Predikanto 11
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Elsendu vian panon sur la akvon; ĉar post longa tempo vi ĝin retrovos.
1當將你的糧食撒在水面, 因為日久必能得着。
2Donu parton al sep, kaj eĉ al ok, ĉar vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero.
2你要分給七人,或分給八人, 因為你不知道將來有甚麼災禍臨到地上。
3Kiam la nuboj pleniĝos, ili verŝos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aŭ norden, ĝi tie restos, kien ĝi falis.
3雲若滿了雨,就必傾倒在地上。 樹若向南倒,或向北倒, 樹倒在何處,就存在何處。
4Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos.
4看風的,必不撒種; 望雲的,必不收割。
5Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras.
5風從何道來,骨頭在懷孕婦人的胎中如何長成,你尚且不得知道;這樣,行萬事之上帝的作為,你更不得知道。
6Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj.
6早晨要撒你的種,晚上也不要歇你的手,因為你不知道哪一樣發旺;或是早撒的,或是晚撒的,或是兩樣都好。
7Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.
7光本是佳美的,眼見日光也是可悅的。
8Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.
8人活多年,就當快樂多年;然而也當想到黑暗的日子。因為這日子必多,所要來的都是虛空。
9Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo.
9少年人哪,你在幼年時當快樂。在幼年的日子,使你的心歡暢,行你心所願行的,看你眼所愛看的;卻要知道,為這一切的事,上帝必審問你。
10Tial forpelu malĝojon de via koro, kaj forigu malagrablaĵon de via korpo; ĉar la infaneco kaj la juneco estas vantaĵo.
10所以,你當從心中除掉愁煩,從肉體克去邪惡;因為一生的開端和幼年之時,都是虛空的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.