Romanoj 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laŭ la karno?
1如此說來,我們的祖宗 亞伯拉罕 憑着肉體得了甚麼呢?
2Ĉar se Abraham praviĝis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaŭ Dio.
2倘若 亞伯拉罕 是因行為稱義,就有可誇的;只是在上帝面前並無可誇。
3Ĉar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
3經上說甚麼呢?說:「 亞伯拉罕 信上帝,這就算為他的義。」
4Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel ŝuldo.
4做工的得工價,不算恩典,乃是該得的;
5Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.
5惟有不做工的,只信稱罪人為義的上帝,他的信就算為義。
6Kiel David ankaŭ pridiras la feliĉon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,
6正如 大衛 稱那在行為以外蒙上帝算為義的人是有福的。
7dirante: Feliĉaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.
7他 說: 得赦免其過、遮蓋其罪的, 這人是有福的。
8Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
8主不算為有罪的, 這人是有福的。
9Ĉu do ĉi tiu feliĉo apartenas al la cirkumcidularo, aŭ al la necirkumcidularo ankaŭ? Ĉar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.
9如此看來,這福是單加給那受割禮的人嗎?不也是加給那未受割禮的人嗎?因我們所說, 亞伯拉罕 的信,就算為他的義,
10Kiel do ĝi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aŭ en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;
10是怎麼算的呢?是在他受割禮的時候呢?是在他未受割禮的時候呢?不是在受割禮的時候,乃是在未受割禮的時候。
11kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de ĉiuj, kiuj ankoraŭ en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
11並且他受了割禮的記號,作他未受割禮的時候因信稱義的印證,叫他作一切未受割禮而信之人的父,使他們也算為義;
12kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaŭ sekvas la paŝojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.
12又作受割禮之人的父,就是那些不但受割禮,並且按我們的祖宗 亞伯拉罕 未受割禮而信之蹤跡去行的人。
13Ĉar ne per la leĝo fariĝis la promeso al Abraham aŭ al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.
13因為 上帝 應許 亞伯拉罕 和他後裔,必得承受世界,不是因律法,乃是因信而得的義。
14Ĉar se tiuj, kiuj estas laŭ la leĝo, estas heredantoj, la fido nuliĝis, kaj la promeso vantiĝis;
14若是屬乎律法的人才得為後嗣,信就歸於虛空,應許也就廢棄了。
15ĉar la leĝo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas leĝo, tie ankaŭ ne ekzistas transpaŝo.
15因為律法是惹動忿怒的;哪裏沒有律法,那裏就沒有過犯。
16Ĝi do estas el fido por tio, ke ĝi estu laŭ graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la leĝo, sed ankaŭ al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni ĉiuj
16所以 人得為後嗣 是本乎信,因此就屬乎恩,叫應許定然歸給一切後裔;不但歸給那屬乎律法的,也歸給那效法 亞伯拉罕 之信的。
17(kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.
17亞伯拉罕 所信的,是那叫死人復活、使無變為有的上帝,他在主面前作我們世人的父。如 經上 所記:「我已經立你作多國的父。」
18Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo: Tiel estos via idaro.
18他在無可指望的時候,因信仍有指望,就得以作多國的父,正如先前所說:「你的後裔將要如此。」
19Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaŭ centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
19他將近百歲的時候,雖然想到自己的身體如同已死, 撒拉 的生育已經斷絕,他的信心還是不軟弱;
20tamen pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio,
20並且仰望上帝的應許,總沒有因不信心裏起疑惑,反倒因信心裏得堅固,將榮耀歸給上帝,
21kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ fari.
21且滿心相信上帝所應許的必能做成。
22Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto.
22所以,這就算為他的義。
23Kaj ne por li sola estis skribite, ke ĝi estis kalkulita al li;
23「算為他義」的這句話不是單為他寫的,
24sed ankaŭ por ni, al kiuj ĝi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,
24也是為我們將來得算為義之人寫的,就是我們這信上帝使我們的主耶穌從死裏復活的人。
25kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.
25耶穌被交給人,是為我們的過犯;復活,是為叫我們稱義。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.