Predikanto
Chapter 6

Predikanto

Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Predikanto 6

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda ĝi estas por la homo:
1我見日光之下有一宗禍患重壓在人身上,
2se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas — ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro.
2就是人蒙上帝賜他資財、豐富、尊榮,以致他心裏所願的一樣都不缺,只是上帝使他不能吃用,反有外人來吃用。這是虛空,也是禍患。
3Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus — tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas abortito.
3人若生一百個兒子,活許多歲數,以致他的年日甚多,心裏卻不得滿享福樂,又不得埋葬;據我說,那不到期而落的胎比他倒好。
4Ĉar ĉi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kaŝiĝos lia nomo.
4因為虛虛而來,暗暗而去,名字被黑暗遮蔽,
5Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis — al li estas pli trankvile ol al tiu.
5並且沒有見過天日,也毫無知覺;這胎,比那人倒享安息。
6Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros?
6那人雖然活千年,再活千年,卻不享福,眾人豈不都歸一個地方去嗎?
7Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.
7人的勞碌都為口腹,心裏卻不知足。
8Kaj kian superecon havas la saĝulo antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj estaĵoj?
8這樣看來,智慧人比愚昧人有甚麼長處呢?窮人在眾人面前知道如何行,有甚麼長處呢?
9Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
9眼睛所看的比心裏妄想的倒好。這也是虛空,也是捕風。
10Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.
10先前所有的,早已起了名,並知道何為人,他也不能與那比自己力大的相爭。
11Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo?
11加增虛浮的事既多,這與人有甚麼益處呢?
12Ĉar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?
12人一生虛度的日子,就如影兒經過,誰知道甚麼與他有益呢?誰能告訴他身後在日光之下有甚麼事呢?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.