Jeĥezkel 45
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe.
1你们拈阄分地为业,要献上一分给耶和华为圣供地,长二万五千 肘 ,宽一万 肘 。这分以内,四围都为圣地。
2El ĝi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi.
2其中有作为圣所之地, 长 五百 肘 , 宽 五百 肘 ,四面见方。四围再有五十肘为郊野之地。
3Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktaĵo.
3要以肘为度量地,长二万五千 肘 ,宽一万 肘 。其中有圣所,是至圣的。
4La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.
4这是全地的一分圣地,要归与供圣所职事的祭司,就是亲近事奉耶和华的,作为他们房屋之地与圣所之圣地。
5Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da larĝo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek ĉambroj estu tie ilia posedaĵo.
5又有一分,长二万五千 肘 ,宽一万 肘 ,要归与在殿中供职的 利未 人,作为二十间房屋之业。
6Kaj kiel posedaĵon de la urbo apartigu kvin mil da larĝo kaj dudek kvin mil da longo kontraŭ la sankta terpeco: ĝi apartenu al la tuta domo de Izrael.
6也要分定属城的地业,宽五千 肘 ,长二万五千 肘 ,挨着那分圣供地,要归 以色列 全家。
7Kaj al la princo donu parton ambaŭflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedaĵo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; ĝia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo ĝis la orienta.
7归王 之地 要在圣供地和属城之地的两旁,就是圣供地和属城之地的旁边,西至西头,东至东头,从西到东,其长与 每支派的 分一样。
8Tio estos lia tero, lia terposedaĵo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laŭ iliaj triboj.
8这地在 以色列 中必归王为业。我所立的王必不再欺压我的民,却要按支派将地分给 以色列 家。
9Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, ĉesigu vian persekutadon kontraŭ Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9主耶和华如此说:「 以色列 的王啊,你们应当知足,要除掉强暴和抢夺的事,施行公平和公义,不再勒索我的民。这是主耶和华说的。
10Ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi.
10「你们要用公道天平、公道伊法、公道罢特。
11La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson.
11伊法与罢特大小要一样。罢特可盛贺梅珥十分之一,伊法也可盛贺梅珥十分之一,都以贺梅珥的大小为准。
12La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min’o.
12舍客勒是二十季拉;二十舍客勒,二十五舍客勒,十五舍客勒,为你们的弥那。
13Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi: sesono de efo el ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo.
13「你们当献的供物乃是这样:一贺梅珥麦子要献伊法六分之一;一贺梅珥大麦要献伊法六分之一。
14Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat’ojn.
14你们献所分定的油,按油的罢特,一柯珥油要献罢特十分之一(原来十罢特就是一贺梅珥)。
15Kaj unu ŝafidon oni donu el ducento da ŝafoj de paŝtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15从 以色列 滋润的草场上每二百羊中,要献一只羊羔。这都可作素祭、燔祭、平安祭,为民赎罪。这是主耶和华说的。
16La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael.
16此地的民都要奉上这供物给 以色列 中的王。
17Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.
17王的本分是在节期、月朔、安息日,就是 以色列 家一切的节期,奉上燔祭、素祭、奠祭。他要预备赎罪祭、素祭、燔祭,和平安祭,为 以色列 家赎罪。」
18Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.
18主耶和华如此说:「正 月 初一 日 ,你要取无残疾的公牛犊,洁净圣所。
19Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero, kaj ŝprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de la interna korto.
19祭司要取些赎罪祭牲的血,抹在殿的门柱上和坛磴台的四角上,并内院的门框上。
20Tion saman faru en la sepa tago de la monato por ĉiu, kiu pekis pro eraro aŭ pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon.
20本月初七日也要为误犯罪的和愚蒙犯罪的如此行,为殿赎罪。
21En la dek-kvara tago de la unua monato estu ĉe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas manĝi macojn.
21「正月十四日,你们要守逾越节,守节七日,要吃无酵饼。
22Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon.
22当日,王要为自己和国内的众民预备一只公牛作赎罪祭。
23Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virŝafoj sendifektaj ĉiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon ĉiutage.
23这节的七日,每日他要为耶和华预备无残疾的公牛七只、公绵羊七只为燔祭。每日又要预备公山羊一只为赎罪祭。
24Kaj da farunofero li alportos po unu efo por ĉiu bovo, kaj po unu efo por ĉiu virŝafo, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
24他也要预备素祭,就是为一只公牛同献一伊法 细面 ,为一只公绵羊同献一伊法 细面 ,每一伊法 细面 加油一欣。
25En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj: tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.
25七月十五日守节的时候,七日他都要如此行,照 逾越节的 赎罪祭、燔祭、素祭,和油的条例一样。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.