2 Samuel 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Poste okazis jeno: Abŝalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; ŝin ekamis Amnon, filo de David.
1大卫 的儿子 押沙龙 有一个美貌的妹子,名叫 她玛 。 大卫 的儿子 暗嫩 爱她。
2Kaj Amnon suferis multe kaj preskaŭ malsaniĝis pro sia fratino Tamar; ĉar ŝi estis virgulino, kaj al Amnon ŝajnis malfacile fari ion al ŝi.
2暗嫩 为他妹子 她玛 忧急成病。 她玛 还是处女, 暗嫩 以为难向她行事。
3Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre saĝa.
3暗嫩 有一个朋友,名叫 约拿达 ,是 大卫 长兄 示米亚 的儿子。这 约拿达 为人极其狡猾;
4Kaj li diris al li: Kial vi tiel malgrasiĝas, ho reĝido, kun ĉiu tago? ĉu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li: Tamaron, fratinon de mia frato Abŝalom, mi amas.
4他问 暗嫩 说:「王的儿子啊,为何一天比一天瘦弱呢?请你告诉我。」 暗嫩 回答说:「我爱我兄弟 押沙龙 的妹子 她玛 。」
5Tiam Jonadab diris al li: Kuŝiĝu en vian liton, kaj ŝajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li: Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj ŝi donu al mi manĝi kaj ŝi pretigu antaŭ mi la manĝaĵon, por ke mi vidu kaj mi manĝu el ŝiaj manoj.
5约拿达 说:「你不如躺在床上装病;你父亲来看你,就对他说:『求父叫我妹子 她玛 来,在我眼前预备食物,递给我吃,使我看见,好从她手里接过来吃。』」
6Amnon kuŝiĝis, kaj ŝajnigis sin malsana; kaj venis la reĝo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la reĝo: Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke ŝi pretigu antaŭ miaj okuloj du kuketojn, por ke mi manĝu el ŝiaj manoj.
6于是 暗嫩 躺卧装病。王来看他,他对王说:「求父叫我妹子 她玛 来,在我眼前为我做两个饼,我好从她手里接过来吃。」
7Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri: Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li manĝaĵon.
7大卫 就打发人到宫里,对 她玛 说:「你往你哥哥 暗嫩 的屋里去,为他预备食物。」
8Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kuŝis. Kaj ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn.
8她玛 就到她哥哥 暗嫩 的屋里; 暗嫩 正躺卧。 她玛 抟面,在他眼前做饼,且烤熟了,
9Kaj ŝi prenis la paton, kaj elskuis antaŭ li; sed li ne volis manĝi. Kaj Amnon diris: Forigu de mi ĉiujn. Kaj ĉiuj eliris de li.
9在他面前将饼从锅里倒出来,他却不肯吃,便说:「众人离开我出去吧!」众人就都离开他,出去了。
10Tiam Amnon diris al Tamar: Alportu la manĝaĵon en la internan ĉambron, por ke mi manĝu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn ŝi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan ĉambron.
10暗嫩 对 她玛 说:「你把食物拿进卧房,我好从你手里接过来吃。」 她玛 就把所做的饼拿进卧房,到她哥哥 暗嫩 那里,
11Sed, kiam ŝi ilin alportis al li por manĝi, li kaptis ŝin, kaj diris al ŝi: Venu, kuŝiĝu kun mi, mia fratino.
11拿着饼上前给他吃,他便拉住 她玛 ,说:「我妹妹,你来与我同寝。」
12Tiam ŝi diris al li: Ne, mia frato, ne perfortu min; ĉar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblaĵon.
12她玛 说:「我哥哥,不要玷辱我。 以色列 人中不当这样行,你不要做这丑事;
13Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi fariĝus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la reĝo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi.
13你 玷辱了我 ,我何以掩盖我的羞耻呢?你在 以色列 中也成了愚妄人。你可以求王,他必不禁止我归你。」
14Sed li ne volis obei ŝiajn vortojn, kaj kaptis ŝin kaj perfortis ŝin kaj kuŝis kun ŝi.
14但 暗嫩 不肯听她的话,因比她力大,就玷辱她,与她同寝。
15Post tio Amnon ekmalamis ŝin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al ŝi, ol la amo, kiun li antaŭe havis por ŝi. Kaj Amnon diris al ŝi: Leviĝu, foriru.
15随后, 暗嫩 极其恨她,那恨她的心比先前爱她的心更甚,对她说:「你起来,去吧!」
16Kaj ŝi diris al li: Se vi forpelas min, tiam ĉi tiu granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi. Sed li ne volis aŭskulti ŝin.
16她玛 说:「不要这样!你赶出我去的这罪比你才行的更重!」但 暗嫩 不肯听她的话,
17Kaj li alvokis sian junulon-servanton, kaj diris: Forpelu de mi ĉi tiun for, kaj ŝlosu la pordon post ŝi.
17就叫伺候自己的仆人来,说:「将这个女子赶出去!她一出去,你就关门,上闩。」
18Ŝi havis sur si diverskoloran veston, ĉar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la reĝo. Kaj lia servanto elkondukis ŝin eksteren kaj ŝlosis la pordon post ŝi.
18那时 她玛 穿着彩衣,因为没有出嫁的公主都是这样穿。 暗嫩 的仆人就把她赶出去,关门上闩。
19Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston, kiu estis sur ŝi, ŝi disŝiris; kaj ŝi metis sian manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis.
19她玛 把灰尘撒在头上,撕裂所穿的彩衣,以手抱头,一面行走,一面哭喊。
20Kaj diris al ŝi ŝia frato Abŝalom: Ĉu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktiĝu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malĝoja en la domo de sia frato Abŝalom.
20她胞兄 押沙龙 问她说:「莫非你哥哥 暗嫩 与你亲近了吗?我妹妹,暂且不要作声,他是你的哥哥,不要将这事放在心上。」 她玛 就孤孤单单地住在她胞兄 押沙龙 家里。
21Kiam la reĝo David aŭdis ĉion ĉi tion, li tre koleris.
21大卫 王听见这事,就甚发怒。
22Abŝalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; ĉar Abŝalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar.
22押沙龙 并不和他哥哥 暗嫩 说好说歹;因为 暗嫩 玷辱他妹妹 她玛 ,所以 押沙龙 恨恶他。
23Okazis post du jaroj, ke oni tondis la ŝafojn ĉe Abŝalom en Baal-Ĥacor, kiu estas apud Efraim; kaj Abŝalom invitis ĉiujn filojn de la reĝo.
23过了二年,在靠近 以法莲 的 巴力·夏琐 有人为 押沙龙 剪羊毛; 押沙龙 请王的众子与他同去。
24Kaj Abŝalom venis al la reĝo, kaj diris: Jen oni tondas ĉe via sklavo; mi petas, ke la reĝo kun siaj servantoj venu al via sklavo.
24押沙龙 来见王,说:「现在有人为仆人剪羊毛,请王和王的臣仆与仆人同去。」
25Sed la reĝo diris al Abŝalom: Ne, mia filo, ni ne iros ĉiuj, por ke ni ne estu ŝarĝo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin.
25王对 押沙龙 说:「我儿,我们不必都去,恐怕使你耗费太多。」 押沙龙 再三请王,王仍是不肯去,只为他祝福。
26Tiam Abŝalom diris: Se ne, tiam almenaŭ mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la reĝo diris al li: Por kio li iru kun vi?
26押沙龙 说:「王若不去,求王许我哥哥 暗嫩 同去。」王说:「何必要他去呢?」
27Sed Abŝalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj ĉiujn filojn de la reĝo.
27押沙龙 再三求王,王就许 暗嫩 和王的众子与他同去。
28Kaj Abŝalom ordonis al siaj servantoj jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajiĝos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; ĉar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuraĝaj.
28押沙龙 吩咐仆人说:「你们注意,看 暗嫩 饮酒畅快的时候,我对你们说杀 暗嫩 ,你们便杀他,不要惧怕。这不是我吩咐你们的吗?你们只管壮胆奋勇!」
29Kaj la servantoj de Abŝalom faris al Amnon, kiel ordonis Abŝalom. Tiam leviĝis ĉiuj filoj de la reĝo, kaj sidiĝis ĉiu sur sia mulo kaj forkuris.
29押沙龙 的仆人就照 押沙龙 所吩咐的,向 暗嫩 行了。王的众子都起来,各人骑上骡子,逃跑了。
30Kiam ili estis ankoraŭ sur la vojo, al David venis la famo, ke Abŝalom mortigis ĉiujn filojn de la reĝo kaj neniu el ili restis.
30他们还在路上,有风声传到 大卫 那里,说:「 押沙龙 将王的众子都杀了,没有留下一个。」
31La reĝo leviĝis, kaj disŝiris siajn vestojn, kaj kuŝiĝis sur la tero; kaj ĉiuj liaj servantoj staris kun disŝiritaj vestoj.
31王就起来,撕裂衣服,躺在地上。王的臣仆也都撕裂衣服,站在旁边。
32Tiam ekparolis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David, kaj diris: Mia sinjoro ne diru, ke ĉiuj junuloj filoj de la reĝo estas mortigitaj; ĉar nur Amnon sola mortis; ĉar ĉe Abŝalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.
32大卫 的长兄, 示米亚 的儿子 约拿达 说:「我主,不要以为王的众子—少年人都杀了,只有 暗嫩 一个人死了。自从 暗嫩 玷辱 押沙龙 妹子 她玛 的那日, 押沙龙 就定意杀 暗嫩 了。
33Kaj nun mia sinjoro la reĝo ne atentu la famon, kiu diras, ke ĉiuj filoj de la reĝo mortis; nur Amnon sola mortis.
33现在,我主我王,不要把这事放在心上,以为王的众子都死了,只有 暗嫩 一个人死了。」
34Dume Abŝalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantaŭa laŭ la deklivo de la monto.
34押沙龙 逃跑了。 守望的少年人举目观看,见有许多人从山坡的路上来。
35Kaj Jonadab diris al la reĝo: Jen la filoj de la reĝo venas; kiel via sklavo diris, tiel fariĝis.
35约拿达 对王说:「看哪,王的众子都来了,果然与你仆人所说的相合。」
36Kiam li finis paroli, venis la filoj de la reĝo, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris; kaj ankaŭ la reĝo kaj ĉiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.
36话才说完,王的众子都到了,放声大哭;王和臣仆也都哭得甚恸。
37Sed Abŝalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, reĝo de Geŝur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.
37押沙龙 逃到 基述 王 亚米忽 的儿子 达买 那里去了。 大卫 天天为他儿子悲哀。
38Abŝalom forkuris, kaj iris Geŝuron, kaj restis tie dum tri jaroj.
38押沙龙 逃到 基述 ,在那里住了三年。
39Kaj la reĝo David forte sopiris al Abŝalom; ĉar li konsoliĝis pri la morto de Amnon.
39暗嫩 死了以后, 大卫 王得了安慰,心里切切想念 押沙龙 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.