Jakobo 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan juĝon.
1我的弟兄们,不要多人作师傅,因为晓得我们要受更重的判断。
2Ĉar multokaze ni ĉiuj falpuŝiĝas. Se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon.
2原来我们在许多事上都有过失;若有人在话语上没有过失,他就是完全人,也能勒住自己的全身。
3Se ni al la ĉevaloj enmetas la bridojn en la buŝojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaŭ ĉirkaŭturnas ilian tutan korpon.
3我们若把嚼环放在马嘴里,叫它顺服,就能调动它的全身。
4Jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.
4看哪,船只虽然甚大,又被大风催逼,只用小小的舵,就随着掌舵的意思转动。
5Tiel ankaŭ la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!
5这样,舌头在百体里也是最小的,却能说大话。 看哪,最小的火能点着最大的树林。
6Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.
6舌头就是火,在我们百体中,舌头是个罪恶的世界,能污秽全身,也能把生命的轮子点起来,并且是从地狱里点着的。
7Ĉar ĉiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampaĵoj kaj enmaraĵoj la homa raso al si subigas kaj subigis;
7各类的走兽、飞禽、昆虫、水族,本来都可以制伏,也已经被人制伏了;
8sed la langon neniu povas subigi; ĝi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.
8惟独舌头没有人能制伏,是不止息的恶物,满了害死人的毒气。
9Per ĝi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per ĝi ni malbenas homojn, faritajn laŭ la bildo de Dio;
9我们用舌头颂赞那为主、为父的,又用舌头咒诅那照着 神形象被造的人。
10el la sama buŝo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.
10颂赞和咒诅从一个口里出来!我的弟兄们,这是不应当的!
11Ĉu la fonto elŝprucigas el la sama aperturo dolĉan akvon kaj maldolĉan?
11泉源从一个眼里能发出甜苦两样的水吗?
12ĉu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aŭ vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolĉaĵon.
12我的弟兄们,无花果树能生橄榄吗?葡萄树能结无花果吗?咸水里也不能发出甜水来。
13Kiu inter vi estas saĝa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de saĝeco.
13你们中间谁是有智慧有见识的呢?他就当在智慧的温柔上显出他的善行来。
14Sed se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero.
14你们心里若怀着苦毒的嫉妒和纷争,就不可自夸,也不可说谎话抵挡真道。
15Ĉi tiu saĝeco ne devenas de supre, sed estas monda, laŭsenta, demona.
15这样的智慧不是从上头来的,乃是属地的,属情欲的,属鬼魔的。
16Ĉar kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago.
16在何处有嫉妒、纷争,就在何处有扰乱和各样的坏事。
17Sed la saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.
17惟独从上头来的智慧,先是清洁,后是和平,温良柔顺,满有怜悯,多结善果,没有偏见,没有假冒。
18Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.
18并且使人和平的,是用和平所栽种的义果。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.