Jeĥezkel 27
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1耶和华的话又临到我说:
2Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;
2「人子啊,要为 泰尔 作起哀歌,
3kaj diru al Tiro, kiu sidas ĉe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektaĵo de beleco!
3说:你居住海口,是众民的商埠;你的交易通到许多的海岛。主耶和华如此说: 泰尔 啊,你曾说: 我是全然美丽的。
4En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.
4你的境界在海中, 造你的使你全然美丽。
5El cipresoj de Senir ili konstruis por vi ĉiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.
5他们用 示尼珥 的松树做你的一切板, 用 黎巴嫩 的香柏树做桅杆,
6El kverkoj de Baŝan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj.
6用 巴珊 的橡树做你的桨, 用象牙镶嵌 基提 海岛的黄杨木为坐板。
7El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaŭ via standardo; blua kaj purpura ŝtofo de la insuloj de Eliŝa estis viaj kovrotukoj.
7你的篷帆是用 埃及 绣花细麻布做的, 可以做你的大旗; 你的凉棚是用 以利沙岛 的蓝色、紫色 布 做的。
8La loĝantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj ŝipgvidistoj.
8西顿 和 亚发 的居民作你荡桨的。 泰尔 啊,你中间的智慧人作掌舵的。
9La plejaĝuloj de Gebal kaj ĝiaj kompetentuloj estis ĉe vi kalfatristoj; ĉiaj ŝipoj de la maro kaj iliaj ŝipistoj estis ĉe vi, por servi al via komercado.
9迦巴勒 的老者和聪明人 都在你中间作补缝的; 一切泛海的船只和水手 都在你中间经营交易的事。
10Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis ĉe vi siajn ŝildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.
10「 波斯 人、 路德 人、 弗 人在你军营中作战士;他们在你中间悬挂盾牌和头盔,彰显你的尊荣。
11La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj ĉirkaŭe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn ŝildojn ili pendigis ĉirkaŭe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.
11亚发 人和你的军队都在你四围的墙上,你的望楼也有勇士;他们悬挂盾牌,成全你的美丽。
12Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo.
12「 他施 人因你多有各类的财物,就作你的客商,拿银、铁、锡、铅兑换你的货物。
13Javan, Tubal, kaj Meŝeĥ komercis kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.
13雅完 人、 土巴 人、 米设 人都与你交易;他们用人口和铜器兑换你的货物。
14El Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn.
14陀迦玛 族用马和战马并骡子兑换你的货物。
15La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.
15底但 人与你交易,许多海岛作你的码头;他们拿象牙、乌木与你兑换。
16Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.
16亚兰 人因你的工作很多,就作你的客商;他们用绿宝石、紫色 布 绣货、细麻布、珊瑚、红宝石兑换你的货物。
17Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.
17犹大 和 以色列 地的人都与你交易;他们用 米匿 的麦子、饼、蜜、油、乳香兑换你的货物。
18Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon.
18大马士革 人因你的工作很多,又因你多有各类的财物,就拿 黑本 酒和白羊毛与你交易。
19Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon.
19威但 人和 雅完 人拿纺成的线、亮铁、桂皮、菖蒲兑换你的货物。
20Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.
20底但 人用高贵的毯子、鞍、屉与你交易。
21Arabujo kaj ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj.
21阿拉伯 人和 基达 的一切首领都作你的客商,用羊羔、公绵羊、公山羊与你交易。
22La komercistoj el Ŝeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.
22示巴 和 拉玛 的商人与你交易,他们用各类上好的香料、各类的宝石,和黄金兑换你的货物。
23Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;
23哈兰 人、 干尼 人、 伊甸 人、 示巴 的商人,和 亚述 人、 基抹 人与你交易。
24ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj.
24这些商人以美好的货物包在绣花蓝色包袱内,又有华丽的衣服装在香柏木的箱子里,用绳捆着与你交易。
25Ŝipoj el Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro.
25他施 的船只接连成帮为你运货, 你便在海中丰富极其荣华。
26Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
26荡桨的已经把你荡到大水之处, 东风在海中将你打破。
27Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.
27你的资财、物件、货物、 水手、掌舵的、 补缝的、经营交易的, 并你中间的战士和人民, 在你破坏的日子必都沉在海中。
28De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj.
28你掌舵的呼号之声一发, 郊野都必震动。
29Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la tero,
29凡荡桨的和水手, 并一切泛海掌舵的, 都必下船登岸。
30kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;
30他们必为你放声痛哭, 把尘土撒在头上, 在灰中打滚;
31kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron.
31又为你使头上光秃, 用麻布束腰, 号咷痛哭, 苦苦悲哀。
32Kaj en sia ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?
32他们哀号的时候, 为你作起哀歌哀哭, 说 :有何城如 泰尔 ? 有何城如她在海中成为寂寞的呢?
33Kiam viaj komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la reĝojn de la tero.
33你由海上运出货物, 就使许多国民充足; 你以许多资财、货物 使地上的君王丰富。
34Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta homomulto.
34你在深水中被海浪打破的时候, 你的货物和你中间的一切人民, 就都沉下去了。
35Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo.
35海岛的居民为你惊奇; 他们的君王都甚恐慌, 面带愁容。
36La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.
36各国民中的客商都向你发嘶声; 你令人惊恐, 不再存留于世,直到永远。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.