Agoj 27
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj kiam estis decidite, ke ni ŝipiru al Italujo, oni transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Aŭgusta kohorto.
1非斯都 既然定規了,叫我們坐船往 意大利 去,便將 保羅 和別的囚犯交給御營裏的一個百夫長,名叫 猶流 。
2Kaj enirinte en ŝipon el Adramitio, veturontan al la lokoj ĉe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko.
2有一隻 亞大米田 的船,要沿着 亞細亞 一帶地方的海邊走,我們就上了那船開行;有 馬其頓 的 帖撒羅尼迦 人 亞里達古 和我們同去。
3Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Paŭlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refreŝiĝi.
3第二天,到了 西頓 ; 猶流 寬待 保羅 ,准他往朋友那裏去,受他們的照應。
4Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la ŝirmo de Kipro, ĉar la ventoj estis kontraŭaj.
4從那裏又開船,因為風不順,就貼着 塞浦路斯 背風岸行去。
5Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio.
5過了 基利家 、 旁非利亞 前面的海,就到了 呂家 的 每拉 。
6Kaj la centestro, trovinte tie ŝipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en ĝin.
6在那裏,百夫長遇見一隻 亞歷山大 的船,要往 意大利 去,便叫我們上了那船。
7Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (ĉar la vento ne permesis al ni atingi ĝin), ni veturis sub la ŝirmo de Kreto, apud Salmone;
7一連多日,船行得慢,僅僅來到 革尼土 的對面。因為被風攔阻,就貼着 克里特 背風岸,從 撒摩尼 對面行過。
8kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.
8我們沿岸行走,僅僅來到一個地方,名叫 佳澳 ;離那裏不遠,有 拉西亞 城。
9Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojaĝo jam fariĝis danĝera, ĉar jam pasis la Fasto, Paŭlo avertis ilin,
9走的日子多了,已經過了禁食的節期,行船又危險, 保羅 就勸眾人說:
10dirante al ili: Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojaĝo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj vivoj.
10「眾位,我看這次行船,不但貨物和船要受損傷,大遭破壞,連我們的性命也難保。」
11Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo.
11但百夫長信從掌船的和船主,不信從 保羅 所說的。
12Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri.
12且因在這海口過冬不便,船上的人就多半說,不如開船離開這地方,或者能到 菲尼基 過冬。 菲尼基 是 克里特 的一個海口,一面朝東北,一面朝東南。
13Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime.
13這時,微微起了南風,他們以為得意,就起了錨,貼近 克里特 行去。
14Sed post mallonga tempo atakis nin el ĝi uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo;
14不多幾時,狂風從島上撲下來;那風名叫「友拉革羅」。
15kaj kiam la ŝipo estis kaptita kaj ne povis kontraŭstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.
15船被風抓住,敵不住風,我們就任風颳去。
16Kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto, nomata Kaŭda, ni kun granda klopodo apenaŭ povis savi la boaton;
16貼着一個小島的背風岸奔行,那島名叫 高大 ,在那裏僅僅收住了小船。
17kaj suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la ŝipon; kaj timante, ke ni estos ĵetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj.
17既然把小船拉上來,就用纜索捆綁船底,又恐怕在 賽耳底 沙灘上擱了淺,就落下篷來,任船飄去。
18Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis elĵetadon;
18我們被風浪逼得甚急,第二天眾人就把 貨物 拋在海裏。
19kaj la trian tagon oni elĵetis per siaj propraj manoj la ekipaĵon de la ŝipo.
19到第三天,他們又親手把船上的器具拋棄了。
20Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda ĉirkaŭis nin, fine ĉia espero pri nia savo estis forprenita.
20太陽和星辰多日不顯露,又有狂風大浪催逼,我們得救的指望就都絕了。
21Kaj kiam ili jam de longe nenion manĝis, Paŭlo, stariĝinte meze de ili, diris: Ho viroj, vi devis aŭskulti min, kaj ne ŝipiri el Kreto, kaj ne suferi ĉi tiun difekton kaj perdon.
21眾人多日沒有吃甚麼, 保羅 就出來站在他們中間,說:「眾位,你們本該聽我的話,不離開 克里特 ,免得遭這樣的傷損破壞。
22Kaj nun mi admonas vin esti kuraĝaj; ĉar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la ŝipo.
22現在我還勸你們放心,你們的性命一個也不失喪,惟獨失喪這船。
23Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas,
23因我所屬所事奉的上帝,他的使者昨夜站在我旁邊,說:
24dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi.
24『 保羅 ,不要害怕,你必定站在凱撒面前,並且與你同船的人,上帝都賜給你了。』
25Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.
25所以眾位可以放心,我信上帝他怎樣對我說,事情也要怎樣成就。
26Tamen ni devas esti ĵetitaj sur ian insulon.
26只是我們必要撞在一個島上。」
27Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando;
27到了第十四天夜間,船在 亞得里亞海 飄來飄去。約到半夜,水手以為漸近旱地,
28kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn.
28就探深淺,探得有十二丈;稍往前行,又探深淺,探得有九丈。
29Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝiplmalantaŭo, kaj preĝis, ke tagiĝu.
29恐怕撞在石頭上,就從船尾拋下四個錨,盼望天亮。
30Kaj kiam la maristoj serĉis rimedon forkuri el la ŝipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antaŭo,
30水手想要逃出船去,把小船放在海裏,假作要從船頭拋錨的樣子。
31Paŭlo diris al la centestro kaj la soldatoj: Se ĉi tiuj ne restos en la ŝipo, vi ne povas saviĝi.
31保羅 對百夫長和兵丁說:「這些人若不等在船上,你們必不能得救。」
32Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj lasis ĝin defali.
32於是兵丁砍斷小船的繩子,由它飄去。
33Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn, ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion.
33天漸亮的時候, 保羅 勸眾人都吃飯,說:「你們懸望忍餓不吃甚麼,已經十四天了。
34Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj.
34所以我勸你們吃飯,這是關乎你們救命的事;因為你們各人連一根頭髮也不至於損壞。」
35Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi.
35保羅 說了這話,就拿着餅,在眾人面前祝謝了上帝,擘開吃。
36Tiam ili ĉiuj kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon.
36於是他們都放下心,也就吃了。
37Kaj ni ĉiuj en la ŝipo estis ducent sepdek ses animoj.
37我們在船上的共有二百七十六個人。
38Kaj manĝinte ĝissate, ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron.
38他們吃飽了,就把船上的麥子拋在海裏,為要叫船輕一點。
39Kaj kiam plene tagiĝis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos surpeli sur ĝin la ŝipon.
39到了天亮,他們不認識那地方,但見一個海灣,有岸可登,就商議能把船攏進去不能。
40Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo.
40於是砍斷纜索,棄錨在海裏;同時也鬆開舵繩,拉起頭篷,順着風向岸行去。
41Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon; kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj.
41但遇着兩水夾流的地方,就把船擱了淺;船頭膠住不動,船尾被浪的猛力衝壞。
42Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru.
42兵丁的意思要把囚犯殺了,恐怕有洑水脫逃的。
43Sed la centestro, dezirante savi Paŭlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas naĝi, forĵetu sin unuaj kaj iru al la tero;
43但百夫長要救 保羅 ,不准他們任意而行,就吩咐會洑水的,跳下水去先上岸;
44kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la ŝipo. Kaj tiamaniere ĉiuj saviĝis sur la teron.
44其餘的人可以用板子或船上的零碎東西上岸。這樣,眾人都得了救,上了岸。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.