dum ni restis tie ankoraŭ dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojaĝis el Judujo.
10我们在那里多住了几天,有一个先知,名叫 亚迦布 ,从 犹太 下来,
11Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Paŭlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris: Tiele diras la Sankta Spirito: Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas ĉi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.
11到了我们这里,就拿 保罗 的腰带捆上自己的手脚,说:「圣灵说: 犹太 人在 耶路撒冷 ,要如此捆绑这腰带的主人,把他交在外邦人手里。」
12Kaj aŭdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.
12我们和那本地的人听见这话,都苦劝 保罗 不要上 耶路撒冷 去。
13Sed Paŭlo respondis: Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.
13保罗 说:「你们为什么这样痛哭,使我心碎呢?我为主耶稣的名,不但被人捆绑,就是死在 耶路撒冷 也是愿意的。」
14Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante: Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.
14保罗 既不听劝,我们便住了口,只说:「愿主的旨意成就」,便了。
15Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakaĵojn, kaj supreniris al Jerusalem.
15过了几日,我们收拾行李上 耶路撒冷 去。
16Kaj iris ankaŭ kun ni kelkaj el la disĉiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan disĉiplon, ĉe kiu ni devis loĝadi.
16有 凯撒利亚 的几个门徒和我们同去,带我们到一个久为门徒的家里,叫我们与他同住;他名叫 拿孙 ,是 塞浦路斯 人。
17Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin ĝoje akceptis.
17到了 耶路撒冷 ,弟兄们欢欢喜喜地接待我们。
18Kaj la sekvantan tagon Paŭlo akompanis nin al Jakobo, kaj ĉiuj presbiteroj ĉeestis.
18第二天, 保罗 同我们去见 雅各 ;长老们也都在那里。
19Kaj salutinte ilin, li rakontis detale ĉion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.
19保罗 问了他们安,便将 神用他传教,在外邦人中间所行之事,一一地述说了。
20Kaj tion aŭdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li: Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo;
20他们听见,就归荣耀与 神,对 保罗 说:「兄台,你看 犹太 人中信主的有多少万,并且都为律法热心。
21kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
21他们听见人说,你教训一切在外邦的 犹太 人离弃 摩西 ,对他们说,不要给孩子行割礼,也不要遵行条规。
22Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi venis.
22众人必听见你来了,这可怎么办呢?
23Faru do tion, kion ni diras al vi: Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
23你就照着我们的话行吧!我们这里有四个人,都有愿在身。
24prenu ĉi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj ĉiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaŭ iradas orde, observante la leĝon.
24你带他们去,与他们一同行洁净的礼,替他们拿出规费,叫他们得以剃头。这样,众人就可知道,先前所听见你的事都是虚的;并可知道,你自己为人,循规蹈矩,遵行律法。
25Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraŭ idoloferitaĵoj kaj sango kaj sufokitaĵo kaj malĉasteco.
25至于信主的外邦人,我们已经写信拟定,叫他们谨忌那祭偶像之物,和血,并勒死的牲畜,与奸淫。」
26Tiam Paŭlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, ĝis la oferaĵo estos alportita por ĉiu el ili.
26于是 保罗 带着那四个人,第二天与他们一同行了洁净的礼,进了殿,报明洁净的日期满足,只等 祭司 为他们各人献祭。
27Kaj kiam la sep tagoj preskaŭ finiĝis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis,
27那七日将完,从 亚细亚 来的 犹太 人看见 保罗 在殿里,就耸动了众人,下手拿他,
28ekkriante: Izraelidoj, helpu: Jen estas la viro, kiu ĉie instruadas ĉiujn kontraŭ la popolo kaj la leĝo kaj ĉi tiu loko, kaj ankaŭ li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis ĉi tiun sanktan lokon.
28喊叫说:「 以色列 人来帮助,这就是在各处教训众人糟践 我们 百姓和律法,并这地方的。他又带着 希腊 人进殿,污秽了这圣地。」(
29Ĉar ili antaŭe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Paŭlo kondukis lin en la templon.
29这话是因他们曾看见 以弗所 人 特罗非摩 同 保罗 在城里,以为 保罗 带他进了殿。)
30Kaj la tuta urbo ekscitiĝis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis ŝlositaj.
30合城都震动,百姓一齐跑来,拿住 保罗 ,拉他出殿,殿门立刻都关了。
31Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.
31他们正想要杀他,有人报信给营里的千夫长说:「 耶路撒冷 合城都乱了。」
32Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj ĉi tiuj, vidinte la ĉefkapitanon kaj soldatojn, ĉesis bati Paŭlon.
32千夫长立时带着兵丁和几个百夫长,跑下去到他们那里。他们见了千夫长和兵丁,就止住不打 保罗 。
33Tiam la ĉefkapitano alproksimiĝis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris.
33于是千夫长上前拿住他,吩咐用两条铁链捆锁;又问他是什么人,做的是什么事。
34Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la ĝuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikaĵon.
34众人有喊叫这个的,有喊叫那个的;千夫长因为这样乱嚷,得不着实情,就吩咐人将 保罗 带进营楼去。
35Kaj kiam li venis sur la ŝtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso;
35到了台阶上,众人挤得凶猛,兵丁只得将 保罗 抬起来。
36ĉar la multego de la popolo sekvis, kriante: Forigu lin!
36众人跟在后面,喊着说:「除掉他!」
37Kaj Paŭlo, jam enkondukota en la fortikaĵon, diris al la ĉefkapitano: Ĉu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris: Ĉu vi scias la Grekan lingvon?
37将要带他进营楼, 保罗 对千夫长说:「我对你说句话可以不可以?」他说:「你懂得希腊话吗?
38Ĉu vi ne estas la Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj?
38你莫非是从前作乱、带领四千凶徒往旷野去的那 埃及 人吗?」
39Sed Paŭlo diris: Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.
39保罗 说:「我本是 犹太 人,生在 基利家 的 大数 ,并不是无名小城的人。求你准我对百姓说话。」
40Kaj kiam li tion permesis, Paŭlo, starante sur la ŝtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam fariĝis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:
40千夫长准了。 保罗 就站在台阶上,向百姓摆手,他们都静默无声, 保罗 便用希伯来话对他们说:
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.