2 Samuel 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno;
1以色列 众支派来到 希伯 见 大卫 ,说:「我们原是你的骨肉。
2jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.
2从前 扫罗 作我们王的时候,率领 以色列 人出入的是你;耶和华也曾应许你说:『你必牧养我的民 以色列 ,作 以色列 的君。』」
3Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
3于是 以色列 的长老都来到 希伯 见 大卫 王, 大卫 在 希伯 耶和华面前与他们立约,他们就膏 大卫 作 以色列 的王。
4La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis.
4大卫 登基的时候年三十岁,在位四十年;
5En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.
5在 希伯 作 犹大 王七年零六个月,在 耶路撒冷 作 以色列 和 犹大 王三十三年。
6Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien.
6大卫 和跟随他的人到了 耶路撒冷 ,要攻打住那地方的 耶布斯 人。 耶布斯 人对 大卫 说:「你若不赶出瞎子、瘸子,必不能进这地方」;心里想 大卫 决不能进去。
7Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.
7然而 大卫 攻取 锡安 的保障,就是 大卫 的城。
8Kaj David diris en tiu tago: Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras: Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.
8当日, 大卫 说:「谁攻打 耶布斯 人,当上水沟 攻打 我心里所恨恶的瘸子、瞎子。」从此有俗语说:「在那里有瞎子、瘸子,他不能进屋去。」
9Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen.
9大卫 住在保障里,给保障起名叫 大卫城 。 大卫 又从 米罗 以里,周围筑墙。
10Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.
10大卫 日见强盛,因为耶和华—万军之 神与他同在。
11Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.
11泰尔 王 希兰 将香柏木运到 大卫 那里,又差遣使者和木匠、石匠给 大卫 建造宫殿。
12Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.
12大卫 就知道耶和华坚立他作 以色列 王,又为自己的民 以色列 使他的国兴旺。
13Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj.
13大卫 离开 希伯 之后,在 耶路撒冷 又立后妃,又生儿女。
14Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono
14在 耶路撒冷 所生的儿子是 沙母亚 、 朔罢 、 拿单 、 所罗门 、
15kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia
15益辖 、 以利书亚 、 尼斐 、 雅非亚 、
16kaj Eliŝama kaj Eljada kaj Elifelet.
16以利沙玛 、 以利雅大 、 以利法列 。
17Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon.
17非利士 人听见人膏 大卫 作 以色列 王, 非利士 众人就上来寻索 大卫 ; 大卫 听见,就下到保障。
18Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.
18非利士 人来了,布散在 利乏音谷 。
19Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon.
19大卫 求问耶和华说:「我可以上去攻打 非利士 人吗?你将他们交在我手里吗?」耶和华说:「你可以上去,我必将 非利士 人交在你手里。」
20Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris: La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
20大卫 来到 巴力·毗拉心 ,在那里击杀 非利士 人,说:「耶和华在我面前冲破敌人,如同水冲去一般。」因此称那地方为 巴力·毗拉心 。
21Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.
21非利士 人将偶像撇在那里, 大卫 和跟随他的人拿去了。
22Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.
22非利士 人又上来,布散在 利乏音谷 。
23Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
23大卫 求问耶和华;耶和华说:「不要一直地上去,要转到他们后头,从桑林对面攻打他们。
24kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.
24你听见桑树梢上有脚步的声音,就要急速前去,因为那时耶和华已经在你前头去攻打 非利士 人的军队。」
25Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.
25大卫 就遵着耶和华所吩咐的去行,攻打 非利士 人,从 迦巴 直到 基色 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.