2 Samuel 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon.
1此后, 大卫 问耶和华说:「我上 犹大 的一个城去可以吗?」耶和华说:「可以。」 大卫 说:「我上哪一个城去呢?」耶和华说:「上 希伯 去。」
2Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
2于是 大卫 和他的两个妻—一个是 耶斯列 人 亚希暖 ,一个是作过 迦密 人 拿八 妻的 亚比该 —都上那里去了。
3Ankaŭ siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, ĉiun kun lia domo; kaj ili ekloĝis en la urboj de Ĥebron.
3大卫 也将跟随他的人和他们各人的眷属一同带上去,住在 希伯 的城邑中。
4Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead enterigis Saulon,
4犹大 人来到 希伯 ,在那里膏 大卫 作 犹大 家的王。 有人告诉 大卫 说:「葬埋 扫罗 的是 基列·雅比 人。」
5David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;
5大卫 就差人去见 基列·雅比 人,对他们说:「你们厚待你们的主— 扫罗 ,将他葬埋。愿耶和华赐福与你们!
6nun la Eternulo faru al vi favorkoraĵon kaj justaĵon; kaj mi ankaŭ repagos al vi tiun bonaĵon, kiun vi faris;
6你们既行了这事,愿耶和华以慈爱诚实待你们,我也要为此厚待你们。
7nun fortiĝu viaj manoj, kaj estu kuraĝaj; ĉar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel reĝon super ili.
7现在你们的主— 扫罗 死了, 犹大 家已经膏我作他们的王,所以你们要刚强奋勇。」
8Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Iŝ-Boŝeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Maĥanaimon,
8扫罗 的元帅 尼珥 的儿子 押尼珥 ,曾将 扫罗 的儿子 伊施波设 带过 河 ,到 玛哈念 ,
9kaj starigis lin kiel reĝon super Gilead kaj super la Aŝuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael.
9立他作王,治理 基列 、 亚书利 、 耶斯列 、 以法莲 、 便雅悯 ,和 以色列 众人。
10Iŝ-Boŝet, filo de Saul, havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li fariĝis reĝo de Izrael, kaj du jarojn li reĝis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.
10扫罗 的儿子 伊施波设 登基的时候年四十岁,作 以色列 王二年;惟独 犹大 家归从 大卫 。
11La daŭro de la tempo, dum kiu David estis reĝo en Ĥebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.
11大卫 在 希伯 作 犹大 家的王,共七年零六个月。
12Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, eliris el Maĥanaim en Gibeonon.
12尼珥 的儿子 押尼珥 和 扫罗 的儿子 伊施波设 的仆人从 玛哈念 出来,往 基遍 去。
13Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontiĝis kun ili ĉe la akvejo de Gibeon; kaj sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo.
13洗鲁雅 的儿子 约押 和 大卫 的仆人也出来,在 基遍 池旁与他们相遇;一班坐在池这边,一班坐在池那边。
14Kaj Abner diris al Joab: La junuloj leviĝu, kaj amuziĝu antaŭ ni. Kaj Joab diris: Ili leviĝu.
14押尼珥 对 约押 说:「让少年人起来,在我们面前戏耍吧!」 约押 说:「可以。」
15Kaj leviĝis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.
15就按着定数起来:属 扫罗 儿子 伊施波设 的 便雅悯 人过去十二名, 大卫 的仆人也过去十二名,
16Kaj ili kaptis ĉiu la kapon de sia kontraŭulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontraŭulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.
16彼此揪头,用刀刺肋,一同仆倒。所以,那地叫做 希利甲·哈素林 ,就在 基遍 。
17Kaj fariĝis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaŭ la servantoj de David.
17那日的战事凶猛, 押尼珥 和 以色列 人败在 大卫 的仆人面前。
18Kaj tie estis tri filoj de Ceruja: Joab kaj Abiŝaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.
18在那里有 洗鲁雅 的三个儿子: 约押 、 亚比筛 、 亚撒黑 。 亚撒黑 脚快如野鹿一般;
19Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankiĝante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.
19亚撒黑 追赶 押尼珥 ,直追赶他不偏左右。
20Abner turniĝis malantaŭen, kaj diris: Ĉu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis: Mi.
20押尼珥 回头说:「你是 亚撒黑 吗?」回答说:「是。」
21Tiam Abner diris al li: Flankeniĝu dekstren aŭ maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.
21押尼珥 对他说:「你或转向左转向右,拿住一个少年人,剥去他的战衣。」 亚撒黑 却不肯转开不追赶他。
22Abner denove diris al Asahel: Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizaĝon al via frato Joab?
22押尼珥 又对 亚撒黑 说:「你转开不追赶我吧!我何必杀你呢?若杀你,有什么脸见你哥哥 约押 呢?」
23Sed tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis.
23亚撒黑 仍不肯转开。故此, 押尼珥 就用枪 刺入他的肚腹,甚至枪从背后透出, 亚撒黑 就在那里仆倒而死。众人赶到 亚撒黑 仆倒而死的地方,就都站住。
24Kaj Joab kaj Abiŝaj postkuris Abneron. Kiam la suno malleviĝis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraŭ Giaĥ sur la vojo al la dezerto Gibeona.
24约押 和 亚比筛 追赶 押尼珥 ,日落的时候,到了通 基遍 旷野的路旁, 基亚 对面的 亚玛山 。
25Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis ĉirkaŭ Abner kaj formis unu taĉmenton kaj stariĝis sur la supro de unu monteto.
25便雅悯 人聚集,跟随 押尼珥 站在一个山顶上。
26Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris: Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj?
26押尼珥 呼叫 约押 说:「刀剑岂可永远杀人吗?你岂不知终久必有苦楚吗?你要等何时才叫百姓回去、不追赶弟兄呢?」
27Kaj Joab respondis: Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraŭ matene la popolo ĉesus atakadi ĉiu sian fraton.
27约押 说:「我指着永生的 神起誓:你若不说 戏耍的 那句话,今日早晨百姓就回去,不追赶弟兄了。」
28Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.
28于是 约押 吹角,众民就站住,不再追赶 以色列 人,也不再打仗了。
29Abner kaj liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Maĥanaimon.
29押尼珥 和跟随他的人整夜经过 亚拉巴 ,过 约旦河 ,走过 毕伦 ,到了 玛哈念 。
30Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj kaj Asahel.
30约押 追赶 押尼珥 回来,聚集众民,见 大卫 的仆人中缺少了十九个人和 亚撒黑 。
31Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.
31但 大卫 的仆人杀了 便雅悯 人和跟随 押尼珥 的人,共三百六十名。
32Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Leĥem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en Ĥebron.
32众人将 亚撒黑 送到 伯利恒 ,葬在他父亲的坟墓里。 约押 和跟随他的人走了一夜,天亮的时候到了 希伯 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.