2 Samuel 23
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jiŝaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:
1以下是 大卫 末了的话。 耶西 的儿子 大卫 得居高位,是 雅各 神所膏的,作 以色列 的美歌者,说:
2La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
2耶和华的灵借着我说: 他的话在我口中。
3La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.
3以色列 的 神、 以色列 的磐石晓谕我说: 那以公义治理人民的, 敬畏 神执掌权柄,
4Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam leviĝas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdaĵo el la tero.
4他必像日出的晨光, 如无云的清晨, 雨后的晴光, 使地 发生 嫩草。
5Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? Ĉar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata; Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
5我家在 神面前并非如此; 神却与我立永远的约。 这约凡事坚稳, 关乎我的一切救恩和我一切所想望的, 他岂不为我成就吗?
6La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;
6但匪类都必像荆棘被丢弃; 人不敢用手拿它;
7Sed se iu volas ektuŝi ilin, Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
7拿它的人必带铁器和枪杆, 终久它必被火焚烧。
8Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.
8大卫 勇士的名字记在下面: 他革扪 人 约设·巴设 ,又称 伊斯尼 人 亚底挪 ,他是军长的统领,一时击杀了八百人。
9Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,
9其次是 亚合 人 朵多 的儿子 以利亚撒 。从前 非利士 人聚集要打仗, 以色列 人迎着上去,有跟随 大卫 的三个勇士向 非利士 人骂阵,其中有 以利亚撒 。
10tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri.
10他起来击杀 非利士 人,直到手臂疲乏,手黏住刀把。那日耶和华使 以色列 人大获全胜;众民在 以利亚撒 后头专夺财物。
11Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj,
11其次是 哈拉 人 亚基 的儿子 沙玛 。一日, 非利士 人聚集成群,在一块长满红豆的田里,众民就在 非利士 人面前逃跑。
12tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.
12沙玛 却站在那田间击杀 非利士 人,救护了那田。耶和华使 以色列 人大获全胜。
13Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim.
13收割的时候,有三十个勇士中的三个人下到 亚杜兰洞 见 大卫 。 非利士 的军兵在 利乏音谷 安营。
14David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.
14那时 大卫 在山寨, 非利士 人的防营在 伯利恒 。
15Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?
15大卫 渴想,说:「甚愿有人将 伯利恒 城门旁、井里的水打来给我喝。」
16Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,
16这三个勇士就闯过 非利士 人的营盘,从 伯利恒 城门旁的井里打水,拿来奉给 大卫 。他却不肯喝,将水奠在耶和华面前,
17kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.
17说:「耶和华啊,这三个人冒死 去打水 ; 这水 好像他们的血一般,我断不敢喝。」如此, 大卫 不肯喝。这是三个勇士所做的事。
18Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
18洗鲁雅 的儿子、 约押 的兄弟 亚比筛 是这三个勇士的首领;他举枪杀了三百人,就在三个勇士里得了名。
19De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.
19他在这三个勇士里是最尊贵的,所以作他们的首领,只是不及前三个勇士。
20Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
20有 甲薛 勇士 耶何耶大 的儿子 比拿雅 行过大能的事;他杀了 摩押 人 亚利伊勒 的两个儿子,又在下雪的时候下坑里去,杀了一个狮子,
21Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
21又杀了一个强壮的 埃及 人; 埃及 人手里拿着枪, 比拿雅 只拿着棍子下去,从 埃及 人手里夺过枪来,用那枪将他杀死。
22Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
22这是 耶何耶大 的儿子 比拿雅 所行的事,就在三个勇士里得了名。
23Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
23他比那三十个勇士都尊贵,只是不及前三个勇士。 大卫 立他作护卫长。
24Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,
24三十个勇士里有 约押 的兄弟 亚撒黑 , 伯利恒 人 朵多 的儿子 伊勒哈难 ,
25Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod,
25哈律 人 沙玛 , 哈律 人 以利加 ,
26Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano,
26帕勒提 人 希利斯 , 提哥亚 人 益吉 的儿子 以拉 ,
27Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido,
27亚拿突 人 亚比以谢 , 户沙 人 米本乃 ,
28Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano,
28亚合 人 撒们 , 尼陀法 人 玛哈莱 ,
29Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,
29尼陀法 人 巴拿 的儿子 希立 , 便雅悯 族、 基比亚 人 利拜 的儿子 以太 ,
30Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ,
30比拉顿 人 比拿雅 , 迦实溪 人 希太 ,
31Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano,
31伯·亚拉巴 人 亚比亚本 , 巴鲁米 人 押斯玛弗 ,
32Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen,
32沙本 人 以利雅哈巴 , 雅善 儿子中的 约拿单 ,
33Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano,
33哈拉 人 沙玛 , 哈拉 人 沙拉 的儿子 亚希暗 ,
34Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano,
34玛迦 人 亚哈拜 的儿子 以利法列 , 基罗 人 亚希多弗 的儿子 以连 ,
35Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,
35迦密 人 希斯莱 , 亚巴 人 帕莱 ,
36Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,
36琐巴 人 拿单 的儿子 以甲 , 迦得 人 巴尼 ,
37Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
37亚扪 人 洗勒 , 比录 人 拿哈莱 (是给 洗鲁雅 的儿子 约押 拿兵器的),
38Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
38以帖 人 以拉 , 以帖 人 迦立 ,
39Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.
39赫 人 乌利亚 ,共有三十七人。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.